Boragacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boragacoj
Miozoto (Myosotis discolor)
Miozoto (Myosotis discolor)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Familio: Boragacoj Boraginaceae
Juss.

Multaj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La boragacoj (Boraginaceae) estas moltigaj plantoj (en kontinenta klimato) aŭ arboj, arbedoj (tropike). Ili havas foliojn (kaj tigojn) kun haroj, ofte rigidiĝantaj pro kalkiĝosilikiĝo tiel nomata en kelkaj naciaj lingvoj rasp-foliaj.

gravaj genroj kun konataj specioj:

  • borago (Borago): specioj estas rigidharaj herboj
  • simfito (Symphytum): specioj de simfito estas plurjaraj herboj kun maldika aŭ iukaze tuberoforma rizomo, ebenrandaj, ofte rigidharaj folioj pli-malpli sukerhavantaj, kun cincine kunmetitaj, tubkorolaj, ofte pendantaj floroj kaj kun kvarpartaj fendofruktoj. Vivas en malsekaj kampoj, arbaroj.
    • ( Symphytum asperum) iuloke uzatas kiel furaĝplanto
    • Symphytum officinale kuracplanto
  • heliotropo (Heliotropium): specioj de heliotropo estas herboj aŭ arbedoj kun forte bonodoraj blankaj, purpur-violkoloraj floroj, kiuj turniĝas laŭ la suno. Ili estas ĝardene kaj subvitre kulturataj.
    • Heliotropium peruvianum) uzatas en la parfumindustrio
  • ekio (Echium): specioj estas unu aŭ plurjaraj herboj kaj arbedoj, precipe disvastigitaj en la mediteraneaj landoj, kun nesimetrie funelformaj floroj, aranĝitaj en ofte grandaj cumoj.
    • Echium vulgare oftas en sekaj lokoj
  • pulmonario (Pulmonaria): specioj estas malaltaj staŭdoj kun ovolancetformaj, haraj folioj kaj kun funelformmaj, plej ofte ruĝaj aŭ blankaj floroj en cincinoj (pulmoherbo)
    • Pulmonaria officinalis oftas en arbaroj kontinentaj, ĝi havas blankmakulitajn foliojn, ruĝaj florojn, kiuj bluiĝas post la florado. Kuracplanto.
  • miozoto (Myosotis): specioj estas unu kaj plurjaraj herboj, el kiuj la plimulto havas bluajn, radformajn, kvinnombrajn florojn en cumoj. En la blua floro estas flavaj gorĝaj skvamoj (fornices) Ili vivas en arbaroj, marĉoj, agroj.
  • Alcanna
    • Alcanna tinctoria karakterizas la ebenajn, sablajn, kalkajn terenojn. Ĝi havas bluan floron, la rizomo enhavas ruĝigaĵojn.
  • Lithospermium
    • Lithospermium arvensi
  • Onosma: en ties radiko enestas ruĝigaĵo
  • Ankuzo (Anchusa) estas unu kaj plurjara herbo kun funelforma korolo kaj kun raspaj folioj, kiuj inspiris aludon al bovlango en nacilingvaj nomoj.
  • cinogloso (Cynoglossum) estas unu-du aŭ plurjaraj pli-malpli haraj herboj kun starantaj tigoj kaj lancetformaj folioj (hundolango)
    • Cynoglossum officinale malnova, malbonodora kuracplanto, el kies sekigitaj radikoj oni ricevas substancon por kontraŭtusaj piloloj.