Egidio el Viterbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ TEOLOGOJ
“EGIDIO EL VITERBO”
Teologo en la Kvina Laterana Koncilio. En lia enkonduka prelego aperas la moto: “Estas la homoj kiuj devas esti transformitaj de la religio, ne la religio de la homoj”.
nomo = Egidio
kronomo = Antonini el Viterbo
komuna nomo = Egidio el Viterbo
naskiĝoloko = Viterbo en 1469
mortoloko = Romo (12a novembro 1532)
aktiveco = humanisto
aktiveco2 = filozofo-teologo
aktiveco3 = humanisto
aktiveco4 = kardinalo
membro de la religiula ordeno de aŭgustenanoj
Egidio el Viterbo – parto de fresko de 18-a jarcento. Konvento de la tre Sankta Triunuo. Viterbo.

Biografio

Egidio el Viterbo naskiĝis en Viterbo, filo de Lorenzo Antonini kaj Maria del Testa[1]

Kvankam neriĉaj, liaj gepatroj sukcesis trovi la rimedojn por lin vivteni ĉe medio kun efika lernejo, nome en la najbara konvento de aŭgustenanoj, ĉe kiuj en 1488 Egidio elektis fratiĝi. Tie li studis filozofion, teologion kaj antikvajn lingvojn, nome la greka, latina, hebrea, aramea, persa kaj araba profitante de la konventaj domoj de sia ordeno (Padovo, Florenco, Romo, Istrio, kaj fine li pastriĝis, kie troviĝis uloj parolantaj kaj lernejo pri tiuj lingvoj.

En Padovo li profite kontaktiĝis kun Piko de la Mirandolo, kun kiu diskutadis pri astrologio (laŭ la tiama koncepto) kaj pri Kabalo, sed, precipe, en tiu urbo li publikigis siajn unuajn verkojn en kiuj li manifestas sian malinklinon al la filozofiaj teorioj de aristotelistoj kaj averoesistoj. Kelkajn jarojn poste li konis en Florenco la humaniston Marsilio Ficino, kies li fariĝis disĉiplo kaj ĉe kiu li aparte perfektiĝis en la platonaj doktrinoj, specife rilate ilian absolute akordigeblecon kun la principoj de kristanismo. Puŝite de kardinalo Riario, li akceptis translokiĝi al Romo, kie atingis, post severaj studoj, magisterium laŭ teologio.

Oratoro de ekstraordinara efiko, li estis aprezata de papo Aleksandro la 6-a (1492 – 1503)[2] kaj de ties sekvuloj (nova Demosteno kelkaj lin difinis). Li korespondis kun la precipaj intelektuloj kaj akademianoj de sia epoko.

En junio 1506 papo Julio la 2-a al li konfidis delikatajn taskojn, nome la regado kiel generalo de sia ordeno kiun li reformis reenkondukante en ĝin la “regulon jam inspirigixntan al Sankta Aŭgusteno”. Ĉe papo Julio lia kunlaborado estis postulata kaj ege ŝatata.

Ankaŭ la neelektita papo 1513 Leono la 10-a asidue profitis de la kunlaborado de Egidio konfidante al li tre delikatajn diplomatiajn misiojn kiel tiun por la repacigo de Maksimiliano la 1-a de la Sankta Romia Imperio kun la Venecia respubliko, en kiu li brile sukcesis. Ĝuste Leono la 10-a levis Egidion al digneco de kardinalo lin tuj post sendante al Hispanio ĉe Karlo la 5-a de la Sankta Romia Imperio por pledi favore de okcidenta milita interveno (krucmilito), kiu tamen rezultis vana. Ĉi-punkte la historio memorigas ke kunfrato de Egidio el Viterbo, ankoraŭ generalo de la aŭgustena ordeno, nome Martino Lutero algluis sur la la preĝeja pordo la 95 tezojn, kiuj startigis la protestantan Reformacion.

Ankaŭ papo Klemento la 7-a postulis kaj profitis de la kunlaborado de Egidio, kiun intertempe levis al digneco de episkopo de Viterbo kaj de la latina Patriarko de Konstantinopolo. Bedaŭrinde, en tiuj jaroj, la politikaj intrigoj altiris la papon alianciĝi kun la francoj malamikoj de la Hispanio de Karlo la 5-a. Tiu ĉi lasta reage lanĉis armeon de la protestantaj solduloj, nesimpatiantaj por katolikismo, kontraŭ Romo: kaj okazis la fama Disrabado de Romo. Egidio provis, el la zonoj eksteraj de la okupita urbo, organizi militan helpon al la sieĝitoj, sed ne sukcesis.

Egidio el Vitero mortis en Romo la 12-an de novembro 1532 kaj estis entombigita en la preĝejo de Sankta Aŭgusteno. Lia tomboŝtono respektas lian kutiman modeston: D.O.M. - AEGIDIO VITERBIENSI CARDINALI - GABRIEL VENETUS GENERALIS P. MDXXXVI [3]

Filozofio, Hebreismo, Kabalo en la verkoj de Egidio el Viterbo

Egidio estis certe unu el plej elstaraj humanistaj filozofoj-teologoj de tiuj jardekoj. Lia unua grava sindevigo emerĝas kiam li, ankoraŭ studento en Padovo (ĉirkaŭ 1490), redaktis la publikigon kun komento de tri verkoj de filozofo-teologo Egidio Romano, aktivinta ĉevale de la 13-a kaj 14-a jarcentoj: tiam li ellaboris profundan reziston kontraŭ la filozofio de Aristotelismo kaj Averoesismo, kontraŭ kiuj li opiniis ke vera kontraveneno estus, aparte post la dialoga renkonto kun Marsilio Ficino kaj ties koncepto pri la perfekta harmonio de platonismo kun la komuna interpreto pri la penso de sankta Aŭgusteno de Hipono, la Novplatonismo, perceptita kiel «pia philosophia» (pia filozofio), nome laŭ ĝia plena akordiĝebleco kun la kristanaj valoroj. Tre klera homo, li volis legi la studendajn verkojn en la origina lingvo en kiuj ili estis skribitaj: li komentis la Koranon kaj la Toraon rekte el la originaloj de Talmudo kaj Biblio.

Li intense korespondis kun la germana humanisto Johano Reuchlin, penetrema scianto de hebreismo, kun kiu li repritraktis temojn, krom de la Biblio, de la Kabalo (hebree Qaballáh), kies misteraj simbolismoj, ero de kiuj kaŝitaj en la nombroj kaj en la literoj mem de la hebrelingva alfabeto, tiam estis juĝataj alproksimiĝantaj al Dio. La problemoj de la hebrea literaturo kaj kabalo okupis grandan parton de liaj lastaj vivjaroj, kiam li provis asimiligi al la kristana kulturo ĉiujn aliajn akodirĝeblajn kulturojn, sin dediĉante precipe al studoj pri Zohar (literatura amplekso de la kabalo).

La verkisto kaj oratoro

Rafaelo:La disputo pri la Sakramento (fresko, Romo, “Stanze” Vatikanaj)

Malmulte de la abunda literatura produktaro de Egigio el Viterbo konserviĝis, kaj pro ruinigo de lia biblioteko dum la disrabado de Romo (1527) kaj pro tio ke li mem, ĉiam modeste vivante, ne volis allasi al la presado diversajn siajn verkojn. En siaj verkoj, plejparte en la latina, li pritraktis preskaŭ ĉiun kampojn de la homa scio, ekde filozofio al la literaturo, ekde astrologio al la historio, ekde la poezio al la geografio, ekde la teologio al arto: ĝuste al konceptado pri tiu lasta oni opinias ke Rafaelo Santi inspiriĝis por realigi sian pentran ĉefverkon Disputo pri la Sakramento de la Vatikanaj Ĉambroj. [4]

Meritas mencion tri liaj latinaj vergilstilaj eklogoj (Paramellus et Aegon, En Resurrectione Domini kaj De Ortu Domini, de 1504), ses madrigaloj dediĉitaj al Vittoria Colonna (ĉ. 1500) kaj kampara fabelo Cyminia (vulgarlingva, verko perdiĝinta). Lia precipe prifilozofia traktado, tamen ne kompletigita, estas Commentaria sententiarum ad mentem et animum Platonis, kompendie dirita Sententiae, en kiu elstaras ĉiuj elementoj tipaj de la Egidia pensado, el la malamikeco kontraŭ aristotelismo al la neceso ĝin anstataŭi, en teologia kampo, kun platonismo; ne mankas en ĝi rezonadoj tipe aŭgustenecaj pri la Triunuo, la animo kaj la homa digneco. Rilate historion, la ĉefa lia verko estas ‘’Historia XX saeculorum per totidem psalmos conscripta’’ (Historio pri dudekaj jarcentoj kribrata per la konceptoj de samnonbraj psalmoj), redaktita ekde 1513 al 1518 pri kiuj restadas almenaŭ kvar manuskriptaj kodeksoj [5]. El tiu verko, en kiu Egidio rakontas eventojn de la Historio de la Eklezio, ĉerpos papoj kaj historiistoj kiel Gregorovius kaj Pastor, ankaŭ se ties ampleksa juĝo pri la “Historia” de la Viterba kardinalo estas perpleksa se ne negativa[6].

