Dominiko Gundisalvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Dominiko Gundisalvo, aŭ Gundisalvi aŭ Gundissalvi (ĉirkaŭ 1105 – ĉirkaŭ 1181), estis hispana skolastika filozofo kaj tradukisto el la araba kaj juda al la hispana kaj latina lingvoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Arkidiakono de Cuéllar, najbare de Segovia, Gundisalvo, bona konanto de la greka kaj latina lingvoj, estis membro de la Kolegio de Toledo, skolo de tradukistoj el la araba kaj hebrea lingvoj, estigita en la 12-a jarcento de la ĉefepiskopo de tiu urbo, Raimondo el Sauvetat. Dekomence ĝi tradukis al la tiutempa kastilia kaj poste al la latina, iom post iom konsistigante la Corpus aristotelicum arabum (Aristotela araba korpuso).

Kune kun Johano el Sevilo, Gundisalvo tradukis la verkojn de al-Kindi, de al-Farabi, de Aviceno kaj de al-Ghazali; kaj kompilis ankaŭ verkojn proprajn, filozofiajn kiel la De divisione philosophiae kaj teologiajn kiel Pri la kredo de la mondo, Pri la senmorteco de la animo, reprenita de Vilhelmo el Aŭvernjo, Pri la animo kaj Pri la unueco kaj unu, iam atribuita al Boecio.

Arablingva Kanono de Aviceno, unu el la aŭtoroj preferataj de Gundisalvo.

Al li estas atribuata la latinigo de la fama prifilozofa verko ينبوع الحياة (Yanbu` al-hayat), kiu latine sonas Fons vitae (Fonto de la vivo) tre aprezita inter la skolastikuloj. Tiu verko disvolviĝas per dialogo inter majstro kaj disĉiplo.

Ankaŭ la klasifikado de la mekanikaj artoj kiel la geometrio aplikata, origine araba, estis de li disvastigita en Okcidento kaj adoptita de Alberto la Granda kaj de Tomaso de Akvino

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]