Bolt Thrower

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolt Thrower
Bolt Thrower koncertas ĉe la metalfestivalo Inferno en 2006.
Bolt Thrower koncertas ĉe la metalfestivalo Inferno en 2006.
Bazaj informoj
Deveno Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Coventry, Anglio
Ĝenroj mortmetalo, Grindcore
Aktivaj jaroj 1986 — nuntempo
Eldoninto Vinyl Solution, Earache, Metal Blade
Retejo boltthrower.com
Membroj

Karl Willetts
Jo Bench
Gavin Ward
Barry Thomson
Martin Kearns

Antaŭaj membroj

Andrew Whale
Martin van Drunen
Alex Thomas
Dave Ingram
Alex Tweedy
Alan West

vdr

Bolt Thrower (angle Balisto) estas brita mortmetala grupo el Coventry, Anglio. Ili formiĝis en 1986 kaj publikigis sian debutan albumon ĉe la muzikeldonejo Vinyl Solution en 1988. La grupo poste ŝanĝis muzikeldonejon kontraŭ Earache Records, baldaŭ iĝinte unu el la plej eldonataj grupoj ĉe tiu muzikeldonejo. Ilia kuranta muzikeldonejo estas Metal Blade Records. La grupo rondvojaĝis tra Eŭropo, Usono kaj Aŭstralio.

La grupo prenis sian nomon de armilo el la populara tabloludo Warhammer Fantasy Battle. La liriko kaj la kovrilarto de iliaj dua kaj tria albumoj baziĝis sur tiu ludo kaj ĝia futurisma sekvanto Warhammer 40,000. La ĉefa temo de ilia liriko estas milito kaj ĝiaj konsekvencoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenco: 1986–1988[redakti | redakti fonton]

Bolt Thrower fondiĝis en septembro 1986 kiel punka kaj draŝmetala grupo influita de draŝmetalgrupoj simile al Slayer kaj punkrokgrupoj simile al Crass kaj Discharge.[1] La grupon fondis basisto Gavin Ward kaj gitaristo en publikeja klozeto en Coventry dum koncerto de punkgrupo. Apenaŭ poste Andrew Whale kaj Alan West aliĝis kiel drumisto kaj kantisto respektive. En aprilo 1987 ili registris la unuan demon In Battle There Is No Law per tiu membraro.

Ilia dua registraĵo iĝis la demo Concession of Pain, kiujn ili faris en septembro 1987. Gavin ŝanĝis la ilon al gitaro, vokinte Alex Tweedy-n por li ludu bason. Tamen Alex ne aperis dum registrado, tial Gavin ludis ambaŭ gitaron kaj bason por la demo. Du semajnojn post la registrado lia amikino Jo Bench anstataŭigis Alex.

Per tiu membraro ili la 3-an de januaro 1988 registris sian unuan Peel-sesion.[2] John Peel, la alternativroka diskestro de BBC Radio One, ricevinte ilian kasedon, admiris pri la grupo. Ili registris kvar kantojn por ĝi, kontraktonte kun Vinyl Solution por publikigi unu albumon. Nelonge antaŭ registrado de la debuta albumo ili ŝanĝis la kantiston kontraŭ ilia stiristo, Karl Willetts. Ilia debuta albumo, In Battle There Is No Law havas longecon da nur duonhoro kaj krudan sonon ofte karakterizatan kiel grindcore.[3]

1989–1994[redakti | redakti fonton]

Ili ne kontentis pri la muzikeldonejo Vinyl Solution, ĉar ĝi estis tiam nur punkmuziko-eldonejo kaj malforte akcelis progresadon de la grupo, ludanta miksaĵon de mortmetalo kaj punko, tiam Bolt Thrower decidis lasi tiun eldonejon kaj subskribi al Earache Records. Earache Records tiam estis ankaŭ subskribita de famaj mortmetalaj grupoj kiel Carcass kaj Napalm Death. Stilo de la grupo iĝis plirapida kaj plisevera. Games Workshop, aŭdinte la registraĵojn de Bolt Thrower el ilia Peel-sesio rekordita la 6-an de novembro 1988, proponis fari karan kovrilon por ilia albumo, la proponon la grupo rapide konsentis. La registraĵo estis eldonita en 1989 sub la nomo Realm of Chaos kaj la subnomo Slaves of Darkness. Plejmulto da kantoj estis influita de la ludo, sed tute ne nur pro kontrakto kun Games Workshop. Karl, Andy kaj Gavin estis tre absorbitaj de la ludoj produktitaj de Games Workshop, kaj ili skribis kelkajn kantojn pri tiuj ludoj. Evidentaj ekzemploj estas "Plague Bearer" kaj "World Eater". Post eldono de albumo Bolt Thrower ekvojiris por turneo kun sia sameldonejanoj Napalm Death, Carcass and Morbid Angel. La albumeto Cenotaph enhavas unu kanton, "Realm of Chaos", registritan dum tiu turneo, ankaŭ du ekstrajn kantojn el War Master kaj Realm of Chaos kaj la kanton Cenotaph.

Kontinuigante, ili registris sian trian kaj finan Peel-sesion la 22-an de julio 1990. Ĝi enhavis tri kantojn el venonta albumo, luditajn en krudaj versioj kaj ankaŭ "Lost Souls Domain" el la dua albumo. Sekva paŝo en la historio de Bolt Thrower iĝis la albumo titolita War Master. Simile al la antaŭa albumo, ĝi estis registrita ĉe la studio Slaughterhouse, kiu forbrulis du semajnojn post la registrado okazis. Denove Games Workshop proponis sian kovrilon, tamen, konsiderinte ĝin tre kara, Bolt Thrower malakceptis la proponon. La kovrilo estis farita de eks-ĉefdezajnisto de Games Workshop, rezultonte sufiĉe simila al la kovrilo de Realm of Chaos. Promociante la albumon dum usona turneo ili uzis lernejan buson, plenitan da videoludoj, kiel turnean buson. Ĉiuj tri Peel-sesioj estis eldonigitaj en unu KD, titolita The Peel Sessions 1988–90, en 1991.

Ilia sekva paŝo iĝis la albumo The IVth Crusade. La titolo havas duoblan sencon, estante ilia kvara albumo kaj indikante al la kvara krucmilito kaj la kapto de Konstantinopolo. La kovrilo estas la pentraĵo de Eugène Delacroix, konata kiel "Eniro de la kruckavaliroj en Konstantinopolon".

Ili plimalaltigis siajn gitarojn plue, skribante plimalrapidajn kantojn, kiuj estis pli pezaj kaj pompaj.


Membroj[redakti | redakti fonton]

Kurantaj membroj
Antaŭaj membroj
  • Alex Tweedy – basgitaro (1987)
  • Alan West – kanto (1986–1988)
  • Dave Ingram – kanto (1997, 1998–2004)
  • Martin van Drunen – kanto (1995–1997)
  • Alex Thomas – drumo (1997–1999)
  • Andy Whale – drumo (1986–1994)

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bolt Thrower Official Biography. Alirita 2007-03-04.
  2. BBC - Radio 1 - Keeping it PeelArtist A-Z. Alirita 2007-03-04.
  3. Terrorizer Magazine #75 (2000), 'The Decade in Death Metal', p.6-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]