Edward Bellamy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Bellamy
Edward Bellamy, ĉirkaŭ 1889
Edward Bellamy, ĉirkaŭ 1889
Persona informo
Edward Bellamy
Naskiĝo 26-an de marto 1850
en Chicopee, Masaĉuseco
Morto 8-an de majo 1898
en Chicopee
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Fairview Cemetery vd
Nacieco usona
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco usona
Edukado juro
Alma mater Union College vd
Subskribo Edward Bellamy
Familio
Patro Rufus King Bellamy vd
Profesio
Okupo aŭtoro
Aktiva en Masaĉusetso vd
Aktiva dum 1875 - 1898
Verkado
Ĝenroj ĵurnalismo, sciencfikcio
Verkoj Looking Backward
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edward Bellamy (la 26-an de marto 1850 - la 22-an de majo 1898) estis usona verkisto kaj socialisto, plej fama pro lia utopia romano, Looking Backward (Esperante : Rigardante Malantaŭen), rakonto projektita en la malproksima estonteco de la jaro 2000. La vizio de Bellamy de harmonia estonta mondo inspiris la estiĝon de pli ol 160 da "ŝtatismaj kluboj" dediĉitaj al la disvastigo de la politikaj ideoj de Bellamy kaj agemaj por igi ilin praktikan realecon.

Biografio

Fruaj jaroj

Edward Bellamy estis naskita en Chicopee, Masaĉuseco. Lia patro estis Rufus King Bellamy (1816-1886), baptistpastro kaj posteulo de Joseph Bellamy [1]. Lia patrino, Maria Louisa Putnam Bellamy, ankaŭ estis la filino de baptistpastro nomita Benjamin Putnam, viro malvole retiriĝita de la pastreco en Salem, sekvante protestojn kontraŭ tio ke li iĝas framasono [2].

Bellamy vizitadis la publikan lernejon en Chicopee Falls antaŭ ol foriri al Union College en Schenectady (Nov-Jorkio), kie li studis dum nur du semestroj [1]. Post forlaso de la lernejo, Bellamy restadis en Eŭropo dum jaro, pasigante ampleksan tempon en Germanujo [1]. Bellamy nelonge studis juron sed prirezignis tiun kampon sen iam praktiki kiel advokato, anstataŭe estiĝante ĵurnalisto. Tiel Bellamy nelonge estis kunlaboranto de la New York Post antaŭ ol reveni al sia hejma Masaĉuseco por enoficiĝi ĉe la Springfield Union [1].

En la aĝo de 25, Bellamy estis atakata de tuberkulozo, la malsano kiu finfine mortigus lin [1]. Li suferis de ĝiaj efikoj dum sia plenkreskula vivo. Por reakiri sian sanon, Bellamy pasigis jaron en Havajaj Insuloj (1877 ĝis 1878) [1]. Revenante en Usono, Bellamy decidis prirezigni la ĉiutagan laboregon de ĵurnalismo favore al la literatura verkado, pli malpostula por sia tempo kaj sia sano.

Bellamy geedziĝis kun Emma Augusta Sanderson en 1882. La paro havis du infanojn.

Literatura kariero

La fruaj romanoj de Bellamy, inkluzive de Six to One (1877), Dr. Heidenhoff's Process (1880), kaj Miss Ludington's Sister (1884) estis ordinaraj verkoj, farante uzon de normigitaj psikologiaj intrigoj [3]. Turno al utopia sciencfikcio kun Looking Backward, 2000-1887, publikigita en januaro 1888, kaptis la publikan fantazion kaj katapultis Bellamy al literatura famo [1]. La eldonisto de la libro povis malfacile resti flank-al-flanke kun la mendado. Ene de jaro de la libro vendiĝis proksimume 200 000 da ekzempleroj kaj antaŭ la fino de la 19-a jarcento vendiĝis pli da kopioj ol de iu alian libron publikigitan en Ameriko escepte de La Kabano de Onklo Tom fare de Harriet Beecher Stowe [4].

Kvankam Bellamy asertis ke li ne skribis Looking Backward kiel skizon por politika agado, sed prefere serĉis skribi "literaturan fantazion, fabelon de socia feliĉo" [5], la libro inspiris multajn legantojn por establi tielnomatajn Nationalist Clubs, komenciĝante en Boston malfrue en 1888 [6]. La vizio de Bellamy de lando malŝarĝita de ĝiaj sociaj malsanoj per rezigno de la principo de konkuro kaj per establado de ŝtatposedaĵo de industrio pruvis allogan panaceon al generacio de intelektuloj deturnantaj sin de la malluma flanko de la usona "Ora Epoko". Estis raportatata ke ekzistis jam antaŭ 1891 ne malpli ol 162 da ŝtatismaj kluboj [7].

