Columba (genro)
Columba | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La granda genro de birdoj Columba de la subfamilio Columbinae enhavas grupon de mezgrandaj al grandaj korpofortikaj kolomboj, ofte nomitaj kiel tipaj kolomboj.
La ple konata kolombo estas la Rokkolombo kaj ĉefe tiuj kiuj loĝas en urboj.
Plej granda parto de la specioj de tiu ĉi genro troviĝas en la Malnova Mondo, sed estas kelkaj membroj en Ameriko, kaj kelkajn speciojn, ĉefe la Hejmkolombo, oni enmetis for de iliaj naturaj teritorioj.
La amerikaj specioj de Columba devus esti apartigitaj en separata genro, nome Patagioenas, kiel faras la Amerika Ornitologia Asocio. Ke la amerika radiado elformas diferencan stirpon estas pruvata de molekula analizo (ekz. Johnson et al., 2001)
La specioj kiuj restas en Columba estas:
- Rokkolombo, Columba livia
- Hejmkolombo, Columba livia domestica
- Trukolombo, Columba oenas
- Madejra kolombo, Columba trocaz
- Turkiskolombo, Columba bollii
- Laŭrkolombo, Columba junoniae
- Montarkolombo, Columba rupestris
- Neĝokolombo, Columba leuconota
- Lentuga kolombo, Columba guinea
- Blankkola kolombo, Columba albitorques
- Paldorsa kolombo, Columba eversmanni
- Somalia kolombo, Columba oliviae
- Palumbo, Columba palumbus
- Madejra palumbo, Columba palumbus maderensis - formortinta (frua 20-a jarcento)
- Unustria kolombo, Columba unicincta
- Afrika Olivkolombo, Columba arquatrix
- Kameruna Olivkolombo, Columba sjostedti
- Sanktatomea Olivkolombo, Columba thomensis
- Komora Olivkolombo, Columba polleni
- Lentuga palumbo, Columba hodgsonii
- Blanknuka kolombo, Columba albinucha
- Purkola palumbo, Columba pulchricollis
- Strinuka palumbo, Columba elphinstonii
- Srilanka palumbo, Columba torringtoni
- Palkapa kolombo, Columba punicea
- Arĝentkolombo, Columba argentina - eble formortinta (mezmalfrua 20-a jarcento?)
- Andamana palumbo, Columba palumboides
- Japana palumbo, Columba janthina
- Ogasavara palumbo, Columba janthina nitens - formortinta (1980s)
- Bonina palumbo, Columba versicolor - formortinta (c.1890)
- Rjukjŭa palumbo, Columba jouyi - formortinta (late 1930s)
- Metalkolombo, Columba vitiensis
- Metalkolombo de Lord Howe, Columba vitiensis godmanae - formortinta (1853)
- Tonga Metalkolombo, Columba vitiensis ssp. - formortinta (malfrua 18-a jarcento); dubinde
- Blankkapa kolombo, Columba leucomela
- Flavkrura kolombo, Columba pallidiceps
- Orienta bronznuka kolombo, Columba delegorguei
- Okcidenta bronznuka kolombo, Columba iriditorques
- Sanktatomea bronznuka kolombo, Columba malherbii
- Afrika citronkolombo, Columba larvata – foje lokita en Aplopelia
- Sanktatomea citronkolombo, Columba simplex – foje lokita en Aplopelia
Oni priskribis fosilian specion, nome Columba omnisanctorum, el Frua Plioceno (5.3-3.6 mya) de duoninsulo Gargano kaj ĉirkaŭaĵoj, Italio. Fosilio de supozita "falko" samtempula aŭ de Meza Plioceno (3.6-2.6 mya) povus estis ĉu diferenca specio de Columba pisana aŭ la sama, en kiu kazo la unua nomo estus taŭga.(Mlíkovský 2002).
La specioj de tiu genro pezas inter 800 kaj 1,000 g.
Referencoj
- Johnson, Kevin P.; de Kort, Selvino; Dinwoodey, Karen, Mateman, A. C.; ten Cate, Carel; Lessells, C. M. & Clayton, Dale H. (2001): A molecular phylogeny of the dove genera Streptopelia and Columba. Auk 118(4): 874-887. PDF fulltext
- Mlíkovský, Jirí (2002): Cenozoic Birds of the World, Part 1: Europe. Ninox Press, Prague. ISBN 80-901105-3-8 PDF plena teksto