Distrikto de Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Svislando distrikto estas administra subdivido, kiu estas jure afero de la kantonoj. Ĉiu kantono en Svislando rilate administran dividon tute libera kaj do mem decidas, ĉu kaj se jes kiajn subdividojn (distriktoj, subdistriktoj ktp.) ĝi havas. Tial en Svislando necesas difini la nocion distrikto aparte en ĉiu kantono. Ex la nomoj malsamas, tiel ekzemple Berno parolas pri prefektdistiktoj, en Lucerno pri prefektejoj dum en Sankt-Galo estas elektodistriktoj. Ĝenerale distrikto estas administra divido inter kantono kaj komunumo. La kantonoj Grizono kaj Tiĉino krome konas subdistriktojn. En Kantono Apencelo Interna la tiel nomataj distriktoj kongruas kun la politikaj komunumoj. Por la distriktklasigado de la Svisa Federacia Oficejo por Statistiko la sendistriktaj kantonoj estas konsiderataj kiel po unu distrikto.

Kantonoj sen distriktoj

greke Kantono Apencelo Ekstera greke Bazelo Urba greke Kantono Glaruso greke Kantono Ĝenevo greke Kantono Nidvaldo greke Kantono Obvaldo greke Kantono Ŝafhaŭzo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Ŝafhaŭzo) greke Kantono Urio greke Kantono Zugo (vidu ankaŭ Komunumoj de Kantono Zugo)

La distriktoj en kantonoj kun distriktoj

greke En Kantono Argovio estas 11 distriktoj. greke En Kantono Apencelo Interna la distriktoj egalas al komunumoj. Estas 6 distriktoj respektive komunumoj. greke En Kantono Bazelo Kampara estas 5 distriktoj. greke En Kantono Berno estas 5 administraj regionoj kun entute 10 administraj distriktoj. greke En Kantono Friburgo estas 7 distriktoj. greke En Kantono Grizono estas 11 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 39 komunumarojn. greke En Kantono Ĵuraso estas 3 distriktoj. greke En Kantono Lucerno estas 5 distriktoj. greke En Kantono Neŭŝatelo estas 6 distriktoj greke En Kantono Sankt-Galo estas 8 elektodistrikoj. greke En Kantono Soloturno estas 10 distriktoj, kiuj estas kunigitaj al 5 Oficdistriktoj. greke En Kantono Ŝvico estas 6 distriktoj. greke En Kantono Tiĉino estas 8 distriktoj, kiuj estas dividitaj en 38 komunumaroj. greke En Kantono Turgovio estas 8 distriktoj greke En Kantono Valezo estas 14 distriktoj. greke En Kantono Vaŭdo estas 19 distriktoj. greke En Kantono Zuriko estas 12 distriktoj.