Drei Höfe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drei Höfe
Blazono de Drei Höfe
Blazono de Drei Höfe
Blazono de Drei Höfe
Drei Höfe
Drei Höfe
Aera bildo de Drei Höfe, fotita en aprilo 2014 el balono
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 614976 / 222998 (mapo)47.1577777777787.6361111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 38′ O; CH1903: 614976 / 222998 (mapo)
Nombro de loĝantoj 726
Areo 4,56 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 4558
Komunumkodo 2535
Siuta mapo de Drei Höfe
Siuta mapo de Drei Höfe
Situa mapo de Drei Höfe
vdr

Drei Höfe estas komunumo en la Distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 726 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Drei Höfe situas en la Svisa Mezlando oriente de la flotebenaĵo de la rivero Emme en sudoriento de la soloturna Distrikto Wasseramt. La komunumo konistas el la seltejoj Heinrichswil, Mösli kaj Winistorf de la iama komunumo Heinrichswil-Winistorf kaj la du seltejoj Hersiwil kaj Rütihof de la iama komunumo Hersiwil.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,56 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 55,1% servas por agrikulturo kaj 7,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Drei Höfe limas en nordo al Oekingen, en nordnordoriento al Horriwil, en nordoriento en unu punkto al Etziken, en okcidentnordkcidento al Aeschi, en oriento al Seeberg (BE), en sudoriento al Hellsau (BE), en sudo al Höchstetten (BE), en sudokcidento al Willadingen (BE), en okcidento al Recherswil, kaj en nordokcidento al Halten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Drei Höfe situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la vilaĝo kondukas flanka vojo de Oekingen al Winistorf. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 4 kilometrojn nordokcidente apud Kriegstetten. Per la buslinio n-ro 16 de Aeschi al Kriegstetten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Sub la vilaĝo Hersiwil pasas tra tunelo la linio de fervojo 2000 de la orient-okcidenta rapidlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa komunumo Drei Höfe estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la malnovaj komunumoj Heinrichswil-Winistorf kaj Hersiwil.

La iama komunumo Heinrichswil-Winistorf estis kreita la 1-an de januaro 1993 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Heinrichswil kaj Winistorf. Mösli ĝis tiam estis parto de Winistorf. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Heinrichswil formis komunumon kune kun Hersiwil. Ek de tiam ĝis 1854 ekzistis triopa komunumo Hersiwil-Heinrichswil-Winsitorf. En la jaro 1854 el la tri vilaĝoj fariĝis memstaraj komunumoj.

La unua dokumenta mencio de Heinrichswil datiĝas el la jaro 1317 per mencio de Cristan von Heinrichswile. Kiel parto de la senjorujo Kriegstetten-Halten Heinrichswil kaj Winistorf fariĝis en la jaro 1466 havaĵo de la urbo Soloturno, kiu en 1665 ankaŭ akiris al superan jurisdikcion pri la du vilaĝoj. [3]

La unua dokumenta mencio de Hersiwil datiĝas el la jaro 1324 kiel Hersenwile. Kiel parto de la senjorujo Kriegstetten-Halten Hersiwil fariĝis en la jaro 1466 havaĵo de la urbo Soloturno, kiu en 1665 ankaŭ akiris al superan jurisdikcion pri la vilaĝo. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hersiwil formis komunumon kune kun Heinrichswil. Ek de tiam ĝis 1854 ekzistis triopa komunumo Hersiwil-Heinrichswil-Winsitorf. En la jaro 1854 el la tri vilaĝoj fariĝis memstaraj komunumoj. [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]