Caro-bombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝelo de Car-bombo РДС-202 en Ĉeljabinsk-70
Loko de la eksplodo

РДC-202, pli konata kiel Car-bombo (ankaŭ foje IvanPatrino de Kuzma) estas Sovetunia termonuklea bombo, konstruita en malfruaj 1950-aj jaroj fare de grupo de fizikistoj, gvidata fare de Igor Kurĉatov. Krom Kurĉatov, en la grupo laboris Andrej Saĥarov, Viktor Adamskij, Jurij Babaev, Jurij Trutnev kaj Jurij Smirnov. La Car-bombo estas la plej forta bombo iam eksplodita en homa historio.

La kromnomo "Patrino de Kuzma" aperis pro diraĵo de Nikita Ĥruŝĉov dum la Kariba krizo: "Ni montros al Usono patrinon de Kuzma!", ĉar testo de la bombo okazis nelonge post tiu ĉi diraĵo. En la rusa "montri patrinon de Kuzma" estas idiotismo, kiu signifas minacon.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La bombo estis konstruita laŭ persona ukazo de Ĥruŝĉov en rekorde mallonga tempo - la tuta proceso de planado kaj konstruado daŭris nur 112 tagoj. La eksplodo de bombo estis triŝtupa: la "normala" nuklea eksplodo startis termonuklean proceson de dua ŝtupo, kaj ĝi, siavice, instigis la trian ŝtupon. La ŝeloj de kapsuloj kun termonuklea estis kreitaj el uranio, en kiu dum la eksplodo, pro influo de neŭtrona radiado, komencis ĉena reakcio kaj do tio pligrandigis energion de la eksplodo. Unu el celoj de testo de la bombo estis testo de plurŝtupa modelo de termonuklea eksplodo. La sukceso de la testo signifas, ke principe eblas krei termonuklean eksplodilon de nelimigita forto.

Unue, la fizikistoj planis konstrui bombon kun maso de 40 tunoj (eksplodkapablo, do, estus egala al 100 megatunoj de TNT), sed la kreantoj de bombaviadilo Tupolev Tu-95, kiu tenu la bombon al testa areo, asertis ke la aviadilo ne povas teni tiel grandan pezon. Do, la fizikistoj decidis redukti la mason de bombo ĝis 20 tunoj. Por tio, unu el uraniaj ŝeloj estis anstataŭigita per la plumba kaj la eksplodforto malkreskis ĝis 50 megatunoj de TNT). Por tiu varianto aviadil-inĝenieroj sukcesis krei modifon na Tu-95, kiu povis teni ĝin. La bombo ricevis kodnomon Ivan, kaj la modifita bombaviadilo Tu-95-202 aŭ Tu-95V.

La laboro pri la aviadilo komencis post diskuto inter Igor Kurĉatov kaj Andrej Tupolev, kiu igis ĉefgvidanto de la projekto sian anstataŭanton Aleksandr Nadaŝkeviĉ. Fakuloj pri teorio de fortikeco konkludis, ke tiom granda koncentrita pezo postulas gravajn ŝanĝojn en konstruo de aviadila hulo, ŝarĝejo kaj pendsistemo. En unua duono de 1955-a jaro estis kreita skemo de dimensioj kaj mas-distribuo de la bombo kaj estis decidita, kiel ĝi metiĝos en ŝarĝejo. Kiel oni antaŭekspektis, la maso de bombo estis proksimume 15% de tuta maso de aviadilo, sed ĝiaj dimensioj postulis forigon de hulaj fuelaj cisternoj. Oni ankaŭ devis krei novan pendilon por "Ivan" kun kodnomo БД7-95-242 aŭ БД-242. Ĝi je granda parto estis bazita je kutima bombpendilo БД-206, sed estis multoble pli forta. La pendumilo estis ligita rekte al hilaj traboj de hulo. La bombon tenis tri seruroj, ĉiu el kiuj povis teni ĝis 9 tunoj. La seruroj devis malfermiĝi en precize sama tempo por ke la bombo ne detruu hulon de aviadilo dum faligo. Speciale kreita elektroaŭtomata malŝlossistemo permesis atingi tre precizan sinkronecon de malfermo por ili.

Laboro pri modifo de Tu-95 komencis 17-a de marto 1956 pro ordono de Konsilio de ministroj de Sovetunio. La laboro okazis en Instituto pri aviado de M.Gromov en Ĵukovskij ekde majo ĝis septembro de la sama jaro. En septembro la aviadilo estis preta kaj akceptita por testoj sub gvido de kolonelo S.M.Kulikov. La testoj daŭris ĝis 1959 kaj inkluzivis ĵeton de maketo de Car-bombo.

Testo[redakti | redakti fonton]

Eksplodo de Car-bombo
Eksplodo de Car-bombo

Ambaŭ la bombo kaj la tenilo estis pretaj, sed la veraj testoj estis postmetitaj pro politikaj kialoj: Nikita Ĥruŝĉov planis viziti Usonon kaj tiel malvarma milito paŭziĝis. Tu-95V estis movita al Uzin, Ukrainio, kie ĝi ekzistis nur kiel lerna aviadilo. Sed en 1961, komenciĝis nova ondo de malvarma milito, kaj la testoj de "superbombo" ree iĝis aktualaj. En la aviadilo oni urĝe renovigis ĉiujn juntojn de pendilo kaj bombseruroj. Ĉar vera bombo estis iom pli granda kaj peza ol maketo (24 tunoj plus 800 kilogramoj de paraŝuta sistemo) oni devis forigi pordon de ŝarĝejo, ĉar alie la bombo ne situeblis.

