Cornelis Drebbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cornelis Drebbel (Arkivejo Alkmaar)

Cornelis Jacobsz. Drebbel (Alkmaar, 1572 - Londono, 7-an de novembro 1633) estis nederlandano kiu aktivis sur multaj terenoj. De gravuristo li evoluigis sin al konstruanto de fontenoj kaj "akrobato" je reĝaj festoj, kaj poste al alkemiisto kaj elpensinto de ĉiaj aparatoj. Ekzemple Drebbel hodiaŭ estas konsiderata kiel pioniro sur la tereno de fermitcikla regilado. Dum sia vivo Drebbel jam estis legenda kiel konstruanto de aparato kiun oni konsideris kiel eterna movilo, la unua mikroskopo kaj submarŝipo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Cornelis, probable naskiĝis en 1572 en Alkmaar, kiel filo el bonhava familio. Lia patro kaj patrino estis Jacob Jansz Dremmel kaj Hilgont Jans.

Dum kelkaj jaroj li vizitadis la latinan lernejon, sed ne sekvis universitatan instruon. Kiel junulo li lernoservis ĉirkaŭ 1590 ĉe la fama gravuristo Hendrick Goltzius en Haarlem kiu havis akademion kun la verkisto kaj pentristo Karel van Mander kaj la pentristo Cornelis Cornelisz van Haarlem. Goltzius ankaŭ okupis sin per alkemio kaj sendube enkondukis Drebbel-on en la materio. Drebbel edziĝis en 1595 al Sophia Jansdochter, unu el la plijunaj fratinoj de Goltzius. Drebbel gravuris nombron da belaj bildoj : De zeven vrije Kunsten (La sep liberaj artoj) kaj en 1597 mapo de la urbo Alkmaar.

Je la angla kortego[redakti | redakti fonton]

Je la fino de 1604 li foriris kun sia familio al Anglio. Ili akiris loĝeblon en Eltham Palace. Tie li demonstraciis sian eternan movilon kaj klavicenojn kiuj ludis je sunenergio. En tiu sama jaro li estis enoficigita de Jakobo la 1-a (1566-1625) je ties kortego. La lertecoj de Drebbels tie faris grandan impreson.

Drebbel estis dungita de kronprinco Henriko, princo de Kimrio, kiel unu el ties instruistoj. Verŝajne li ankaŭ laboris je la maskofestoj kiuj regule estis prezentitaj kaj al kiuj partoprenis la reĝo kaj antaŭ ĉio ties edzino Anna. Drebbel estus prizorginta la specialajn efikojn, kiel fontanoj, speciala lumigo - tondro kaj fulmo - kaj bildoj kiuj parolis aŭ antaŭeniris el la muro.

Je la kortego de imperiestro Rudolfo la 2-a en Prago[redakti | redakti fonton]

En 1610 Drebbel, pro invito, foriris al la kortego de imperiestro Rudolfo la 2-a en Prago. Post demonstracio de la rimarkinda maŝino li ricevis la titolon de Ĉefalkemiisto. Li restis du jarojn en Prago, sed post kiam Rudolfo estis detronigita de sia frato Matiaso, Drebbel reiris kun sia familio en 1612 al Londono.

Reveno en Anglio[redakti | redakti fonton]

Drebbel, kiu ankoraŭ ne ricevis la plej grandan parton de sia salajro el Prago, havis - ĉirkaŭ 1613 - nenia enspezo. Interalie ĉar lia patrono kronprinco Henriko (1594-1612) mortis post mallonga malsano. Tial Drebbel skribis leteron al reĝo Jakobo la 1-a, esperante je nova patrono aŭ sponsoro. En tiu letero li oferis fari nombron da interesaj aferoj kiel forta teleskopo, eterne funkcianta horloĝo, muzikinstrumentoj kaj fontanoj kiuj funkcias je sunenergio. Ĉi tiu letero estis kopiita de Isaac Beeckman en ties journael kaj estas grava fonto de informado.

Kontakto kun Constantijn Huygens kaj Francis Bacon[redakti | redakti fonton]

En Eltham Palace Constantijn Huygens, patro de Christiaan, estis regula vizitanto. Inter 1621 kaj 1624 Huygens laboris je la nederlanda ambasadejo. De Drebbel li aĉetis senluman kameron kaj mikroskopon. Pri la unua renkonto Constantijn Huygens skribis:

Mi nur supraĵe ekvidis Drebbel-on, la sciencisto kiu aspektis kiel holanda kamparano, sed povis paroli kiel la saĝuloj de Samoso kaj Sicilio kune.

Pliposte Huygens regule vizitadis Drebbel-on. kune pro tiuj kontaktoj Constantijn Huygens havis fortan intereson pri optiko, kaj li transdonis tion al siaj filoj. Lia filo Christiaan posedis libreton de Drebbel.

Alia vizitanto de Eltham Palace estis Sir Francis Bacon. Li estas la elpensinto de nova maniero de lernado, priskribita en sia libro Nova Organon kaj verkinto de la libro Nova Atlantis pri utopia socio, en kiu 'aplikataj sciencoj' pliagrabligis la vivon de la loĝantoj. En tiu libro aperas multaj aĵoj kiuj estis konstruitaj de Drebbel, kiel sunenergia sistemo per kiu oni hejtis Londonon kaj per kiu oni povis kuiri, inkubatoro por ovoj, akvopurigilo kaj submarŝipo kun klimatizilo.

Inventisto[redakti | redakti fonton]

Submarŝipo de Drebbel

Oni povas kompari Drebbel kun iu kiel Thomas Edison, kiu per ekperimentado disvolvis grandan nombron da renovigaj aĵoj.

Submarŝipo[redakti | redakti fonton]

La plej konata konstruaĵo de Drebbel estas la submarŝipo. En 1620 dekdu viroj veturis en la submarŝipo de Drebbel dum tri horoj sub la akvosurfaco de la rivero Tamizo, de la Turo de Londono al Grenviĉo. Onidire Drebbel disvolvis kemian materion kiu purigis la aeron, pro kio la ŝipanaro povis resti sub la akvo dum pli longa tempo. En sia taglibro Isaac Beeckman menciis en 1620 tiun unuan submarveturon.

Mikroskopo & Teleskopo[redakti | redakti fonton]

Drebbel fasonadis kaj uzis inter aliaj aŭtomatan ŝlifmaŝinon por lensoj . Ĉirkaŭ 1622 la teleskopoj kaj mikroskopoj de Drebbels estis vendataj tra tuta Eŭropo pere de liaj du bofiloj kaj iliaj du fratoj Kuffeler. La franco Nicolas-Claude Fabri de Peiresc (1580-1637), sciencisto kaj politikisto, kaj konato de Galileo Galilei, ĉirkaŭ 1622 faris siajn unuajn observojn per la mikroskopo farita de Drebbel.

Kemio[redakti | redakti fonton]

Drebbel ankaŭ sin okupis pri la praktika flanko de alkemio, la distilado, sublimado kaj kristaliĝado kaj per tio kontribuis al la disvolviĝo de la scienco kemio. Li disvolvis kaj plibonigis kolorigilon, karminonkoĉenilon, kiu estas uzata ĝis la malfrua 19-a jarcento.

Per tiu eltrovo du filinoj de li Anna kaj Catharina kaj la bofratoj Abraham kaj Johannes Sibertus Kuffeler establis farbfarejon. La recepto de la color Kufflerianus singarde estis sekretigita kaj la helruĝa koloro konkeris Eŭropon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]