Chêne-Bourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chêne-Bourg (stacidomo).
Chêne-Bourg
Blazono de Chêne-Bourg
Blazono de Chêne-Bourg
Blazono de Chêne-Bourg
Chêne-Bourg
Chêne-Bourg
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 12′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.16667 °O / 46.20000; 6.16667 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N 6° 10′ 0″ O / 46.20000 °N, 6.16667 °O / 46.20000; 6.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8028
Areo 1,32 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 1225
Komunumkodo 6613
Mapo de Chêne-Bourg
Mapo de Chêne-Bourg
Situa mapo de Chêne-Bourg
vdr

Chêne-Bourg (prononcu ŝenbur) estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 8 705 loĝantoj sur areo de 1,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 801 loĝantoj/km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chêne Bourg situas meze inter la lago Lemano kaj la rivero Arve ĉe la bordo de la rivereto Seymaz, alfluanto de Arve. La komunumo havas tute urbecan karakteron kaj komplete kunkreskis kun siaj najbaraj komunumoj, kiuj formas integritan parton de la aglomeraĵo de Ĝenevo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chêne-Bourg limas en nordo al Vandœuvres, en oriento kaj sudo al Thônex, kaj en okcidento al Chêne-Bougeries.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Chêne-Bourg estas konektita al la urba transportreto de Ĝenevo per la tramlinio n-ro 17. Unua tramlinio jam ekzistis en la jaro 1876. En la jaro 1888 estis malfermita stacidomo ĉe la trajnlinio de Eaux-Vives al Annemasse, kiu en la jaro 1983 estis fermita. Nuntempe estas konstruata nova trajnlinio de Cornavin tra Eaux-Vives al Annemasse, plej parte subtere kvazaŭ metroo, kaj post ties malfermiĝo Chêne-Bourg denove estas rekte konektita al la fervojreto.

Ĉe la limo al Thônex ekzistas alveturejo al la ĝeneva alveturaŭtovojo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chêne-Bourg datiĝas el la jaro 1270 kiel Quercus.[1]

Ĝis la kontrakto de Torino de la jaro 1754 Chêne-Bourg estis parto de Chêne-Bougeries. Per la kontrakto la teritorio sudoriente de la rivereto Seymaz estis atribuita al Thônex kaj kun ĝi Savojo. En la jaro 1792 la loko fariĝis kun la komunumo Thônex parto de Francio. En la jaro 1816 ĝi estis atribuita al la Respubliko Ĝenevo, kiu kiel lasta kantono aliĝis al Svislando. En la jaro 1869 la loĝantaro de la kreskanta vilaĝo akiris la sendependecon de Thônex, kaj Chêne-Bourg fariĝis memstara komunumo de Kantono Ĝenevo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]