Doce cuentos peregrinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doce cuentos peregrinos
libronovelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Gabriel García Márquez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 2009
vdr

Doce cuentos peregrinos ("Dek du drivaj rakontoj")[1] estas kompilaĵo de dek du noveloj verkitaj de Gabriel García Márquez laŭlonge de dek ok jaroj. La tialo de la titolo rilatas al la fakto, ke ili suferis malfacilan kreivan vojon, el la neregula menso de la verkisto al paĝoj de notkajeroj, al rubujo foje, ĝis fina konkludo kaj publikigo en 1992. La dek du rakontoj unuiĝas laŭ centra temo: nome historioj kiuj gamas el ĉiutagaĵo al eksterordinaro, kun latinamerikanoj en Eŭropo, kie ili trafas diferencajn kutimojn. Tial la rakontoj estas drivaj ankaŭ en la senco, ke ili sekvas drivan, pilgriman itineron tra Eŭropo kaj aliaj lokoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Buen viaje, señor presidente (Bonan vojaĝon, sinjoro prezidento). Karibia prezidento ekzilita en Ĝenevo konsultas kuracistojn kaj bezonas monon por operacio. Tie konas samlandanon Homero Rey de la Casa kaj lian edzinon Lázara Davis, mulatino el Puerto Rico, kiuj helpas lin akiri monon kaj vendi siajn juvelojn.
  • La santa (La sanktulino). La aŭtoro studis kinon en Romo antaŭ 22 jaroj, loĝis kun tenoro, kaj venis samlandano kun la nekoruptita kadavro de sia filino por ke Vatikano beatigu ŝin. Li dediĉas jarojn al siaj demarŝoj. Kiam nova papo estis ricevonta lin, tiu mortas kiam li estis papo nur dum unu monato. Post 22 jaroj, la aŭtoro revenas al Romo, kiu tute ŝanĝiĝis dume, sed Margarito Duarte ankoraŭ portas la kadavron siacele.
  • El avión de la bella durmiente (La aviadilo de la dormanta belulino). La aŭtoro flugas el Parizo ĝis Novjorko apud dormanta belulino.
  • Me alquilo para soñar (Mi luas min por sonĝoj). La aŭtoro konas Frau Frida en Vieno, kie ŝi loĝis kun familio, nur por sonĝoj; poste ŝi ekhavos ilian riĉon. Li retrafos ŝin en Barcelono kun Pablo Neruda. Kaj finfine kiam ŝi mortas en Kubo kiam ondego frapas ŝian aŭton kontraŭ la hotelo, kie fakte startas la rakonto.
  • Sólo vine a hablar por teléfono (Mi venis nur por telefoni). Mi venis nur por telefoni, ĉar mi suferis trafikakcidenton ŝosee, sed oni ne kredis min kaj mi restis en ĉi frenezulejo: dekomence mi ne povis kontakti mian edzon, Saturno la magiisto; kiam mi sukcesis tion, ankaŭ ki ne kredis min kaj ĉi tie mi restis.
  • Espantos de agosto (Aŭgustaj teruroj). La familio de la verkisto vizitas la italan kastelon de Miguel Otero Silva, kie oni supozas, ke estas fantomo. Ili ne priatentas tion kaj bone dormas, sed ili vekiĝas en la dormoĉambro de la fantoomo, anstataŭ en tiu kie ili enlitiĝis.
  • María dos Prazeres (Maria de la Plezuroj). Ŝi estas 76-jaraĝa mulatino, retiriĝinta putino. Ŝi pensas, ke venos morto kaj mendas tombon, proksiman al tiu de Buenaventura Durruti. Iam nekonata veturigas ŝin hejmen, ĉar pluvas, kaj ankaŭ venas kun ŝi hejmen... sed ne temas pri la atendita morto, sed la lasta ŝanco.
  • Diecisiete ingleses envenenados (Dek sep venenigitaj angloj). Prudencia Linero venas al Italio vidi la papon. Fortaj kaj malagrablaj impresoj je la alveno al Napolo. En la hotelo de la malsupra etaĝo ŝi vidas dek sep angloj venenigitajn pro ostrosupo.
  • Tramontana. Svedoj invitas karibanon al Cadaqués; li ne volas pro timo al frenezo okazigata de la vento Tramontana. La aŭtoro memoras ĝin kiam memmortigis sin la pordisto de sia hotelo. Sekvatage li ekscias, ke la karibano saltis al vehiklo.
  • El verano feliz de la señora Forbes (La feliĉa somero de sinjorino Forbes). Unu el la du filoj de la verkisto rakontas kiel ili restis solaj zorgitaj de strikta tutorino, kiu finfine montras sian malfortecon kaj eĉ mortas ponardita, kiam ili kredis, ke oni venenigis ŝin.
  • La luz es como el agua (Lumo estas kvazaŭ akvo). Fantazie infanos elprenas lumon el rompita ampolo kiel el ŝpruco, inundas la plankon por bani sin kaj navigi. Finfine ili dronas kun siaj amikoj.
  • El rastro de tu sangre en la nieve (La ŝpuro de via sango surneĝa). Du altklasaj ĵus geedzoj veturas el Madrido ĝis Parizo. Ŝi elsangiĝas pro piko de rozo, dum li brutalas. Finfine ŝi devas enhospitaliĝi kaj li restas ekstere kaj ne povas viziti ŝin ĝis la sekva semajno. Dume, ŝi mortas kaj la familio enterigas ŝin.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gabriel García Márquez, Doce cuentos peregrinos, Madrido, Mondadori, 1992.