Carlos Casares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Casares
Carlos Casares
Carlos Casares
Persona informo
Carlos Casares Mouriño
Naskonomo Carlos Casares Mouriño
Naskiĝo la  24-an de aŭgusto 1941(nun 1941-08-24)
en Oŭrenso
Morto la 9-an de februaro 2002
en Vigo
Nacieco galega
Lingvoj hispanagalega vd
Ŝtataneco hispana
Edukado latinida filologio
Alma mater USC
Subskribo Carlos Casares
Familio
Gefratoj Xabier Casares Mouriño vd
Edz(in)o Kristina Berg Casares
Infanoj Håkan (1974) kaj Christian (1976)
Profesio
Okupo novelisto, romanisto, instruisto
Verkado
Ĝenroj novelo, romano
Verkoj Vundita vento, Os escuros soños de Clío
Literatura portalo
En TTT http://fundacioncarloscasares.org
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlos Casares Mouriño [karlos kasares moŭrinjo] (naskiĝis en Oŭrenso en 1941, mortis en Vigo en 2002), estis galega verkisto en la galega.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel trijara infano li translokiĝis al Xinzo de Limia[1], kie la patro ricevis laborlokon kiel bazlerneja instruisto. Lia infanaĝo disvolviĝis tie kaj en diversaj aliaj ruraj lokoj, kaj dank' al tio li konatiĝis kun la kamparo kaj spertis fortan ligon al la galega lingvo.

Li studis filozofion kaj beletron kaj specialiĝis pri latinida filologio en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo. Tie li konatiĝis kun intelektuloj kiel Ramón Piñeiro, kiu influis lin. En 1967 li publikigis sian unuan libron, la novelaron Vento ferido (Vundita vento). En 1969 li eklaboris kiel instruisto en la mezlernejo de Viana do Bolo, sed li havis problemojn kun la direktoro, ĉar li faris kelkajn aktivaĵojn neplaĉajn al la politika reĝimo de Franco. Li estis eksigita kaj, pro interveno de la rektoro de la Universitato de Santiago, estis al li malpermesite instrui ie ajn en Galegio.

En 1971, en trajno el Oŭrenso al Santiago, li konatiĝis kun sveda junulino, Kristina Berg, kaj ili geedziĝis samjare. Tial Carlos ofte vizitis Svedion, kies socio estis draste malsama al tiu de Galegio. En Svedio naskiĝis liaj du filoj [2].

Kristina Berg en la sidejo de la Fondaĵo Carlos Casares, 2012

En 1974 li sukcesis ĉe laborkonkurso por fariĝi mezlerneja instruisto pri hispanaj lingvo kaj literaturo kaj eklaboris en Cangas do Morrazo. Baldaŭ poste li estis oficiale enketita kune kun Xesús Alonso Montero kaj aliaj, ĉar li apogis la plendantajn provizorajn instruistojn [3].

En 1968 li estis nomumita membro de la Reĝa Galega Akademio [4]. Li fariĝis deputito de PSOE en la galega aŭtonoma parlamento en 1981. Aparte menciindas liaj strebadoj, kune kun Ramón Piñeiro, en la redaktado de la Leĝo por Lingva Normaligo (1983) kaj la samjara kreo de la Galega Kulturkonsilio, kiun li prezidis de 1986 ĝis la jaro de sia forpaso. Li ankaŭ instruis en viga mezlernejo.

En la 90aj jaroj li abunde vojaĝis por ĉeesti diversajn kongresojn kaj renkontiĝojn, kiel la tutmondaj kongresoj de PEN-klubo internacia en Mastriĥto, Toronto kaj Santiago-de-Kompostelo. Li estis prezidanto de la galega centro de PEN-klubo internacia de 1996 ĝis 1999. Li ankaŭ intruis la galegan en Novjorko. Krome, li kunlaboris kun la filologia revuo Grial, kiun li direktis de 1989 ĝis 2002, kaj kun la ĵurnalo La Voz de Galicia.

Li verkis biografiojn de diversaj galegaj verkistoj kaj galegigis, interalie, la verkojn La eta princo de Antoine de Saint-Exupéry (en 1972), Skaraboj flugas vespere, de la sveda aŭtorino Maria Gripe (en 1989) kaj La oldulo kaj la maro, de Ernest Hemingway (en 1998).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de kaj pri Casares

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • Vento ferido (Vundita vento), 1967
  • Cambio en tres (1969)
  • Xoguetes pra un tempo prohibido (1975)
  • Os escuros soños de Clío (1979)
  • Ilustrísima (1980)
  • Os mortos daquel verán (1987)
  • Na marxe de cada día: follas dun diario (1994)
  • Deus sentado nun sillón azul (1996)
  • O sol do verán (2002)

Infanliteraturo[redakti | redakti fonton]

  • A galiña azul (1968)
  • As laranxas máis laranxas de tódalas laranxas (1973)
  • O can Rin e o lobo Crispín (1983)
  • Lolo anda en bicicleta (1996)
  • O galo de Antioquía (1994)
  • Un polbo xigante (2000)
  • Este é Toribio (1991)
  • Toribio contra o profesor Smith (1991)
  • Toribio e o contador de contos (1991)
  • Toribio ten unha idea (1992)
  • Toribio revoluciona o tráfico (1994)

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Un país de palabras (1999)
  • Hemingway en Galicia (1999)
  • Á marxe: palabra de escritor: 2 de xaneiro-10 de marzo de 2002 (2003)
  • Á marxe, 1992. Obra xornalística I (2005)
  • Á marxe, 1993. Obra xornalística II (2005)
  • Á marxe, 1994. Obra xornalística III (2006)
  • Á marxe, 1995. Obra xornalística IV (2006)
  • Á marxe, 1996. Obra xornalística V (2007)
  • Á marxe, 1997. Obra xornalística VI (2007)
  • Á marxe, 1998. Obra xornalística VII (2008)
  • Á marxe, 1999. Obra xornalística VIII (2017)
  • Á marxe, 2000. Obra xornalística IX (2017)
  • Á marxe, 2001-2002. Obra xornalística X (2017)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Beletra Almanako 30 (oktobro 2017) aperis la novelo "La knabino de la cirko", el Vento ferido, en traduko de Suso Moinhos.

En 2019 la esperantigo de la novelaro Vundita vento estis publikigita ĉe Espero (tradukis Suso Moinhos).

Premioj kaj agnoskoj[redakti | redakti fonton]

Carlos Casares ricevis diversajn literaturajn premiojn: Premion de la Kritiko de galega prozo (1975), Premion Antón Losada Diéguez (1987), Premion Ánxel Fole (1991) k.a. Krome, kvin publikaj lernejoj en Galegio havas lian nomon, same kiel kvar placoj, sep stratoj kaj du parkoj. En 2017 oni dediĉis al li la Tagon de la Galega Beletro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]