Finfine Bellamy mem aktive ekpartoprenis la politikan movadon kiu estis aperanta ĉirkaŭ sia libro, precipe post 1891 kiam li fondis sian propran revuon, The New Nation, kaj komencis promocii unuiĝintan agon inter la diversaj ŝtatismaj kluboj kaj la eliĝanta Popola Partio (People's Party) [8]. Dum la sekvantaj tri-kaj-duona jaroj, Bellamy donis sian ĉion al politiko, publikigante sian revuon, laborante por influi la platformon de la Popola Partio, kaj diskonigante la ŝtatisman movadon en la populara gazetaro. Tiu fazo de la vivo de Bellamy estis finiĝanta en 1894, kiam The New Nation estis devigata suspendi publikigadon pro monmalfacilaĵoj [9].

Ĉar la esencaj aktivuloj de la ŝtatsmaj kluboj plejparte absorbiĝis en la kadroj de la Popola Partio, Bellamy prirezignis politikon por reveni al la literaturo. Li eklaboris sekvon al Looking Backward titolitan "Egaleco" (Equality), provante pli detale skizi la idealan socion de la post-revolucia estonteco. La libro estis publigata en 1897 kaj pruvus esti la fina kreaĵo de Bellamy.

Morto kaj heredaĵo

Edward Bellamy mortis pro tuberkulozo en Chicopee Falls, Masaĉuseco. Li estis 48-jara je sia morto. Lia dumviva hejmo en Chicopee estis nomumata Nacia Historia Loko en 1971 [10].

Bellamy estis la kuzo de Francis Bellamy, fama pro kreado de la Ĵuro pri Fideleco.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 angle Howard Quint 1953 : The Forging of American Socialism: Origins of the Modern Movement: The Impact of Socialism on American Thought and Action, 1886–1901, University of South Carolina Press, Columbia SC, pg. 74.
  2. angle Joseph Schiffman 1953 : Edward Bellamy's Religious Thought, Transactions and Proceedings of the Modern Language Association of America, vol. 68, no. 4 (Sep. 1953), pg. 716.
  3. angle Quint, The Forging of American Socialism, pp. 74–75.
  4. angle Arthur E. Morgan 1944 : Edward Bellamy, Columbia University Press, New York, pp. 148, 252.
  5. angle Edward Bellamy 1890 : Why I Wrote "Looking Backward", The Nationalist, vol. 2, p. 199.
  6. angle William D.P. Bliss and Rudolph M. Binder (eds.) 1908 : The New Encyclopedia of Social Reform, New Edition, Funk and Wagnalls, New York, pp. 810–812.
  7. angle Morris Hillquit 1910 : History of Socialism in the United States, Fifth Revised and Enlarged Edition, Funk and Wagnalls, New York, pg. 289
  8. angle Arthur Lipow 1982 : Authoritarian Socialism in America: Edward Bellamy and the Nationalist Movement, University of California Press, Berkeley CA,pg. 30.
  9. Lipow 1982 : Authoritarian Socialism in America, pg. 31.
  10. angle Edward Bellamy House. National Historic Landmark summary listing for Edward Bellamy House. National Park Service. Alirita 2013-06-19.

Verkoj

Subskribo.

Bibliografio

  • Edward Bellamy: Ein Rückblick aus dem Jahre 2000 auf das Jahr 1887. In: Franz Rottensteiner, Michael Koesler (eld.): Werkführer durch die utopisch-phantastische Literatur. 22. Ergänzungs-Lieferung, Corian-Verlag.
  • Edward Bellamy: Looking Backward 2000–1887. In: H. J. Alpers, W. Fuchs, R. M. Hahn (eld.): Reclams Science Fiction Führer. Reclam 1982.
  • Arthur Ernest Morgan: Edward Bellamy. Columbia University Press, New York 1944.
  • Sylvia E. Bowman, Edward Bellamy Abroad: An American Prophet's Influence. New York: Twayne Publishers, 1962.
  • Sylvia E. Bowman, The Year 2000: A Critical Biography Of Edward Bellamy. New York: Bookman Associates, 1958.
  • Arthur Lipow, Authoritarian Socialism in America: Edward Bellamy and the Nationalist Movement. Berkeley, CA: University of California Press, 1982
  • Everett W. MacNair, Edward Bellamy and the Nationalist Movement, 1889 to 1894: A Research Study of Edward Bellamy's Work as a Social Reformer. Milwaukee, WI: Fitzgerald Co., 1957.
  • Arthur E. Morgan, The Philosophy of Edward Bellamy. King's Crown Press, 1945.
  • Daphne Patai (ed.), Looking Backward, 1988–1888: Essays on Edward Bellamy. Amherst, MA: University of Massachusetts Press, 1988.
  • Elizabeth Sadler, "One Book's Influence: Edward Bellamy's Looking Backward" The New England Quarterly, Vol. 17, December 1944, p. 530–555.
  • John Thomas, Alternative America: Henry George, Edward Bellamy, Henry Demarest Lloyd and the Adversary Tradition. Cambridge, MA: Harvard University Press, 1983.
  • Richard Toby Widdicombe, Edward Bellamy: An Annotated Bibliography of Secondary Criticism. New York: Garland Publishing, 1988.

Eksteraj ligiloj