Dutranĉita 4-hiperkubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dutranĉita 4-hiperkubo
Plia nomo Dutranĉita 16-ĉelo
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita kvaredro.
Bildo
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita okedro.
Speco Uniforma plurĉelo
Vertica figuro Dulatera dukojnosimilaĵo (malregula kvaredro)
(2 senpintigitaj okedroj (4.6.6) kaj 2 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) kuniĝas je vertico)
Simbolo de Schläfli t1,2{4,3,3}
t0,1,2{31,1,1}

Figuro de Coxeter-Dynkin o4(o)3(o)3o
(o)3Image:CD_downbranch-11.png3o
Verticoj 96
Lateroj 192
Edroj 24 kvadratoj {4}
64 seslateroj {6}
32 trianguloj {3}
Ĉeloj 8 senpintigitaj okedroj (4.6.6)
16 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
Geometria simetria grupo B4, [3,3,4]
D4, [31,1,1]
Propraĵoj Konveksa
vdr
Sfera projekcio, kolorigita travideble kun rozkoloraj trianguloj, bluaj kvadratoj, kaj grizaj seslateroj

En geometrio, la dutranĉita 4-hiperkubodutranĉita 16-ĉelo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per dutranĉo de la 4-hiperkubo aŭ per dutranĉo de la regula 16-ĉelo.

Konstruado[redakti | redakti fonton]

4-hiperkubo estas dutranĉita per senpintigo de ĝiaj ĉeloj duonvoje al la profundo kiu devus liveri la dualan plurĉelon. Tio signifas ke la ok kuboj iĝas ok senpintigitajn okedrojn. La fontaj kvadrataj edroj parte konserviĝas kaj iĝas kvadratojn turnitajn je 45 gradoj relative al la fontaj kvadrataj. Per ili senpintigitaj okedroj tuŝas unu la alian. La seslateraj edroj formitaj dum la tranĉo formas senpintigitajn kvaredrojn. La senpintigitaj kvaredroj havas ankaŭ triangulajn edrojn, per kiuj la senpintigitaj kvaredroj tuŝas unu la alian.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]