Bodrogkeresztúr
El Vikipedio
Bodrogkeresztúr (bodrogkerestUr) estas vilaĝo kaj municipo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj.
- Areo: 30 km²
- Alto super marnivelo: 100 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1573/21.3626
- Loĝantaro: 1320
- Poŝtkodo: 3916
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
Bodrogkeresztúr situas sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Tokaj troviĝas 6, Szerencs 14, Sárospatak 29, Miskolc 40 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo kaj fortikaĵo devenis el 1239. En la 16-a jarcento la komunumo ricevis la rangon kampurbo havanta eĉ presejon. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo suferis multe. En 1726 judoj alvenis, kiuj helpis evoluon de vinkulturo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, gastejoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo el la 16-a j.c., en 2002 renovigita
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Martiro Sankta Georgo
- muzeo pri motorcikloj