Egeria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Egeria estis eŭropa kristana pilgrimantino al la Sanktaj Lokoj de la Kristanato kaj vivis en la kvara jarcentoj de nia epoko. Foje oni ŝin, nekorekte, difinas monaĥino, eble pro sia devoteco kaj kompenteco.

Egeria (ankaŭ konata kiel AetheriaEtheria, kiel pilgrimo vizitis inter 381 kaj 384 la Sanktan Landon kaj verkis itineran libron pri tio, kiun en 1884 oni retrovis en la monaĥeja biblioteko de Arezzo en Italujo: la t.n. Codex Aretinus.

Pri ŝia devenloko oni ne certas, ĉar la komenciĝo perdiĝis de ŝia Pilgrimado al Sanktaj Lokoj. Oni do decidu surbaze de nerektaj indikoj, ekzemple lingvaj detaloj. Egeria eble devenas el HispanujoGaŭlio.

Ŝia uzado de la Vulgara Latina fariĝis fama.

Ŝin helpis ĉe la itinero unuflanke la Biblio, aliflanke la lokaj monaĥoj kaj episkopoj.


Enhavo de la Itinerarium[redakti | redakti fonton]

La ero konservita enhavas du partojn klare dividitaj: en la unua, Egeria rakontas pri kvar vojaĝoj kiujn ŝi entreprenis, startante de Jerusalemo, al la Sinaja duoninsulo, al Transjordanio ĝis la Monto Nebo, al la valo de la Jordano kaj al Mezopotamio ĝis Harran. El Mezopotamio ŝi iris al Antiokio kaj Konstantinopolo, kie ŝi ekskribis pri siaj spertoj. Eblas sekvi tagon post tago Egerian en ŝiaj pilrgrimoj plenumitaj de la 16a de decembro ĝis la junio de 384 .[1].

La dua parto estas priskribo pri liturgio de Jerusalemo: tio gravegas por la historio de kristanismo de la komenco de la bizanca epoko. Egeria, fakte, dekomence prezentas la ĉiutagan liturgion, poste la dimanĉan (bedaŭrinde, kun mankoj inter la du) kaj la paskajn festojn kaj la antaŭajn karesmajn, la ceremonjojn de la Sankta Semajno, kaj la postpaskajn. Ĉe la fino ŝi haltas informi pri la katekizado de la katekumenoj. La priskribo de Egeria pri la pasko-festoj en Jerusalemo estas unika.

Rilate la dokumentan eron perditan, eblas ion rekapti el la aludoj aŭ komentoj de la monaĥo Valerio kaj de Petro Diakono, biliotekisto de la benediktana abatejo de Montekasino. El tiuj scieblas, ke Egeria estis en Jerusalemo dum la pasko de 381 kaj iris viziti en Suda Egitujo Tebaidon kaj revenis al Jerusalemo kaj vojaĝis al Samario kaj al Galilea regiono (383).


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ĉar ankoraŭ ne ekzistas tradukaĵo de la Itinerarium al la esperanta lingvo, oni povas konsulti tiun francan aŭ erojn de la origina latina:

P. Maraval, Égérie. Journal de voyage (Itinéraire) & M. C. Diaz y Diaz, Valérius du Bierzo. Lettre sur la Bienheureuse Égérie, Sources chrétiennes, 296, Paris, 1982 (réimpr. 1997).

Eroj de la latina teksto.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Libra kovrilo de la angla traduko de la Itinirarium
    .


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni vidu la detalojn de la argumentado permesanta la datigon de sia restado en Jerusalemo inter la Pasko de 381 kaj la Pasko 384