Clarence K. Streit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Clarence Kirschmann STREIT (naskiĝis la 21-an de januaro 1896 en California, Misurio, mortis la 6-an de julio 1986 en Vaŝingtono) estis mondfederisto kaj atlantikisto, kiu verkis en 1939 la libron Union Now (Unuiĝo nun), vendita en 300 000 ekzempleroj. La libro estas propono por unuigi la demokratajn naciojn de la mondo en federacion, kiu estu kerno de nova monda ordo.

Naskiĝinta en la urbo California en Misurio, Streit estis ekde sia junaĝo aparta usonano. Volontulo dum la Unua mondmilito, ano de la usona delegitaro en la Traktato de Versajlo, studento en Rhodes College en Oxford en 1920, li edziĝis en Parizo al Jeanne Defrance en 1921 kaj ekis longan ĵurnalistan karieron tutmonde de Mezoriento ĝis Sudameriko. En 1929, li fariĝis korespondanto por New York Times ĉe Ligo de Nacioj kies malrapidan kaj fatalan krizon li atente observis.

Streit ne konsideris sian taskon finita raportinte eventojn. La krizo de la Ligo de Nacioj ne lasis lin indiferenta. Li zorgis evidentigi ties kaŭzojn kaj eltrovi rimedojn. Laŭ Ira Straus, ĝenerala sekretario de AUD (Association to Unite the Democracies), kiu transprenis la politikan agadon de Streit:

Atente observante la diserigan proceson de la Ligo de Nacioj, Streit konkludis, ke, se la institucioj dediĉitaj al garantiado de la monda ordo volas sukcesi, ili devas alfronti la nacian suverenecon kaj sin apogi sur la lojaleco de la civitanoj. Por tion atingi, ili devas baziĝi sur demokrataj kaj federistaj principoj, tiuj de la Usona Konstitucio. Tiel do Streit deziris unuiĝon de la popoloj kaj ne nuran ligon de ŝtatoj.

Jen la centra temo de lia plej fama verko Union now. Tiu verko forte influis Lord Lothian, kiu abunde korespondadis kun Streit pri tiu temo. La unua tezo de la verko difinas kiel ĉefan celon monda registaro.

Laŭ Streit, ĉar federacio - kiel demokrata reformo de la internaciaj rilatoj - postulas demokration, la historia respondeco promocii la kreadon de monda registaro estas tasko de la demokrataj ŝtatoj.

Tiuj kelkaj demokratioj sufiĉus por konsistigi la ĝermon de universala registaro subapogita de nemalhavebla financa, mona, ekonomia kaj politika potenco, kaj por garantii pacon pro simplaj evidentaj supereco kaj nevenkebleco kaj por ĉesigi la monan malstabilecon kaj la ekonomian militon kiuj ruinigas la tutan mondon. Tiuj demokratioj kunigas inter siaj manoj tian riĉecon kaj tian potencon, ke la laŭdira monda malregulado de la politiko, de la ekonomio kaj de la financo estas nenio alia ol ilia propra anarkio - ĉar por ĉesigi ĝin, sufiĉus ke ili unuiĝu kaj respektigu leĝon kaj ordon ene de si.

Malgraŭ la granda vendsukceso de la verko, la projekto de Streit respondi al la aroganteco de la aŭtokratioj per federacia unuiĝo tute ne signife influis la iradon de la monda politiko. Eĉ en lia lando kie liaj tezoj estis bone konataj, inkluzive en la medioj proksimaj de la usona registaro, la zorgo ricevi en la milito kontraŭ la Akso la helpon de Sovetio malhelpis ke konkretiĝu la pli vasta vizio de Streit. Ŝuldiĝas al la elpensigoj de Streit la rolo, kiun William Clayton, kiu malkaŝe inspiriĝis de la tezoj de Streit, ludis en la konstruo de la atlanta ordo kaj precipe okaze de la Plano Marshall kaj precipe de la Eŭropa Restariga Plano kaj ankaŭ en la promocio de la unuiĝo de Eŭropo.

En 1949, kun William Clayton kaj Owen Roberts, Streit fondis Atlantic Union Committee celante reformi la atlantan aliancon laŭ principoj demokratio kaj federacio. Tio estis la ĉefa celo de lia politika engaĝiĝo kiu igis lin proponi en 1962 iun True Atlantic Community (Vera atlanta komunumo), unua paŝo al vera atlanta federacio inter demokratioj kaj poste al monda federacio. La projekto vekis intereson ankaŭ en Eŭropo. Ĝin konstante porponadis Streit kiu por ĝin subteni kreis en Usono Association to Unite the Democracies (AUD, Asocio por Unuigi Demokratiojn) plu aktiva nun sub nova nomo "The Streit Council for a Union of Democracies"

Ligiloj[redakti | redakti fonton]