David Lack

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

David Lambert Lack FRS,[1] (16a Julio 1910 – 12a Marto 1973) estis brita evolua biologo kiu faris kontributojn al ornitologio, ekologio kaj etologio. Lia libro pri la fringoj de Galapagaj Insuloj estis mejloŝtona verko.[2][3]

Komenca vivo[redakti | redakti fonton]

Lack naskiĝis en Londono kaj edukiĝis ĉe la lernejo Gresham, Holt, Norfolk, kaj Magdalene College, Universitato de Kembriĝo, kie li studis la fakon de Natura Scienco. Li estis la ples aĝa de kvar filoj de kuracisto Harry Lambert Lack, kiu poste iĝis Prezidanto de la Brita Kuracasocio.[4] Kvankam lia patro havis ioman intereson pri birdoj kiam junulo ŝajne tio ne influis al David. Lia patrino Kathleen estis filino de oficiro en Hindio, kiu estis skota dum la patrina flanko estis irlanda, greka kaj kvartela.[1]

Ĝis aĝo de 15 jaroj, Lack loĝis en granda domo ĉe Devonshire Place, Londono. Naujaraĝa li jam estis lerninta la nomojn de plej birdoj kaj estis verkinta alfabetordan liston.[1] En 1928, per eseo 'My favourite birds' li estis la nacia venkinto de lerneja premio, organizita de la RSPB.[5]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post Kembriĝo, li iĝis instruisto ĉe lernejo Dartington Hall, Devonshire ĝis somero de 1938 kiam li havis liberan jaron por studi birdan konduton ĉe la Galapagoj. Li estis en Galapagoj nur dum parto de la jaro, starte en aŭgusto de 1938. El aprilo al aŭgusto de 1939 li estis ĉe la Kalifornia Akademio de Sciencoj kaj hejme de Ernst Mayr ĉe Nov-Ĵerzejo. Li revenis hejme en septembro de 1939, post la komenco de la Dua Mondmilito.[6]

Dum la Dua Mondmilito Lack servis en la Brita Armeo nome pri enketado pri radaroj. Post la militfino li iĝis Direktoro de la Edward Grey Institute of Field Ornithology ĉe Universitato de Oksfordo (1945–1973). Lia milittempa espeto ebligis al li fari radarajn observojn pri birdomigrado.

La laboro de Lack pri ornitologio temis baze pri studoj de vivantaj birdoj. Li estis unu el pioniroj de ekologiaj studoj en Britio, ĉefe tiuj baze sur kvantaj alproksimiĝoj, kiam kelkaj tradiciaj ornitologoj fokuzigis siajn studojn pri morfologio kaj geografia distribuado.[7] La ĉefa studo de Lack estis laboro pri populacibiologio kaj densodependa regulado. Lia laboro sugestis, ke la natura selektado favoris ovarkvantojn kiuj sekurigu la plej grandajn nombrojn de survivantaj junuloj. Tiu interpretado estis tamen diskutita de V.C. Wynne-Edwards, kiu sugestis, ke la ovarkvanto estis denso-sendependa. Tiu estis unu el plej fruaj debatoj pri gruposelektn. La studoj de Lack estis bazita sur nestoloĝantaj birdoj kaj kelkaj ĵusaj studoj sugestis, ke tio povus ne utili por aliaj grupoj kiaj marbirdoj.[8]

Li verkis nombrajn artikolojn en ornitologiaj gazetoj, kaj ludis gravan rolon ĉe la renomigo de birdogrupoj kiaj tiuj de la genro Euplectes.

