Steinhof SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg - La mallongigo SO en Steinhof SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Steinhof..

Steinhof
Blazono de Steinhof
Blazono de Steinhof
 Steinhof
Aerbildo de Steinhof
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Aeschi
Koordinatoj  47°09′47″N 7°41′15″O  /  47.16306°N, 7.6875°O / 47.16306; 7.6875 (Steinhof SO)Koordinatoj: 47°09′47″N 7°41′15″O  /  47.16306°N, 7.6875°O / 47.16306; 7.6875 (Steinhof SO)
Nombro de enloĝantoj 141
Areo 1,63 km²
Alteco 562 m super marnivelo
Poŝtkodo 4556
Mapo de Steinhof
Mapo de Steinhof
v  d  r
Information icon.svg

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Steinhof estas iama komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2012 estis integrita al la komunumo Aeschi. Ĝi havis 141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Steinenhof estas soloturna eksklavo en la berna Supra Argovio en Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme. La plej granda parto de la komunuma teritorio estas kovrita de la monteto de Steinhof, kies kulmino kun alteco de 595 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Sur la komunuma teritorio situas pluraj eratikaj ŝtonegoj. Krom la vilaĝo apartenas al la komunumo kelkaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,63 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 65% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj najbaraj komunumoj de Steinhof apartenas al Kantono Berno. La iama komunumo limas en nordo al Oberönz, en nordoriento al Bettenhausen, en oriento al Hermiswil, kaj en sudo kaj okcidento al Seeberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tamen ĝi facile atingeblas de la kantona ĉefvojo n-ro 1, kiu pasas norde de la vilaĝo. Al la publika transportreto Steinenhof estas konektita per la buslinio de la soloturna busentrepreno BSU al Kriegstetten. En Kriegstetten en distanco de proksimume 8 kilometroj de la komunumo troviĝas ankaŭ la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Steinhof datiĝas el la jaro 1201. Ĝi okzais malrekte per mencio de iu Heinricus de Steine. Steinhof apartenis dum mezepoko al la kiburga senjorujo Aeschi, kiu en la jaro 1361 de Rudolfo la 3-a estis koncedita al la urbo Soloturno. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 Steinhof estis integrita al la komunumo Aeschi, kaj tial ĉesis ekzisti kiel propra komunumo. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj lokoj kun la nomo Steinhof.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Beat Hodler: Steinhof en Historia Leksikono de Svislando (2011-08-31)

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]