Borken (Nordrejn-Vestfalio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Borken (Nordrejn-Vestfalio)
Blazono
Borken (Nordrejn-Vestfalio) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Borken
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°50′38″N 6°51′30″O  /  51.84389°N, 6.85833°O / 51.84389; 6.85833 (Borken (Nordrejn-Vestfalio))
Areo 152,6 km2
Telefona antaŭkodo 0 28 61
Poŝtkodo 46325
Aŭtomobila kodo BOR
Oficiala kodo 05 5 54 012
Subdivido 12 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Rolf Lührmann
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Im Piepershagen 17
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La urbo Borken en Germanio situas en la okcidenta Monastera lando en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas mezgranda komunumo en la distrikto Borken en la distriktaro Monastero. La urbo estas rezidejo de la distrikto Borken. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 41028 loĝantojn.

Enhavo

[redakti] Geografio

[redakti] Geografia situo

La urbon situantan tuj ĉe la nordokcidenta rando de la Naturparko Hohe Mark kaj okcidente de la "Berge" trafluas la Aa de Borken kaj de Bocholt.

[redakti] Najbaraj komunumoj

Borken limiĝas norde kun la komunumo Südlohn, nordoriente al la komunumo Velen, sudoriente al la komunumo Heiden, sude al la komunumo Raesfeld, okcidente al la urbo Rhede, ĉiuj en la distrikto Borken kaj nordokcidente al la urbo Winterswijk, Provinco Gelderlando en Nederlando

[redakti] Subdividiĝo de la urboteritorio

Borken konsistas el la urbopartoj Borken, Borkenwirthe/Burlo, Gemen, Grütlohn, Gemenwirthe, Gemenkrückling, Hoxfeld, Hovesath, Marbeck, Rhedebrügge, Weseke kaj Westenborken.

[redakti] Historio

La akvokastelo Gemen en la samnoma urboparto de Borken

Jam ĉ. 800 p.K. Karolo la Granda uzis la tiaman kortaron "Burg" aŭ "Burk" dum siaj vojaĝoj kiel kampadejo. La nomo ekestas el tiu ĉi tempo kaj evoluis trans Burke, Burken al Borken. En la jaro 1226 Dietrich la 2-a de Isenburg (ankaŭ princepiskopo Dietrich la 3-a de Monastero) per dokumento transdonis la urboprivilegion . Menciitas la urbofortikaĵo el muroj kaj turoj ununafoje en 1391. Ekde 1803 ĝis 1810 Borken apartenis al la princlando Salm, ekde 1810 al la franca imperio. En 1815 Borken iĝas prusa kaj venas al la provinco Vestfalio. Samtempe Borken iĝas administrejo de la novformita distrikto Borken. Inter 1880-1905 okazas la alligo al la fervojreto (1880 linio Wanne-Borken-Winterswijk, 1901 Empel-Bocholt-Borken kaj Borken-Burgsteinfurt, 1905 Borken-Coesfeld-Monastero). Fine de la Dua Mondmilito la malnova urbocentro estas plejparte detruita. Kadre de la komunuma novorganizado Borken enkomunumigis la urbon Gemen kaj pluaj komunumoj en la ĉirkaŭaĵo. Inter 1975 kaj 1978 oni sanigis kaj novkonsruis la sudan malnov-urbon. Je tio oni forrompis la lastajn postrestaĵojn de la historia prikonstruado, kiuj transdaŭrintis la Duan Mondmiliton. En la jaro 2001 Borken festis sian 775-jaran ekzistadon.

[redakti] Vidindaĵoj

Diebesturm (ŝtelista turo), restaĵo de la urbofortikaĵo
  • La 5 urboturoj de Borken (restaĵo de la malnova urbofortikaĵo)
  • Preĝejo S-ta Remigio (ĉ.1160)
  • Johano-preĝejo (um 1700, baroka Ausstattung)
  • Iama preĝejo Sankta-Spirito (brikogotiko, hodiaŭ urbomuzeo)
  • "Isernes Krüs" (pentokruco, ĉ.1900)
  • Akvokastelo Gemen
  • Gemener Freiheit
  • Maria-preĝejo(Barokpreĝejo en Gemen, 1719)
  • Johano-preĝejo (Gemen, 1703)
  • provincialdomo de la monahineja ordeno Schönstätter Marienschwestern ( Schönstatt-Au) in Gemen
  • Heimathaus kaj und Apothekergarten en Weseke
  • Haus Döring, baroka duetaĝa mastrodomo de 1727
  • Haus Pröbsting, mastrodomo kun triala antausfortikaxjo, establita kiel akvokastelo. Hodiaŭ ĝi loĝigas privatklinikon
  • Monaĥejo Mariengarden en Burlo
  • Burloer-Vardingholter Venn (marĉo)
  • Preĝejo s-ta kruco Borkenwirthe (1949, brikokonstruaĵo, sub monumentprotektado ekde 2006)

[redakti] Esperanto en la proksimeco

Flag of Esperanto.svg

Kontakto: Ludger Schmeink (Ludgero Ŝmejnk) (paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand



WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Borken » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 1514377 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj