Boris Kolker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris KOLKER

Boriso (Boris Grigorjeviĉ) Kolker (ruse Борис Григорьевич Колкер) (naskiĝis la 15-an de julio 1939 en Tiraspolo, Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko, Sovetunio) estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto, esperantologo, aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj por diversaj niveloj. Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993 - usonano, loĝanta en Klevlando, subŝtato Ohio.

Esperantistiĝis en 1957. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Dank’ al granda populareco de lia libro Vojaĝo en Esperanto-lando, kiu estas samtempe perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, li estas konata al multaj kiel ĉiĉerono en Esperanto-lando.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde la jaro 1992. Honora Membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio). Honora membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Membro de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE). Kunredaktoro de la internacia gazeto "Monato". Dum du jardekoj gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomitiĝis preskaŭ 900 personoj. Instruis Esperanton ĉe usonaj universitatoj en San Francisco kaj Hartford. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK).

Dosiero:Boris KOLKER 1958.jpg
Boris Kolker en la jaro 1958

En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), respondeculo pri Esperanto-instruado en Sovetunio kaj Rusio, komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en Sofio en la jaro 1963), reĝisoris la Kongresan temon en la 85-a UK en Tel-Avivo (2000).

Listo de verkoj

Disertacio

Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto. (ruse Вклад русского языка в формирование и развитие эсперанто.) Moskva: Akademija Nauk SSSR, Institut Jazykoznanija, 1985. - 23 p. Referaĵo de doktoriga disertacio pri lingvoscienco, ruslingva.

Lernolibroj

La Metodikaj materialoj por internacia lingvo esperanto de 1978

Vortaro

Artikoloj

Eksteraj ligiloj

Trovu « Boris Kolker » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Persone:

Intervjuoj:

Fotoj:

Verkoj: