Dunaszentmiklós
Dunaszentmiklós (dunasentmiklOŝ), germane Niklo estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tata inter Neszmély kaj Szomód.
Bazaj informoj
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 2897
- Telefonprefikso: 34
Situo
La vilaĝo situas proksime (ne apude) al Danubo, malantaŭ la montetoj en valo, fine de sakovojo.
Historio
La unua skribita memoraĵo devenas el 1382 en formo Zenth Myklos. Ĝi ricevis sian nomon pri la templo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1529. Germanoj refondis ĝin en 1736 helpe de grafo Jozefo Esterházy (esterhazi). Ili okupiĝis precipe pri vinkulturo. En 1913 Duna (=Danubo) aldoniĝis al vilaĝnomo por fari diferencon pri ceteraj komunomoj Szentmiklós (=Sankta Nikolao). En la komunumo germana aŭtonomio funkcias.
Vidindaĵoj
- novgotika katolika preĝejo de 1911, interne la marmora altaro devenis el la malnova preĝejo de 1852
- vico da vinkeloj
- feriejo por nederlandanoj de 2003