Efemeridoj
Efemeridoj (el la antikva kreka ἐϕημερίς = efemeris = ĉiutaga; latine ephemĕris) estis tavoloj (aŭ tabeloj) enhavantaj valorojn kalkulitajn, dum la kuro de aparta tempa intervalo, el diversaj astronomiaj variablaj grandoj, kiuj antikvepoke estis limigitaj al perokula observado; hodiaŭ ili estus almenaŭ jenaj:
- magnitudo, orbitaj parametroj, koordinatoj de planedoj, kometoj, asteroidoj kaj artefaritaj satelitoj;
- magnitudo de variigeblaj steloj.
Enhavo |
[redakti] Historio
Efemeridoj estis uzitaj ekde al antikvaj tempoj ĉe popoloj mezopotamaj kaj praamerikaj kaj aziaj.
Jen kelkaj el la plej famaj efemeridoj:
- Astronomiaj sistemoj de antikva babilona astronomio kies esploroj estis interesitaj pli al la efemeridoj ol al teorioj.
- Efemeridoj — Panchanga, astronomiaj tavoloj de Veda epoko de Hindia astronomio.
- 2-a jaecento – astronomiaj tavoloj de Ptolomeo kiuj regulis la astronomiajn observojn, kaj kalkulojn pri astraj movoj de la ĉiela sfero, ĝis tiuj de Koperniko suncentraj tra tiuj Alfonsaj.
- 12-a jarcento, — efemeridaj tavoloj de Toledo kiuj profitis ankaŭ de la araba astronomio konigita per la latinigoj de islamaj verkoj iniciate de Gerardo el Kremono. Ili estos modelo por la alfonsaj tavoloj
- 13-a jarcento — efemeridoj Zij-i Ilkhani, aŭ persaj tavoloj
- 13-a jarcento — Alfonsaj tavoloj kompilitaj en Hispanio por korekti tiujn de Toledo kaj uzitaj ĝis la kompilado de Prutenikaj Tavoloj (1551)
- 1408 — ĉinaj efemeridoj
- 1504 — Kristoforo Kolumbo, en Ĵamajko antaŭanoncis al indigenaj loĝantoj la luna eklipson utiligante la tavolojn de germano Regiomontano
- 1551 — efemeridoj de Erasmus Reinhold kiuj estis, kune kun tiuj de Koperniko, la bazo por la gregoria reformo de la kalendaro
- 1554 — novaj efemeridoj de Johannes Stadius konitaj kiel Ephemerides novae at auctae (Efemeridoj novaj kaj pliigitaj) kreitaj por pli precize determini la poziciojn de planedoj. Sinsekvaj efemeridoj korektis kelkajn liajn miskontrolojn pri la poziciojn de planedo Merkuro
- 1627 — Rudolfaj tavoloj kompilitaj de Keplero kiuj fariĝis laŭ longatempe unika efemerida modelo- Ili estis la unuaj inkluzivigantaj en la kalkuloj ankaŭ la atmosferan refrakton.
[redakti] Uzo
Per efemeridoj antaŭ ĉio eblas antaŭanonci la poziciojn de la astroj kaj do adresi vidajn aŭ astronomiajn observojn. Aparte kiam oni uzas porobservajn instrumentojn kiel teleskopojn efemeridoj estas necesaj por tujtuje la ĉelajn astrojn, planizi pluajn obserojn ktp.
Antikvan tempojn per tiuj tavoloj eblis antaŭvidi ciklajn astronomiajn eventojn kaj fiksi datrevenon de memorindaĵoj de sia historio.
En la modernaj tempoj la vorto «efemeridoj» akiris ankaŭ, kaj precipe, la sencon de kroniko kaj periodaj publikaĵoj de historia, scienca, literatura karaktero [2].
Efemeridoj estas profitata en la kampo de astrologio.
Kroma uzo okazas en la kalkulo kaj konstruo de sunorloĝoj
[redakti] Voĉoj kunrilataj
- Astrologio
- Astronomio
- Tutmonda loktrova sistemo (GPS)
- Galileo (loktrova sistemo)
- Historio de la astronomio
- Efemerida tempo
[redakti] Eksteraj ligoj
[redakti] Notoj
- ↑ Antikvepoke efemeridoj estis nomataj ankaŭ libroj en kiuj oni registris tagon post tago la agojn de la reĝo. Famaj estas tiuj de Aleksandro la Granda kaj tiuj romiaj, kiuj estis ankaŭ kronikoj. Tiasence famas tiuj modernaj, en la tempo de la preso, kreitaj ĉiutage kvazaŭ taglibro.
- ↑ [1]
