Distrikto Sátoraljaújhely (historia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Historia Distrikto Sátoraljaújhely [ŝAroraljaUjhej] (hungare Sátoraljaújhelyi járás) estis distrikto en Hungario, en Zemplén (historia departemento). Ĝi situis parte en Montaro Zemplén laŭ Bodrog en la okcidenta parto de la departemento (en la norda parto de la reĝlando).

mapo pri Zemplén en 1890, kie Distrikton Sátoraljaújhely prezentas ruĝa ’’’5’’’

La distrikta kaj departementa ĉefurbo estis Sátoraljaújhely.

La loĝantoj okupiĝis precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, vitoj, tritikoj, maizoj), arbaraj laboroj kaj bredadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu historia distrikto funkciis ĝis Traktato de Trianon en 1920, poste la nordan parton ricevis Ĉeĥoslovakio, la suda parto restis ĉe Hungario. Ne nur la distrikto, sed ankaŭ mem la urbo Sátoraljaújhely estis disigita, la norda kaj malpli granda urboparto aliĝis al Ĉeĥoslovakio, kiel Slovenské Nové Mesto.

Komunumoj (restantaj en Hungario)[redakti | redakti fonton]

La disigita Sátoraljaújhely, flava linio montras la landlimon

Komunumoj aligitaj al Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.