La pretigitan aviadilon oni movis al Olenja aerbazo sur Kola duoninsulo, proksime al urbo Olenegorsk[1]. Tie ĝi estis kovrita per blanka protekta tego kaj ekipita per vera bombo. El Olenja ĝi, gvidata fare de teamo de majoro A.E.Durnovcev, flugis al Nova Zemlo. En 30-a de oktobro de 1961, ĝuste dum la 22-a kunveno de Komunista Partio de Sovetunio, la bombo estis faligita el altitudo de ĉ. 10.5 km kaj eksplodita super nuklea poligono de Nova Zemlo (73°51′N 54°30′E  /  73.85°N, 54.5°O / 73.85; 54.5 (Caro-bombo)) je alto ĉirkaŭ 4.2 km per barometiaj sensiloj[2][3][4]. La forto de eksplodo superigis la antaŭviditan kaj iĝis egala al ĉ. 57 megatunoj de trotilo.

Rezultoj de la testo[redakti | redakti fonton]

Kompara grando de fajr-globoj de la plej fortaj eksplodoj en historio. Notu purpuran globon en la centro - tio estas Usona bombo Fat Man, kiu detruis Nagasakon.

La rezultoj de eksplodo estis ege impresaj[5]:

  • La "nuklea fungo" de eksplodo estis pli ol 65 kilometrojn alta; ĝia "ĉapo" havis diametron de pli ol 40 kilometroj. Ĝin oni povas rigardi estiel la plej granda objekto, iam kreita de homo.
  • La fajr-pilko de eksplodo tuŝis teran surfacon kaj preskaŭ atingis alton de forĵeto (do, ĝia radiuso estis proksimume 4,6 kilometroj).
  • La radiado kaŭzis brulvundojn de tria klaso je animaloj, kiuj estis ĉ. 100 kilometrojn for de la eksplodo.
  • Ŝokondo, aperigita de la eksplodo, trifoje ĉirkaŭiris Teron[6][7].
  • La eksplodo, malgraŭ la fakto ke ĝi estis en atmosfero, kaŭzis tertremon kun forto de 5 ĝis 5.25 laŭ skalo de Richter[8].
  • Jonigo de atmosfero kaŭzis unuhoran distordon de radia komunikado eĉ en multaj centoj de kilometroj fore de la eksplodo.
  • Homoj povis senti kaj priskribi la eksplodon je distanco de mil kilometroj de ĝia centro. La ŝokondo havis noteblan forton je mil kilometroj de la eksplodo.
  • Akustika ondo atingis na insulo Dikson (pli ol 800 kilometroj), kie ĝi rompis fenestrojn en multaj domoj.[9]. Saman efekton oni sentis en norda Suomio[10].

Konsekvencoj de la testo[redakti | redakti fonton]

Nun ĉiuj historiistoj konsentas, ke oni neniam planis uzi Car-bombon en vera milito, ĉar tiatempe ekzistis neniu maniero sukcese alporti tiom grandan kaj pezan bombon en militaj kondiĉoj. La bombo estis pure psikologia armilo, kiu celis montri, ke Sovetunio havis preskaŭ senliman kvanton de armiloj de amasa detruo. Vere, tiu celo estis atingita - la plej granda bombo iam testita en Usono, Castle Bravo, estis egala nur al 15 megatunoj de trotilo, do, preskaŭ kvaroble malpli forta ol Car-bombo[6]. Sed la "nearmila" funkcio de Car-bombo estas ironia. Onidire, la nomo "Car-bombo" unue aperis en la Okcidento, analoge al aliaj "psikologiaj" atingoj de Rusio - la Car-kanono (kiu neniam pafis) kaj Car-sonorilo (kiu neniam sonoris).

Gravega scienca konkludo el testo de Car-bombo estis pruvo de koncepto de multŝtupa termonuklea eksplodilo. Ĉar oni povas krei tiom ŝtupojn kiom oni bezonas, la forto de termonuklea bombo estas teorie ne limigita. Eĉ en testita Car-bombo oni povis facile duobligi eksplodforton, se oni faris ŝelon de dua ŝtupo el uranio, kiel planis. Onidire, unu el kreantoj de la bombo Andrej Saĥarov estis tiom terurigita de tiu ebleco, ke li komencis protesti kontrau nukleaj armiloj kaj eventuale iĝis disidento[4][3].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 50-мегатонный взрыв над Новой Землей
  2. Tsar Bomba. Alirita 2007-11-03.
  3. 3,0 3,1 Adamsky, Viktor; Yuri Smirnov (Fall 1994). "Moscow's Biggest Bomb: the 50-Megaton Test of October 1961", gazeto : Cold War International History Project Bulletin, numero : 4, paĝoj : 3,19–21. Alirita 2008-07-21.
  4. 4,0 4,1 (1990) Memoirs. New York: Alfred A. Knopf, 215–225. ISBN 0-679-73595-X. 
  5. Plejparto de informo venas el artikolo en hebrea vikipedio.
  6. 6,0 6,1 Informoj el filmo de Discovery, pri la Car-bombo; parto de tiu filmo rigardeblas tie ĉiangle.
  7. E. Farkas, "Transit of Pressure Waves through New Zealand from the Soviet 50 Megaton Bomb Explosion" Nature 4617 (24 February 1962): 765-766.
  8. The Tsar Bomba ("King of Bombs"). Alirita 2008-09-08. "Despite being exploded in the atmosphere, it generated substantial seismic signals. According to a bulletin of the U.S. Geological Survey it had seismic magnitude mb = 5.0 to 5.25."
  9. Informo el artikolo pri poligono sur Nova Zemlo
  10. Tsar Bomba - The King of Bombs. Alirita 2007-10-30.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]