Eŭropa Ombudsmano
La Eŭropa Ombudsmano (aŭ Eŭropa Ombudo, aŭ Eŭropa Rajtprotektanto) estas la ombudsmano / rajtprotektanto de Eŭropa Unio. Ĝin elektas la Eŭropa Parlamento por la tempo de sia kvinjara oficperiodo, kun ebleco reelekti.
La ofico de la Eŭropa Ombudsmano / Eŭropa Rajtprotektanto estis kontraktita en Traktato de Mastriĥto en 1992. La unua Eŭropa Ombudsmano estis Jacob Söderman el Finnlando, elektita en 1995. Ekde 2003 oficas la greko Nikiforos Diamanduros.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la Eŭropa Ombudsmano en ĉiuj oficialaj eŭropuniaj lingvoj
|