Donostio
- «San Sebastián» alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon San Sebastián (apartigilo).
Donostio/Sankta Sebastiano | |||
hispane: San Sebastián, eŭske: Donostia | |||
urbo | |||
La Donostia plaĝo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Donostia | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Eŭskio | ||
Provinco | Gipusko | ||
Komarko | Regiono de Donostio | ||
Montaro | Kantabra Montaro | ||
Ŝoseo | - | ||
Konata loko | Basiliko de Sankta Maria | ||
Situo | Donostio | ||
- alteco | 6 m s. m. | ||
- koordinatoj | 43° 19′ 17″ N 01° 59′ 08″ U / 43.32139 °N, 1.98556 °U (mapo) | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 60,89 km² (6 089 ha) | ||
Loĝantaro | 186 185 (2011) | ||
Denseco | 3 057,73 loĝ./km² | ||
Plaĝo | Plaĝo de La Konko | ||
Fondo | 1180 | ||
Urbestro | Juan Carlos Izagirre Hortelano | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 48001 - 48015 | ||
Situo enkadre de Hispanio
| |||
Situo enkadre de Eŭskio
| |||
Vikimedia Komunejo: Donostia | |||
Retpaĝo: www.sansebastian.org | |||
Donostio aŭ Sankta Sebastiano (eŭske: Donostia, hispane: San Sebastián) estas ĉefurbo de la eŭskia provinco Gipusko (Gipuzkoa), proksime al Francio. Pro ĝia bela marbordo ĝi estas populara turismejo. Ĝia hispana nomo venas de la urba preĝejo de Sankta Sebastiano, kaj verŝajne ankaŭ tiel la eŭska (de Done Sebastian "Sankta Sebastiano")[1]. La loĝantoj nomatas eŭske donostiarrak "Donostianoj", hispane donostiarras (laŭ la eŭska vorto) aŭ easonenses "loĝantoj de La Bella Easo (=Donostio)".[2] En 2016 Donostio kune kun la historie germana, nun pola urbo Vroclavo estos la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Loĝantaro
181.700 loĝantoj (2002-01-01)
Topografio
Donostio situas je plejnordorienta angulo de la Ibera duoninsulo ĉe monde fama Golfeto de La Konko, La Concha, nomita pro ĝia elstara formo. La golfetan elejon limigas la montetoj Monte Igueldo kaj Monte Urgull, kaj golfofine troviĝas montaĵa insuleto Santa Clara. Famaj turistejoj estas la sabla plaĝo apudanta la golfeton kaj la malnova urboparto (Parte Vieja hispane) inter La Concha kaj elfluejo de Rivero Urumeo.
Donostio estas populara bankejo kaj investejo por firmaoj kaj Hispaniaj kaj alilandaj. La urbestraroj perleĝe sukcesis konservi la arkitekturan apartecon de la urbo.
Historio
ĉ. 1180: Donostion deklaras foruo la reĝo de Navaro.
1807: Armeo de Napoleono okupas Donostion.
1813: Pro sieĝo fajre detruiĝas la urbo.
1863: Urbaj muroj detruataj; eko de plivastigo de l' urbo.
1937: Tutan provincon venkas la faŝistoj.
Vidindaĵoj
Monto Igueldo, Monto Urgull, Muzeo de San Telmo, Palaco Miramar
Sporto
Donostio estas hejmurbo de futbalteamo Real Sociedad de la Hispana Unua Divizio.
Festoj
La 20-an de januaro ĉiujare okazas la festo de Sankta Sebastiano, kiam la tutan urbon invadas tamburistoj.
Dum la semajno antaŭ la tago de la Ĉieliro de Maria en aŭgusto okazas la grandaj urbaj festoj de l'urbo, "la semajnego Donostia". Interalie organizatas internacia konkurso pri pirotekniko. Ĉiunokte dum tiu semajno nova piroteknika firmao faras fajrspektaklon ekde ĝardenoj Alderdi Eder super Golfeton de La Konko.
En septembro la urbo sin vestas por la Donostia Internacia Filmfestivalo kies ĉefa premio estas ora konko.
La 21-a de decembro estas tago de Sankta Tomaso. Tiam oni ĉie en la urbo povas trovi budojn kun manĝaĵoj (talo, txistorra, cidro) kaj aliaj produktoj.
Referencoj
- ↑ Eŭska toponimio: *Donostia < Don Sostia < Don Sebastiao « Sankta Sebastiano »
- ↑ Pri la deveno de la nomo Easo vidu la artikolon Oiasso