Carletonville

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carletonville estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en urbara municipo Merafong.

Bazaj informoj

Geografio

Carletonville situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Krugersdorp troviĝas 47, Soweto 48, Johanesburgo 71, Pretorio 111, Bloemfontein 330, Durbano 525, Port Elizabeth 863, Kaburbo 1204 km.

Historio

En 1937 komenciĝis la minado, tiam oni fondis la setlejon. En 1959 Carletonville ricevis statuson urbo (kun la apudaĵoj), kiu ricevis sian nomon de minado-direktoro Guy Carleton Jones. En la 1970-aj jaroj strikoj okazis, dume la polico vundis, eĉ mortis ministojn. Komence de la 21-a jarcento oni komencis reuzi la teron, ekzemple oni kultivas rozojn.

Ekonomio

Carletonville estas unu el la plej riĉaj oro-produktantaj areoj en la mondo, kie troviĝas la plej profunda minejo de la mondo kun profundeco 3 749 m.

Trafiko

El Carletonville la plej gravaj vojoj kuras al Soweto kaj Randfontein.

Klimato

Carletonville havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 ° C, en junio 16 ° C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas iomete pli, ol 700 mm, precipe somere pluvas.

Fontoj