Divenista salvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Divenista salvio
Salvia divinorum - Herba de Maria.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Salvio Salvia
Specio: S. divinorum
Salvia divinorum
Epling & Játiva
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Divenista salvio (Salvia divinorum) estas psikaktiva planto el la genro salvio la familio Lamiacoj. Indiĝenaj popoloj mazatekaj (Mazatec) en suda Meksiko kreskigas la planton. Iliaj ŝamanoj uzas la planton dum jarcentoj por resaniĝo dum spiritaj vojaĝoj. Ĝi ne kreskas sovaĝe en la mondo; oni devas kultivi ĝin.

La ĉefa aktiva halucina ĥemiaĵo estas Salvinorin-A, sed divenista salvio ankaŭ enhavas Salvinorinojn B-F kaj Divinatorinojn A-C. Salvinorin-A estas la plej potenca konata natura halucinigo.

Uzado kaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Tradicia uzado[redakti | redakti fonton]

La tradicia mazateka metodo por uzi salvion estas maĉi pilkon el 15 aŭ 20 freŝa salviaj folioj dum iom da tempo. Supozeble digesto malaktivigas salvion, do oni tenas la foliojn en la buŝo kiel eble plej longatempe, por helpi adsorbon en la buŝo. Alia metodo uzata de tradiciaj mazatekaj ŝamanoj estas malrapida trinkado de akva likvo farita el freŝaj folioj.

Vaporigo kaj fumado[redakti | redakti fonton]

Oni kutime fumas sekajn foliojn en akvopipo, por malvarmigi la fumon. Apartigo la salvinorin-A de la planto postulas multan varmon, do la fumo tro varmas por rekte enspiri komforte.

Multaj homoj preparis plifortigitajn salviajn foliojn por fumi: la folioj havas pli da koncentrita ekstraktita salvinorin-A, por malmultigi la fumadon bezonatan.

Subjektivaj efikoj[redakti | redakti fonton]

Uzantoj kutime ne uzas salvion por sociumado aŭ amuzo dum festoj; fakte, sub la influo, multaj homoj ne volas eksteran distraĵon. Saĝas ke iu homo neuzanta vartu la aliajn.

Por multaj homoj, salvio utilas por meditado. Konscio restas ĝis la plej altaj dozoj, sed korpa rego, konstato pri eksteraj aferoj, propra personeco povas malaperi je pli mezaj dozoj.

Meza al granda dozo povas krei trancon aŭ kvazaŭtrancan staton, en kiu la uzanto spertas plenformitajn vidaĵojn de aliaj lokoj, homoj, kaj eventoj.

Se oni fumas salvion, la efikoj ne daŭras longe, komparate al aliaj distraj drogoj. La ĉefa sperto kutime daŭras nur 5 minutojn, maksimume 10 minutojn. La unuaj 5 minutoj tre intensas, kaj uzantoj povas esti precipe sentivaj al stimuloj. Maĉado faras pli longajn sed pli mildajn efikojn.

Multaj homoj raportas ekstreman tempodistordon kiel la plej gravan (kaj fojfoje timigan) efikon. Oni povas havi senton ke multa tempo pasis anstataŭ nur malmultajn minutojn. Oni povas forgesi kio ĵus okazis, aŭ senti kvazaŭ oni ĵus vekiĝis el longa dormo aŭ sonĝo.

Raportoj ekzistas ke la drogo kondukantan al deprimo kaj skizofrenio, sed ne probablas ke salvio efektive kaŭzas tiajn problemojn, laŭ esplorado de aliaj halucinigoj.

Ĉirkau 1 el 10 homoj ŝajne ricevas efikon de salvio.

Leĝa statuso[redakti | redakti fonton]

Ĝis la malfruaj 1990-oj, malmultaj homoj sciis pri salvio. La populariĝo de la Interreto kaj la ekkonstato ke la planto ne jam kontraŭleĝas kondukis al multaj interretaj firmaoj, kiuj vendis sekajn foliojn, fojfoje kontraŭ altaj prezoj.

La ĝenerala publiko pli konstatadis pri salvio en 2002. En junio de 2002, Aŭstralio iĝis la unua lando malpermesi salvion kaj salvinorin-A. Poste en 2002, usona reprezentanto Joe Baca (D-Kalifornio) enkondukis proponon en Usona Domo de Reprezentantoj malpermesi ĝin en Usono. La usona Drogrega Administracio (DEA) agnoskas ke ĝi studas la planton por ebla malpermeso.

Novaĵraportoj pri la streboj malpermesi salvion ofte citas policanojn kaj registarajn oficulojn kiuj ne komprenas la drogon, kaj nomas ĝin "maĉebla kanabo" aŭ diras ke ĝi estas sama kiel LSDPCP. Ĉi tio parte estas rezulto de manko de multa esplorado pri la drogo, kaj la fakto ke ĝi iom novas en Usono.

Botaniko[redakti | redakti fonton]

Malkiel aliaj salvioj, Divenista salvio produktas malmultajn semojn, kaj tiuj semoj malofte ĝermas. Ne estas multa diferencoj inter plantoj. Ĝi disvastiĝas per tranĉaĵoj, kaj per falo kaj kresko de novaj radikoj. Iuj diras ke kelkaj instancoj ekzistas en ĝia originala regiono, sed aliaj diras ĉi tiuj estas intence prizorgataj de la popolo en la regiono. Do oni kutime konsideras ĉi-salvion kiel cultivar kiu ne ekzistas sovaĝe ie.

Plejparte, la sorto de salvio restas je tre malmultaj klonplantoj. El ĉi tiuj, nur du estas en publika cirkulado: Wasson/Hofmann kaj Blosser. Kelkaj aliaj versioj ekzistas ankaŭ.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]