Elisabet Abeyà Lafontana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elisabet Abeyà Lafontana
Persona informo
Naskonomo Elisabet Abeyà Lafontana
Naskiĝo 20-an de majo 1951 (1951-05-20) (72-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj Esperantokatalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistopsikologotradukistoinstruisto
vdr

Elisabet ABEYÀ LAFONTANA (Barcelono, la 20-an de majo 1951) estas instruisto, psikologo, verkisto kaj tradukisto el Katalunio. Ŝiaj verkoj estis tradukitaj al astura, bretona, hispana, eŭska, franca, galega, nederlanda kaj sveda.[1]

Ŝi diplomiĝis pri Psikologio ĉe la Aŭtonoma Universitato de Barcelono kaj loĝas en Bunyola, