Buganvila ĉetio
Buganvila ĉetio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cettia haddeni (LeCroy kaj Barker, 2006) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Buganvila ĉetio (Cettia haddeni) estas birdospecio dekomence lokita en la grupo de Silviedoj, sed lastatempe translokigita kun siaj samgenranoj al nova familio de Ĉetiedoj.
Ĝi estis priskribita nove por la scienco nur en 2006. Tiu birdo estas ĝis nun konata nur el la Teritorio Kronprinco en la insulo Bougainville en la okcidentaj Salomonoj, Papuo-Nov-Gvineo.[1]
La scienca nomo omaĝas la ornitologon Don Hadden, kiu malkovris la specion.
Ties statuso estis unuafoje pritaksita de la IUCN Ruĝa Listo en 2008, listita kiel Preskaŭ minacata[2].
Notoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International (BLI) (2008b): 2008 IUCN Statusoŝanĝoj Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita 2008-MAJO-23.
- LeCroy, M. & Barker, F.K. (2006): A new species of bush-warbler from Bougainville Island and a monophyletic origin for southwest Pacific Cettia. American Museum Novitates 3511: 1-20. PDF plena teksto
|