Chmielno (Malsupra Silezio)
| Chmielno | ||
|
|
||
|
|
||
| Genitivo de la nomo | Chmielna | |
| Provinco | Malsupra Silezio | |
| Distrikto | Distrikto Lwówecki | |
| Komunumo | Komunumo Lwówek Śląski | |
| Koordinatoj | 51° 8′ N, 15° 37′ O51.14138888888915.610833333333Koordinatoj: 51° 8′ N, 15° 37′ O | |
| Alto super la marnivelo | 207-230 m | |
| Loĝantaro | 414 | |
| Poŝtkodo | 59-600 | |
| Telefona antaŭkodo | 075 | |
| Aŭtokodo | DLW | |
| Titolo de estro | vilaĝestro | |
Chmielno – [elparolu: ĥmielno]; ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówecki en Komunumo Lwówek Śląski, en Kaczawskie Montetaro.
La plej unua priskribo devenas el la jaro 1217 (kunligita kun serĉado de orodona sablo), kaj temas pri vilaĝo tiam nomata Ludwigesdorf. Ĝis la jaro 1945 ĝi nomiĝis Ludwigsdorf kaj poste ĝis la jaro 1947 Ludwików [elparolu: ludvikuv] kaj Ludwikowo [elparolu: ludvikovo]. En la 12-a - 14-a jarcentoj en ĉirkaŭaĵo oni minadis de orodona sablo.
En la vilaĝo troviĝas gotika preĝejo patronata de “Naskiĝo de Plejsankta Maria Virgulino”. Ĝi estis konstruita en la 14-a jarcento kaj alikonstruita en la unua duono de la 16-a jarcento, poste en la jaro 1615 kaj en la 19-a jarcento. La turo de la preĝejo estis konstruita en la jaro 1520. Ene oni povas ekvidi: renesancan volbon, ŝtonan tabernaklon sur kolono el la jaro 1503, altaroj el la 16-a jarcento, dekoracian balustradon kaj tomboŝtonon de kavaliro el la jaro 1625. En la turo troviĝas tri sonoriloj (15-a/16-a jarcentoj), kiuj havas latinajn surskribojn.
Bibliografio kaj fontaĵo [redakti]
- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983
(pole) - Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Wrocław 1984
(pole) - http://www.lwowekslaski.pl
(pole) - http://pl.wikipedia.org/wiki/Chmielno_(województwo_dolnośląskie)
(pole)
Vilaĝoj de Komunumo Lwówek Śląski:
Bielanka • Brunów • Chmielno • Dębowy Gaj • Dłużec • Dworek • Gaszów • Górczyca • Gradówek • Kotliska • Mojesz • Nagórze • Niwnice • Pieszków • Płóczki Dolne • Płóczki Górne • Radłówka • Radomiłowice • Rakowice Małe • Rakowice Wielkie • Skała • Skorzynice • Sobota • Ustronie • Włodzice Małe • Włodzice Wielkie • Zbylutów • Żerkowice
