Claude Hagège

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Claude Hagège, 2013

Claude Hagège, en esperanto Klaŭdo Haĝeĝo (Kartago, Tunizio), estas franca lingvisto, iama lernanto de la Supera Porinstruista Lernejo[1], agregaciulo pri beletristiko, direktoro de studoj pri struktura lingvistiko en la Praktika Lernejo de altaj studoj. Li estras katedron pri lingvistika teorio en Kolegio de Francio [2].

Claude Hagège estas konata ankaŭ kiel poligloto (multlingvulo). Li havas konojn pri kvindeko da lingvoj, inter kiuj la itala, la angla, la araba, la mandarena, la hebrea, la rusa, la hungara, la turka, la persa, la malta, la hindia, la malagasa, la fula kaj la japana.

Li estis laŭreato de la premio Volney en 1981 kaj ricevis la oran medalon de la Nacia Centro de la Scienca Esplorado [3] en 1995.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La langue mbum de Nganha, Cameroun - phonologie - grammaire (La lingvo mbuma de Nganha, Kamerunio - fonologio — gramatiko. Parizo : eld. Klincksieck. 1970.
  • Le Problème linguistique des prépositions et la solution chinoise (La lingvistika problemo de la propozicioj kaj la ĉina solvo), Kolekto "Linguistique", LXXI, Parizo, Societo de Lingvistiko de Parizo. 1975.
  • La phonologie panchronique (La pankronika fonologio). Parizo : PUF. 1978.
  • La structure des langues (La strukturo de la lingvoj). Parizo : PUF. 1982. Tradukita kaj publikigita en la hispana (La estructura de las lenguas, 1987), ĉeĥa (Struktura Jezikâ, 1990).
  • L'Homme de paroles. Contribution linguistique aux sciences humaines (La homo de paroloj. Lingva kontribuaĵo al la homaj sciencoj). Parizo : Fayard. 1985. Tradukita kaj publikigita en la ĉeĥa, 1985), la itala (L'uomo di parole, 1989), portugala (A homem dialogal, 1989)
  • Le Français et les siècles (La franca kaj la jarcentoj). Parizo : eld. Odile Jacob. 1987.
  • Le Souffle de la langue: voies et destins des parlers d'Europe (La spiro de la lingvoj : vojoj kaj destinoj de la eŭropaj idiomoj). 1992. Tradukita kaj publikigita en la greka (1982), en la germana (Welche Sprache für Europa ?, 1996)
  • The Language Builder (La lingvo-konstruisto). Amsterdamo/Filadelfio : John Benjamins Publishing Compagny. 1993.
  • L'Enfant aux deux langues (La dulingva infano). Parizo : eld. Odile Jacob, 1996. Tradukita kaj publikigita en la portugala (A criança de duas línguas, 1996).
  • Le Français, histoire d'un combat (La franca, historio pri batalo). Parizo : eld. Michel Hagège. 1996.
  • Halte à la mort des langues (Haltigu la morton de la lingvoj). Parizo : eld. Odile Jacob. 2001. Tradukita kaj eldonita en la itala (Morte e rinascita delle lingue, 2002), en la hispana (No a la muerte de las línguas, 2002), en la portugala (Nào à morte das línguas, 2002).
  • Combat pour le français : Au nom de la diversité des langues et des cultures (Batalo por la franca : Je la nomo de la diverseco de la lingvoj kaj kulturoj). Parizo : eld. Odile Jacob. 2006.
  • Fonto: http://claude.hagege.free.fr/html/publications/page_publications.html

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pri la angla 

"La angla ne estas la facila lingvo, kiun oni kredas, lasante sin trompi pro la impreso de rapida akiro. Ĝi estas, kontraŭe, lingvo sufiĉe malfacila, ne nur pro ĝia fonetikeco, sed ankaŭ pro la strukturo de la frazoj. Malgranda eksperimento sufiĉas por konvinkiĝi pri tio. Ĝi konsistas listigi, en la britaj kaj usonaj gazetoj, tiun aŭ alian artikolon enhavanta, kiel ofte okazas, multe da parolaj konstruoj kaj idiomaj formuloj klaraj por la denaskaj parolantoj de tiu lingvo. Oni konstatas ke la plejmulto el tiuj tekstoj estas parte ne bone kompreneblaj por eksterlandanoj, tamen bonaj konantoj de la angla, aŭ konsiderataj kiel tiaj." (el "Le Monde" 19-an de marto 2007)

Pri Esperanto 

"En sia konstruo, ĝi estas lingvo kiun oni povas konsideri kiel unu el la grandaj lingvoj de Eŭropo. Mi opinias ke Esperanto estas solvo inter aliaj, kaj ke ĝi povus havi por si la avantaĝon, seriozan, t.e. , kontraŭe al iu ajn el la lingvoj kun eŭropa alvokiĝo, ĝi ne estas antaŭita aŭ sekvita per politika kaj nacia engaĝiĝo. Kaj tio estis, cetere, la ideo de ĝia inventinto. Zamenhof (…), tion diris en tiu epoko, en 1887, kiam li publikigis (…) la unuan libron, kiu proponis Esperanton. Kaj oni scias, do jam de longa tempo, Esperanto havas por si, havis por si, ĉiam havas por si, ne esti lingvo de nacio kaj de popolo, ankoraŭ malpli de ŝtato laŭ la hegela senco de la vorto, en kio estas sufiĉe favoraj trajtoj." (Dum prelego en Valenciennes, la 2-an de decembro 1993).

"Mi ne havas obĵeton al postulo favore al Esperanto kiel ekzamenobjekto por abiturienta diplomo." (En intervjuo kun François Lo Jacomo : "L'Espéranto et la diversité linguistique." — Esperanto kaj lingva diverseco. 16-an de decembro 2004. En "Esperanto-dokumentoj", Roterdamo : UEA. 2006)

"Per tio Esperanto certe estas unu el la plej bonaj aliancanoj de plurlingvismo." (FR) (En la libro "Combat pour le français", Paris: Odile Jacob, 2006, p. 187-188).[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. École normale supérieure
  2. Collège de France
  3. Centre National de la Recherche Scientifique
  4. Fonto: http://groups.yahoo.com/group/reago/message/5731/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Claude Hagège » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»