Cegléd
Cegléd (ceglEd) estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Cegléd, kies centro estas.
Bazaj informoj
- Areo: 245 km²
- Loĝantaro: 38400
- Poŝtkodo: 2700
- Telefonprefikso: 53
Situo
Cegléd estas grava fervoja nodo, tie disbranĉiĝas la fervoja ĉeflinio el Budapeŝto sude al Szeged, oriente al Szolnok, kaj poste al Debrecen, Ukrainio, Rumanio.
Historio
La urbo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste skitoj kaj sarmatoj loĝis antaŭ la hungaroj. Dum la turka erao ĝi estis sultana bieno, kie la vivo estis pli milda. Ĝi estas tipa hungara ebenaĵa urbo, ĝi liveris ĉiam agrikulturajn varojn al la ĉefurbo, situanta 72 km nordokcidente. Oni kultivas tie fruktojn, legomojn, bredas brutojn kaj kortbirdadon. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.
La foirplaco de la urbo estas grava, ĉar tie diris historian parolon du liberecherooj de la hungara historio: György Dózsa en 1514 kaj Lajos Kossuth en 1848.
Vidindaĵoj estas Kalvinana preĝejo (Cegléd), novgotika luterana preĝejo, kuracbanejo kaj la eklektika Urbodomo.
Famuloj
- en Cegléd naskiĝis kaj mortis:
- en Cegléd naskiĝis:
- etnografo László Kósa
- lingvisto János Sági
- literaturhistoriistoj Jenő Pintér, Károly Széchy kaj Aladár Zlinszky
- luterana episkopo Sándor Raffay
- verkistoj Aurél Kárpáti kaj István Tömörkény
- en Cegléd mortis:
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Mühldorf am Inn, Germanio (2005)
- Ŝablono:Flagikono Plauen, Germanio (2005)
- Ŝablono:Flagikono Gheorgheni, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Miercurea Ciuc, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Odorheiu Secuiesc, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Sfântu Gheorghe, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Vlăhița, Rumanio
- Ŝablono:Flagikono Vasvár, Hungario