Inter la literaturaj verkoj meritas atenton Libellus de litteris sanctis (Libreto pri la sanktaj literoj 1517), “evidentiganta” la kaŝitan signifon de la hebrea alfabeto, kaj la Scechina (ĉ. 1530), kiu enkadras laŭ kristana optiko la tutan kabalan literaturon.

La kampo en kiu Egidio el Viterbo sukcesis liveri la plejbonon estas tiu de oratorarto, fariĝinte unu el plej ŝatataj oratoroj de sia epoko, se ne la plej laŭabsolute, ĉar kapabla fascini ĉiuloke kaj ĉiucirkonstance kaj klerajn kaj malklerajn homojn.[7]. Tio videblas en lia certamen (batalo) kiu lin triumfigis super tri “aristotelaj” oratoroj per kiu li atingis la kvalifikon de “magisteria” (elstare inter teologoj; kaj en la De aurea aetate (aŭ De Ecclesiae incremento), laŭtdirita en Baziliko de Sankta Petro la 21-an decembro 1506 ŝarĝite de papo Julio la 2-a por honori reĝon Emanuelon la 1-an de Portugalio kiu ĵus malkovris novajn teritoriojn. Ankaŭ tiu ellaboraĵo plenplenas je doktaj kabalaĵoj; ankoraŭ videblas en la oratora enkonduko de la 3-a de majo 1512) de la Kvina Latera Koncilio kiu provokis grandan emocion en la ĉeestantoj kaj legontoj.

Egidio el Viterbo ‘’preĝanta’’, altarpanelo, 1537, preĝejo de la tre Sankta Triunuo, Viterbo

Referencoj

  1. Vidu ĉe Giuseppe Signorelli, Il cardinale Egidio da Viterbo, Libreria Editrice Fiorentina, Firenze, 1929. Verko fundamenta pri historio koncernanta ‘’Egidion el Viterbo’’, konfirmita poste de aliaj historiistoj. Vidu ankaŭ en Egidio da Viterbo, en Dizionario Biografico degli Italiani, Treccani, 1993,
  2. Egidio, tamen, ne reciprokis la simpation de papo Borgia, eĉ, male, lia juĝo pri ties papado estis terure esprimita per vortoj je nekutima violento. Vidu Cesare Pinzi, Storia della Città di Viterbo
  3. .S.Vismara,Una grande figura religiosa del Rinascimento:Egidio da Viterbo su Biblioteca e società in [1]
  4. Tion subtenas jezuito Pfeiffer (1975) kaj G. Polo en Egidio da Viterbo e Raffaello (Aktoj de la kunveno pri Egidio el Viterbo.
  5. La plej aŭtoritata estas tiu certe aŭtografa de la Biblioteca Nazionale di Napoli (Mss.lat.,IX,B,14).
  6. Ĉiu juĝoj de historiistoj estas raportita far Signorelli, op.cit., ĉ. XI, paĝ.112.
  7. Eble lin helpis ankaŭ lia fizika aspekto, asketa, vizaĝpala kaj kavigita kun fluanta barbo

Bibliografio

  • Giuseppe Signorelli, Il cardinale Egidio da Viterbo,Libreria Editrice Fiorentina, Firenze, 1929
  • Cesare Pinzi, Storia della Città di Viterbo, vol.IV, Agnesotti, Viterbo, 1913
  • F.X. Martin, O.E.S.A., The problem of Gilles of Viterbo, Augustiniana, Roma, 1959
  • Hubert Jedin, Riforma Cattolica o Controriforma, Morcelliana, Brescia, 1957

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj