Edgar Pröbster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Pröbster
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1879 (1879-07-14)
en Neustadt an der Orla
Morto 18-an de aprilo 1942 (1942-04-18) (62-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo diplomatojuristo • universitata instruisto
vdr

Edgar PRÖBSTER (naskiĝinta en la 14-an de julio 1879 en Neustadt an der Orla, mortinta la 18-an de aprilo 1942 en Leipzig) estis germana diplomato kaj orientalisto. Li docentis ĉe la Universitato de Lepsiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de fabrikestro li frekventis la gimnazion de Vajmaro. Inter 1898 kaj 1904 li studis orientalistikon kaj jursciencojn ĉe Jena, München, Berlino kaj Leipzig (i. a. ĉe August Fischer). En 1903 li doktoriĝis Lepsike kaj finekzamenitis tradukiste. En 1904 li jurscience sukcesis ekzameniĝi (unua ŝtata ekzameno).

En 1905 li eniris la diplomatiajn servojn, unue en Maroko. En 1910 li estis tradukisto-gvidiisto ĉe la konsulejo de Fez; inter 1911 kaj 1914 li estris la konsulejon. Dum la Unua mondmilito li estis eĉ spiono en Norduesta Afriko. [1] Kaptite fare de la francoj li aperis antaŭ milita tribunalo kaj liberiĝis pro interŝanĝo kontraŭ la franclanda konsulo de Nurenbergo.[2] Sekve li senditis al la germana ambasado de Konstantinopolo dungate paralele en Berlino. En novembro 1915 Pröbster resenditis al sekreta agado submarŝipo U 38 disde Kotor al Cirenaiko por instigi i.a. la Sanusio-ordenon kaj la sudmarokajn Sus-tribojn ekbatali kontraŭ la francoj. Pröbster fuĝis el franca persekuto Hispanujon kie li arestitis; reveno Germanujon sukcesis en 1919.

En novembro 1919 li reekigis la instruadon lepsikan traktante tre la francan koloniismon. Dum Vajmara Respubliko li anis inter 1924 kaj 1932 ĉe la respublik-neŝatanta partio Deutschnationale Volkspartei. Ankoraŭ antaŭ 1931 li iĝis membro de Deutsche Morgenländische Gesellschaft (DGM). En 1931 li habilitiĝis Lepsiko pri islamaj kulturo kaj historio kaj samjare li estis estrarano de la societo Deutsche Gesellschaft für Islamkunde (DGI). Inter 1931 kaj 1939 li private docentis ĉe la Universitato de Lepsiko. En 1933 li retiriĝis el diplomatiaj servoj en la rango de vickonsulo. En 1933 li subsignis la fidelecdeklaracion de germanaj universitataj profesoroj je Adolf Hitler kaj inter 1936 kaj 1939 li zorgis pri la eksterorda katedro pri arabaj naciaj sciencoj ĉe la Semiario pri orientalaj lingvoj de la berlina universitato.

En Nazia Germanio Pröbster estis lektoro pri koloniaj demandoj en la oficejo de Hans Hagemeyer Hauptamt für Schrifttumspflege der NSDAP. Krome li kunlaboris en la laborrondo pri koloniaj jursistemesplorado en la kolonipolitika sekcio de Reichsforschungsrat. En artikolo de 1938 li kulpigis i.a. uzuristojn judajn pri malriĉiĝo de indiĝenoj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ekkehard Elliger: Deutsche Orientalistik zur Zeit des Nationalsozialismus: 1933–1945, 2006
  • Maria Keipert (red.): Biographisches Handbuch des deutschen Auswärtigen Dienstes 1871–1945. Eldonis Aŭswärtiges Amt/Historischer Dienst. Band 3: Gerhard Keiper, Martin Kröger: L–R. Schöningh, Paderborn k. a. 2008, ISBN 978-3-506-71842-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ellinger (2006), p. 515
  2. Ellinger (2006), p. 26
  3. Edgar Pröbster: Die nordafrikanische Krise 1934–1938. Ĉe: Die Welt des Islams. Volumo 20, 1938, p. 95