Daniel Craig
Daniel Craig | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Persona informo | |||||
Daniel Craig | |||||
Naskonomo | Daniel Wroughton Craig | ||||
Naskiĝo | 2-an de marto 1968 en Chester, Anglio | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Primrose Hill • Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Usono vd | ||||
Alma mater | Guildhall School of Music and Drama • Calday Grange Grammar School • Hilbre High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Timothy Wroughton Craig vd | ||||
Patrino | Carol Olivia Williams vd | ||||
Edz(in)o | Rachel Weisz vd | ||||
Amkunulo | Heike Makatsch vd | ||||
Infanoj | Grace Craig vd | ||||
Parencoj | Daniel Chamier vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • aktoro • voĉaktoro • modelo • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1992– vd | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | rolo de James Bond | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Daniel Wroughton Craig (naskiĝis la 2-an de marto 1968 en Chester, Anglio) estas brita aktoro. Li dum la lastaj jaroj konatiĝis aparte pro sia rolo de la fikcia agento James Bond.
Biografio
Junaĝo
Daniel Craig naskiĝis kiel filo de ŝtala laboristo kaj de arta instruistino. Post la divorciĝo de siaj gepatroj li kune kun sia pli aĝa fratino Lea vivis ĉe la patrino kaj ĉe duonpatro, la en Anglio konata artisto Max Blond. La patrino subtenis lian muzikan talenton, kaj krome li multe sportis.
En aĝo de 16 jaroj li translokiĝis al Londono, kie li aliĝis al la Nacia Junula Teatro (National Youth Theatre), en kiu ankaŭ jam aktoris lia James-Bond-antaŭulo Timothy Dalton). Li studis aktoran arton en la londona altlernejo Guildhall School of Music and Drama, en kiu ankaŭ inter alie la aktoroj Ewan McGregor, Orlando Bloom kaj Joseph Fiennes finis siajn studojn. Sekvis teatraj aktoradoj.
Filma kariero
Sian filman karieron li komencis en 1992 per malĉefa rolo en la filma dramo The Power of One; pli grandan nacian konatecon li akiris en 1996 per ĉefa rolo en la naŭ-parta televida serieto Our Friends in the North ("niaj amikoj en la nordo"). Sekvis roloj en pli grandaj produktaĵoj kiel la filmoj Elizabeth (1998) kaj The Trench ("la tranĉeo", 1999), kiuj ankaŭ rezultigis internacian konatecon. Li sekve plenumis malĉefajn rolojn en pluraj komerce aŭ arte sukcesaj kinejaj filmoj kiel Lara Croft: Tomb Raider kaj Road to Perdition. En 2000 li en la berlina filma festivalo Berlinale ricevis la premion esti elstara eŭropa nova aktoro. Kvar jarojn poste en la filmo The Mother ("la patrino") aparte laŭdiĝis lia rolo de viro, kiu ekhavas aman rilaton al la patrino de sia koramikino, kaj nomumiĝis por kategorio de la Eŭropa Filma Premio.
Per la brita kineja filmo Layer Cake ("plurtavola kuko") li en 2004 havis grandan komercan sukceson. Sekvajare li aktoris judan agenton de la israela sekreta servo Mosad en la filmo Munkeno de Steven Spielberg. En 2006 kaj 2008 li plenumis la rolon de la tre sukcesa fikcia brita agento James Bond en la du aktualaj kinejaj filmoj Casino Royale (Reĝa Monludejo) kaj Quantum of Solace (Kvantumo da konsolo) el la filma serio, estante la posteulo de Pierce Brosnan kaj entute la sesa aktoro plenumanta la rolon de la agento. En la filmo "La Ora Kompaso" (The Golden Compass), unua parto de la filma trilogio His Dark Materials pri la samnoma romana trilogio de la verkisto Philip Pullman, li ludis la rolon de Lord Asriel. Tiun rolon en la kineja versio de la verko, prezentita en 2003 kaj 2004 en la Reĝa Nacia Teatrejo de Londono, cetere plenumis la James-Bond-antaŭulo Timothy Dalton.
En la filmigo de la romano "Mi, Lucifero" (I, Lucifer) de Glen Duncan li ludas la rolon de la falinta anĝelo Lucifero, flanke de la aktoro Ewan McGregor, ludanta la rolon de la brita verkisto Declan Gunn.
Privata vivo
De 1992 ĝis 1994 li estis la edzo de la skota aktorino Fiona Loudon, kaj en 1992 la paro ekhavis la filinon Ella. En la sekvaj sep jaroj li estis vivpartnero de la germana aktorino Heike Makatsch. Ekde 2005 li estas la edzo de la usona filmproduktistino Satsuki Mitchell.
Daniel Craig estas la prezidanto de la honora estraro de la neregistara organizaĵo „Stop Trafficking Of People“ (STOP), luktanta kontraŭ la komerco pri neleĝa vendado de homoj.
Filmaro
- 1992: The Power of One
- 1993: Sharpe’s Eagle
- 1994: Genghis Cohn
- 1994: The adventures of young Indiana Jones
- 1995: A Kid en King Arthur's Court
- 1996: Saint-Ex
- 1996: Kiss and Tell
- 1996: The Fortunes and Misfortunes of Moll Flanders
- 1997: Obsession
- 1997: The Ice House
- 1998: Elizabeth
- 1998: Love is the Devil: Study for a Portrait of Francis Bacon
- 1999: The Trench
- 1999: Love and Rage
- 1999: Shockers: The Visitor
- 2000: I Dreamed of Africa
- 2000: Some Voices
- 2000: Hotel Splendide
- 2001: Sword of Honour
- 2001: Lara Croft: Tomb Raider
- 2002: Road to Perdition
- 2002: Ten Minutes Older: The Cello
- 2002: Copenhagen
- 2002: Occasional, Strong
- 2003: The Mother
- 2003: Sylvia
- 2004: Enduring Love
- 2004: Layer Cake
- 2005: The Jacket
- 2005: Sorstalanság
- 2005: Archangel
- 2005: Munich
- 2006: Renaissance (animacia filmo)
- 2006: James Bond: Casino Royale
- 2006: Infamous
- 2007: The Invasion
- 2007: The Golden Compass
- 2008: Flashbacks of a Fool
- 2008: James Bond: Quantum of Solace
- 2008: Defiance
- 2011: Cowboys & Aliens
- 2011: Dream House
- 2011: Adventures of Tintin
- 2011: The Girl with the Dragon Tattoo
- 2012: James Bond: Skyfall
- 2013: One Life
- 2015: James Bond: Spectre