Edward Whymper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Whymper, ĉ. 1881
Materhorno
Ĉimborazo

Edward WHYMPER, naskiĝinta la 27-an de aprilo 1840, mortinta la 16-an de septembro 1911, estis brita monto-grimpisto, ilustristo kaj verkisto.

Vivo

Naskiĝinte en Londono el malriĉa familio, li vivis sen perspektivo, ĝis brita eldonisto ekkonis lian talenton desegni kaj sendis lin en la Alpojn kiel ilustriston. Tie ĉi kreskis lia intereso pri monto-grimpado.

Post kiam li jam estis venkinta, kiel la unua, kelkajn alpo-pintojn, la 15-an de julio 1865 sukcesis al li, el la svisa Zermatt, la unua ascendo sur la pinton de Materhorno. (Konkure kun li estis grimpinta alia skipo de la itala flanko.) Sed descendante, kvar el lia teamo mort-falis.

15 jarojn poste, la 4-an de januaro 1880, Whymper denove kiel la unua venkis monto-pinton: la 6 310 metron altan vulkanon Ĉimborazo en la Andoj de Ekvadoro.

La venontan tempon li laboris kiel verkisto, okupiĝis pri fiziologiaj problemoj de restado en granda alteco kaj i. a. reklam-ludis kun trupo de svisaj montar-gvidistoj en la Roka Montaro por kanada fervoj-kompanio. Li mortis, izolita kiel strangulo, en la franca Chamonix.

Verkoj (elekto)

kiel verkisto:

  • Matterhorn. Der lange Weg auf den Gipfel, AS-Verlag, Zürich, 2005, ISBN 3-909111-14-9
  • Die Erstbesteigung des Matterhorns, Web-Site-Verlag, Ebersdorf b Bremervörde , 2006, ISBN 3-935982-69-0
  • Scrambles among the Alps, Ten-Speed-Press, Berkeley, Calif. 1981, ISBN 0-89815-043-4
  • Travels amongst the Great Andes of the equator, Peregrine-Smith, Salt Lake City 1987, ISBN 0-87905-281-3

kiel ilustristo:

Efiko

  • Lian nomon portas ŝirm-kabano survoje al la pinto de Ĉimborazo, en alteco de 5 000 metroj.
  • Laŭ li nomiĝas Pointe Whymper, la dua plej granda pinto de la plur-pinta monto Grandes Jorasses en la masivo de Blanka Monto.
  • Lian nomon portas Whymper-Couloir, glacia koridoro por grimpi al Aiguille Verte, same en la masivo de Blanka Monto.
  • James Ramsey Ullman prenis la eventojn de Materhorno kiel bazon de en 1954 publikigita romano Banner in the Sky, germane: Rudi der Bergführer (Rudi, la montara gvidisto).
  • El la libro de Ullman estiĝis en 1959 la Walt-Disney-filmo Third Man on the Mountain (La tria viro dum la mont-grimpado), germane: Der dritte Mann im Berg
  • La duelo pri la unua ascendo al Materhorno estis ankaŭ la temo por filmo de Nunzio Malasomma en 1928: Der Kampf ums Matterhorn (La konkuro pri Materhorno).
  • Same Luis Trenker prilaboris la temon 1938 en la filmo Der Berg ruft (La monto vokas).

Literaturo

  • Frank Smythe: Edward Whymper. Ein Bergsteiger- und Forscherleben, Hallwag, Bern 1940
  • Walt Unsworth: Matterhorn Man. The life and adventures of Edward Whymper, Gollancz, London 1965

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri Edward Whymper en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke fruaj alpinaj fotoj: Edward Whymper sur la Materhorno