Daniel Brendel von Homburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Brendel von Homburg
Princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Majenco
Daniel Brendel von Homburg, majenca elektisto-ĉefepiskopo kaj grava kontraŭreformaci-antaŭenpuŝanto
Daniel Brendel von Homburg, majenca elektisto-ĉefepiskopo kaj grava kontraŭreformaci-antaŭenpuŝanto
Persona informo
Daniel Brendel von Homburg
Naskiĝo 22-a de marto 1523
en Aschaffenburg
Morto 22-a de marto 1582
en Aschaffenburg
Tombo Katedralo de Majenco vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Familio Brendel von Homburg
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Ĉefepiskopo de Majenco
Dum 1555
Antaŭulo Sebastian von Heusenstamm
Sekvanto Wolfgang von Dalberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel BRENDEL von Homburg (naskiĝinta la 22-an de marto 1523 en Aschaffenburg, mortinta samloke la 22-an de marto 1582) estis germana romkatolika teologo kaj de 1555 episkopo kaj elektisto de Majenco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la majenca guberniestro (vicedominus) Friedrich Brendel von Homburg li iĝis katedrallernejestro en Speyer. Tiufunkcie li estis akceptita en 1548 en la katedralan kapitulon de Majenco.

Brendel von Homburg ankaŭ partoprenis la legataron dum la finaj intertraktoj pri la kontrakto de Passau (1552) inter imperiestro Ferdinando la 1-a kaj duko Maŭrico de Saksio). Li estis la unua persono kiu metis surkontraktpaperen sian subsignon. En la 18.4.1555 li estis elektita, pro imperiestra rekomendo, nova arkiepiskopo majenca: alternativa kandidato, kiu ankaŭ gajnis multajn voĉojn, estis la Vitelsbaĥa palatino Reichart von Simmern kun porprotestantisma sinteno.

Unue necesis ordigi la financan ĥaoson de Majenco kaj redoni internan stabilecon al la lando. En 1559 Brendel von Homburg retenigis la grafujon de Rieneck, en 1581 li ricevis la grafujon de Königstein. Dum la elekto de Maksimiliano la 2-a (1562) kaj Rudolfo la 2-a (1575) li strikte subtenis la katolikajn vidpunktojn kvankam li ruzpolitike ĉiam favoris bonajn rilatojn kun protestantismaj najbaraj landoj.

En 1561 li vokis la jezuitojn al Majenco por profesori kaj plialtigi la terure malbonan nivelon de la universitato. Li fondis en 1564 en Majenco kolegion porjezuitan kaj sendis ilin al nepraj kontraŭreformaciaj laboroj en la regionon de Eichsfeld. Tiam estiĝis ankaŭ en Heiligenstadt jezuita kolegio.

Post kiam li promesis ĉe la imperia dieto en Ratisbono en 1565 la akcepton de la dekretoj de la Koncilio de Trento fare de la katolikaj soci-reprezentantoj li faris ĉion eblan efektivigi skrupule la novajn regulojn. Laŭ lia instigo necesis ekde 1572 por iĝi kapitulano publike konfesi la trentan kredo-simbolon (professio fidei Tridentinae). Fakte estis Daniel Brendel von Homburg kun siaj pieco kaj politika lerteco kiu metis fruktodone la fundamentan ŝtonon por impona katolika revivigo de la tuta elektista kaj episkopa lando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Brück, Anton Ph., "Brendel von Homburg, Daniel". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 507-508 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]