Darvinaj fringoj[redakti | redakti fonton]

Plej fama verko de Lack estas Darwin's Finches, grava studo kies titolo ligis la nomon de Darvino kun la birdogrupo de Galapagoj kaj popularigis la terminon "Darvinaj fringoj" en 1947, kvankam la termino estis jam enkondukita de Percy Lowe en 1936.[9] Ofte oni forgesas, ke estas du versioj de tiu verko, kaj ili diferenciĝas grave en ties konkludoj. La unua estas libro-longa monografio, verkita post lia his vizito al Galapagoj, sed ne publikigita ĝis 1945.[10] En ĝi Lack interpretas la diferencojn ĉe bekogrando kiel specirekonaj signaloj, tio estas, kiel izola mekanismo.

La dua estas la pli malfrua libro kie la diferencoj en bekogrando estas interpretataj kiel adaptoj al specifaj manĝoniĉoj, interpreto kiu estis de tiam abunde konfirmita.[11] Tiu ŝanĝo de opinio, laŭ la enkonduko de Lack, rezultis el ties meditado pri liaj propraj informoj dum li faris militlaborojn. La efiko de tiu ŝanĝo en interpretado emfaziĝas pri speciigo pri natura selekto fare de la manĝotipo anstataŭ ties konsidero kiel rezulto de izola mekanismo. Tiele lia verko kontribuis al la moderna evolua sintezo, kie natura selekto konsideriĝis kiel ĉefa faktoro en evoluo, kaj ne hazarde pri mutaciaj okazoj. La laboro de Lack metis fundamenton por multe pli etenda verko de Peter kaj Rosemary Grant kaj ties kolegoj.[12] Ankaŭ, la laboro de Lack nutriĝas en studojn pri insula biogeografio kiuj pluas la saman gamon de temoj prezentitaj pri la faŭno de Galapagoj kaj rilataj temoj.[13][14]

Religiaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Lack konvertiĝis al Anglikanismo, kio kondukis al kompono en 1957 de mallonga libro, nome Evolutionary theory and Christian belief, pri rilato inter kristana kredo kaj evolua teorio. Tiu libro antaŭeniras la nekoincidan koncepton de la rilatoj inter scienco kaj religio poste popularigita de Stephen Jay Gould.

Arthur Cain notis pri li "David Lack was the only religious man I knew at that period who did not allow his religion to dictate his view of natural selection." (David Lack estis la nura religia homo kiun mi konis je tiu periodo kiu ne permesis sian religion dikti sian vidpunkton pri natura selekto)[15]

Kariera skizo[redakti | redakti fonton]

  • 1933–1940: biologia grado ĉe Dartington Hall
  • 1940: studa vizito al Galapagoj
  • 1940–1945: laboro pri radaroj
  • 1945–1973: Direktoro de la Edward Grey Institute of Field Ornithology, Oksfordo
  • 1948: ScD, Magdalene College, Kembriĝo
  • 1963: Trinity College, Oksfordo
  • 1972: Darvina Medalo de Royal Society
  • 1973: mortiĝis ĉe Oksfordo, 12a Marto 1973.
Komuna apuso

Honoroj[redakti | redakti fonton]

La centjariĝo de la nasko de Lack nome 16a de Julio 2010, estis markita de 'David Lack Centenary Symposium', fare de la Edward Grey Institute. Prelegprogramo fokuziĝis pri kaj celebris la sciencajn kontribuojn de Lack al ornitologio, kaj al plej larĝaj kampoj de ekologio kaj evoluo.[16]

Ĉefaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Lack, David. 1943. The life of the Robin. Witherby, London.
  • Lack, David. 1947. Darwin's Finches. Cambridge University Press (represita en 1961 de Harper, New York, kun nova enkonduko fare de Lack; represita en 1983 de Cambridge University Press kun enkonduko kaj notoj de Laurene M. Ratcliffe kaj Peter T. Boag). ISBN 0-521-25243-1
  • Lack, David. 1950. Robin Redbreast. Oxford. (Nova eldono, fare de filo de Lack nome Andrew Lack, laŭ titolo Redbreast: the Robin in life and literature de SMH Books en 2008.)
  • Lack, David. 1954. The natural regulation of animal numbers. Oxford University Press, Oxford.
  • Lack, David. 1956. Swifts in a tower. Methuen, London.
  • Lack, David. 1957. Evolutionary theory and Christian belief: the unresolved conflict. Methuen, London.
  • Lack, David. 1966. Population studies of birds. Oxford University Press, Oxford.
  • Lack, David. 1968. Ecological adaptations for breeding in birds. Methuen, London.
  • Lack, David. 1971. Ecological isolation in birds. Harvard University Press, Cambridge, Mass. and Blackwell, Oxford.
  • Lack, David. 1974. Evolution illustrated by waterfowl. Harper & Row, London.
  • Lack, David. 1976. Island biology illustrated by the land birds of Jamaica. University of California Press, Berkeley. ISBN 0-520-03007-9 (posthumously).

Selektitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • COI:10.1038/146324a0
    This citation will be automatically completed in the next few minutes. You can jump the queue or expand by hand
  • Lack, David. 1942. Ecological features of the bird faunas of British small islands. Journal of Animal Ecology 11:9–36.
  • Lack, David. 1945. The Galapagos finches (Geospizinae): a study in variation. Occasional Papers of the California Academy of Sciences 21:i–vii, 1–152.
  • Lack, David. 1947-8. The significance of clutch-size. Ibis 89, 302–352; 90, 25–45.
  • Lack, David 1949. The significance of reproductive isolation. In Jepsen G, Mayr E and Simpson GG (eds) Genetics, paleontology and evolution. Princeton.
  • Lack, David. 1954. The evolution of reproductive rates. In Hŭley J, Hardy AC and Ford EB (eds). Evolution as a process. Allen & Unwin, London.
  • Lack, David. 1967. Interrelationship in breeding adaptations as shown by marine birds. Proc. XIVth Int. Orn. Congr. Oxford 1966, p3–42.
  • Lack, David. 1973. The numbers of species of hummingbirds in the West Indies. Evolution 27:326–337.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 doi 10.1098/rsbm.1974.0012.
  2. Blake, Charles H. (1974). "Obituary", gazeto : The Auk, volumo : 91, numero : 1. COI:10.2307/4084715
  3. Information in Royal Society Archives
  4. doi 10.1017/S0022215100011038
  5. "Public School Essay Competition", The Times, 17a Decembro, 1928; p. 12; Issue 45078; col C
  6. Provine, William B (1986) Sewall Wright and evolutionary biology. Chicago. ISBN 0226684733 p. 406
  7. doi 10.1007/s10739-004-1499-3.
  8. Ydenberg, R.C. and Bertram, D.F. (1989). "Lack's clutch size hypothesis and brood enlargement studies on colonial seabirds", gazeto : Colonial Waterbirds, volumo : 12, numero : 1, paĝoj : 134–137. COI:10.2307/1521328
  9. doi 10.1007/s10336-004-0043-8
  10. Lack, David (1945). "The Galapagos finches (Geospizinae): a study in variation", gazeto : Occasional Papers of the California Academy of Sciences, volumo : 21, paĝoj : i–vii, 1–152
  11. Lack, David 1947. Darwin's Finches. Cambridge University Press (represita en 1961 de Harper, Novjorko, kun nova enkonduko de Lack)
  12. Grant, Peter R. 1999. Ecology and evolution of Darwin's finches. Princeton NJ.
  13. MacArthur R. kaj Wilson E.O. 1967. The theory of island biogeography. Princeton 1967.
  14. Mayr, Ernst (1985). The growth of biological thought: diversity, evolution, and inheritance. Harvard University Press. ISBN 0-674-36446-5 pp. 274–5.
  15. Cain A.J. kaj Provine W.B. (1991) "Genes and ecology in history". In Berry R.J. et al. (eld) Genes in ecology: 33a Simpozio de la Brita Ekologia Societo. Blackwell, Oxford. p. 9
  16. The David Lack Centenary Symposium. Alirita 5a Majo 2010.