Christina Applegate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christina Applegate
Persona informo
Christina Applegate
Naskiĝo 25-an de novembro 1971 (1971-11-25) (52-jaraĝa)
en Holivudo, Los-Anĝeleso,  Usono
Lingvoj usona anglaangla vd
Loĝloko Los Angeles vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Robert Applegate vd
Patrino Nancy Priddy vd
Edz(in)o Martyn LeNoble • Johnathon Schaech vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo teatra aktoro • musical theatre actor • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro • filmproduktoro • televida produktoro • dancistofilantropo vd
Aktiva dum 1972– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Christina Applegate (2014)
Christina Applegate (2012)
Christina Applegate (2009)
Christina Applegate (2008)

Christina APPLEGATE [kristIna Eplgejt] (Los-Anĝeleso, la  25-an de novembro 1971(nun 1971-11-25) (52‑jara)) estas usona aktorino. Christina antaŭ ĉio estas konata pro sia rolo de Kelly Bundy en la televida serio Married... with Children (Geedziĝinta...kun infanoj). En ĉi tiu serio ŝi ludas la rolon de la (iom pli aĝa) dekkelkjarulino kun intelekta kvociento de multe malpli ol 100, tre klare stulta blondulino, kiu ofte kaŭzis ridigajn momentojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Applegate naskiĝis en Holivudo, Kalifornio. La patro, Robert W. Applegate, estis diskoproduktanto. La patrino, Nancy Lee Priddy, estis kantistino kaj aktorino, kiu naskiĝis en South Bend en Indianio.

Applegate finis la lernejon je aĝo de deksep jaroj por aktori. De 1987 ĝis 1997 ŝi rolis en la serio Married... with Children. De 1998 ĝis 2000 ŝi havis propran serion kun la nomo Jesse. En 2002 ŝi rolis kun Cameron Diaz en la filmo The Sweetest Thing (La plej dolĉa aĵo).

Ŝi ankaŭ debutis sur Broadway en la muzikalo Sweet Charity (Dolĉa bonfaro). Krom tio ŝi rolis en du serieroj de Friends (Amikoj), kiel la fratino de Rachel, rolo de Jennifer Aniston. Por sia rolo en la seriero The One with Rachels Older Sister (Tiu kun la pli aĝa fratino de Rachel) Applegate gajnis la premion Emmy. En 2006 ŝi aperis kun Eva Longoria, Ryan Seacrest kaj Christina Milian en la videofilmeto de Jessica Simpson Public Affair (Publika afero).

Persone[redakti | redakti fonton]

Je la 20-a de oktobro 2001 ŝi edziniĝis al aktoro Johnathon Schaech, dum eta ceremonio en Palm Spring, kun ĉeesto de amikoj kaj familio. Je la 5-a de decembro 2005 ili anoncis divorcon.

En 2003 ŝi estis parolanto de Lee National Denim Day, kie ŝi kolektis milionojn da dolaroj por esplorado de mamkancero. Ŝia patrino suferis mamkanceron, sed postvivis la malsanon. Applegate ankaŭ donas helpon al Peta, organizo, kiu pledas por bestorajtoj, estas vegetaranino ekde sia 15-a jaraĝo kaj diras, ke ŝi ne povas manĝi ion, kio 'iam vivis'. Ŝi studas dancon kaj ĵazon kaj kunlaboris por la kampanjo de la prezidenteco de John Kerry.

Ekde 2008 ŝi havas amrilaton kun la nederlanda basgitaristo Martijn LeNoble. Ili gefianĉiĝis je Valentena tago 2010. En januaro 2011 naskiĝis ilia filino. Applegate kaj LeNoble geedziĝis je la 23-a de februaro 2013. Por ambaŭ tio estas la dua geedziĝo.

Filmografio[redakti | redakti fonton]