Delphine von Schauroth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delphine von Schauroth
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1813 (1813-03-13)
en Magdeburgo
Morto 1887
en Munkeno
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Delphine von SCHAUROTH [delfin(e) fon ŝaŭrot] (naskiĝis la 13-an de marto 1813 en Magdeburgo, mortis en 1887) estis germana pianisto kaj komponisto. Ŝi devenas de nobela familio, filino de Eduard von Schauroth kaj lia dua edzino Louise Teltz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis siajn pianstudojn en la frua aĝo de sep ĉe la pariza virtuozo Friedrich Kalkbrenner, kaj jam du jarojn poste ŝi aperis en sia unua publika recitalo en Frankfurto en koncerto organizita fare de la violonisto kaj muzika entreprenisto Karl Guhr. Ŝi kaŭzis sensacion kaj tio estis poste konfirmita la sekvan jaron dum koncertturneoj en Eŭropo, precipe en Parizo kaj Londono. Stendhal skribis en majo 1823: "ŝi ludas pianon je 9 jaroj kiel Dussek je 40"… “Aldone al sia lerteco, ŝi montras maloftan senton de profundeco en sia prezentado”.

En privata vespero ĉe la hejmo de barono Trémont la dekunujara Delphine ludis pianon por Felix Mendelssohn. Tiam ŝi ne sukcesis impresi Mendelssohn. Tamen, kvin jarojn poste, Delphine ne nur fariĝis escepte talenta pianisto, sed nun je dek ses jaroj, ŝi ankaŭ fariĝis mirige bela virino. En letero al sia fratino Fanny, Félix priskribas ŝin kiel "artiston tre kleran, kiu estas adorata de ĉiuj. Ministroj kaj Grafoj trotas ĉirkaŭ ŝi kiel dorlotbestoj en la kokinejo; artistoj kaj aliaj kleraj homoj ankaŭ." Kvankam li certigis al sia fratino ke li havis neniun specialan senton pri ŝi, en leteroj al siaj amikoj li klare rivelas ke li enamiĝis pasie al Delphine Schauroth. Fakte, li vizitis ŝian domon almenaŭ dufoje semajne kaj raportas ke ili “faris muzikon ludante duetojn sur piano”. (Oni diras ke en la ĝentila 19-a jarcenta socio konstante oni uzis ‘duetludon’ kiel eŭfemismon por pasia agado). Li faris formalan geedziĝan proponon, sed la patrino de Delphine profunde maltrankvila pri la novnaskita kariero de sia filino, provis prokrasti formalan geedziĝon. Tiam Mendelssohn foriris al Italio. Tie li verkis “Venecian gondolan kanzonon” (1830) kaj enskribis dediĉon al Delphine en la marĝenoj de la manuskripto.

Post jaro Mendelssohn revenis al Munkeno kaj rapide reestablis kontakton kun Delphine. En nur tri tagoj li finis sian “Piano Concerto No.1 en Sol minora, op. 25”, kaj konfidis al sia fratino Fanny, ke "Delphine verkis trairejon por ĉi tiu laboro kiu havas surprizan efikon." Tamen, Mendelssohn neniam komunikis kiu speciala trairejo eliris el la plumo de Delphine. Pri tio ĉi demandas recenzistoj: ĉu ĝi povus esti parto de la transira sekcio, … kiu disponigas la perfektan ligon al la ‘Andanto’? Aŭ, eble la reveno al la melankolia temo, … kiu provizas la muzikan kaj emocian ligon de la verko? Eble oni certe neniam scios pri tio. Félix Mendelssohn dediĉis tiun ĉi apartan konĉerton al Delphine von Schauroth, sed post kiam li premieris la verkon la 17-an de oktobro 1831, la paro definitive disiĝis.

Delphine fine edziniĝis (1833) al la angla kleriko Edwin Hill-Handley kaj translokiĝis al Londono, kie ŝi daŭrigis sian komponan agadon kaj siajn brilajn koncertajn prezentadojn.

Delphine von Schauroth estis komponistino kaj elstara pianisto, kiu staris ĉe la flanko de virtuozoj, kvankam kutime ŝi aperas nur kiel koketa rilato de Felix Mendelssohn. Ŝi komponis plurajn sonatojn, kapriĉon, kantojn sen vortoj, ktp. Kelkaj el ŝiaj verkoj estis recenzitaj en la ‘Nova Muzika Revuo’. Robert Schumann recenzis pri la “Brila Sonato en Do minoro” (Diabelli) kaj la “Kapriĉo” de Delphine Schauroth. Dum bonvoleme li demandas pri kelkaj signoj de kompona malsperteco, li pardonas ilin pro la tute muzika naturo kiun ŝiaj pecoj montras: “muziko en sia esenco”. “La Kapriĉo… “estas unu el la plej esprimplenaj” … “ vera muzika nervo sentiĝas ĉie” li emfazis.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 148 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Elektita verkaĵojn inkluzivas:

  • Kanto sen vortoj en E maĵoro
  • Sonato en A minoro
  • Sonato en E maĵoro
  • Sonata brilliant en C minoro
  • Ses kantoj sen vortoj, Op 18
  • Capriccio en B# minoro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]