Żerkowice (Malsupra Silezio)
| Żerkowice | ||
|
|
||
|
|
||
| Genitivo de la nomo | Żerkowic | |
| Provinco | Malsupra Silezio | |
| Distrikto | Distrikto Lwówecki | |
| Komunumo | Komunumo Lwówek Śląski | |
| Koordinatoj | 51° 9′ N, 15° 34′ O51.15361111111115.570555555556Koordinatoj: 51° 9′ N, 15° 34′ O | |
| Alto super la marnivelo | 200-210 m | |
| Loĝantaro | 164 | |
| Poŝtkodo | 59-600 | |
| Telefona antaŭkodo | 075 | |
| Aŭtokodo | DLW | |
| Titolo de estro | vilaĝestro | |
Żerkowice – [elparolu: ĵerkovice]; ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lwówek Śląski, en Kaczawskie Montetaro, ĉe rivero Bóbr.
La unua priskribo pri vilaĝo tiam nomata Sircowicz devenas el la jaro 1305. Ĝis 1945 ĝi nomiĝis Sirgwitz, poste Sieszkowice. La preĝejo patronata de „Sankta Bartolomeo” estis unue priskribita jam en la jaro 1399, kaj sekve en 1408. La nuna konstruaĵo ekestis en turnopunkto de la 15-a / la 16-a jarcento. Ĝi estis restaŭrita en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. La preĝejo havas unu navon, turon de okcidento kaj trilateran ĥorejon kovritan pere de kruc-nervura volbo. Ene oni povas ekvidi barokan altaron, ŝtonan baptujon el ĉirkaŭ 1700 jaro kaj du tomboŝtonoj el 1604 kaj 1694. Ĉe vojo Bolesławiec – Lwówek Śląski troviĝas du pentaj krucoj el la 14-a kaj la 16-a jarcentoj, kun tajlita krima ilo, unu kun toporo kaj dua kun forkego.
Bibliografio kaj fontaĵo [redakti]
- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983
(pole) - http://www.lwowekslaski.pl
(pole) - http://pl.wikipedia.org/wiki/Żerkowice_(województwo_dolnośląskie)
(pole)
Vilaĝoj de Komunumo Lwówek Śląski:
Bielanka • Brunów • Chmielno • Dębowy Gaj • Dłużec • Dworek • Gaszów • Górczyca • Gradówek • Kotliska • Mojesz • Nagórze • Niwnice • Pieszków • Płóczki Dolne • Płóczki Górne • Radłówka • Radomiłowice • Rakowice Małe • Rakowice Wielkie • Skała • Skorzynice • Sobota • Ustronie • Włodzice Małe • Włodzice Wielkie • Zbylutów • Żerkowice
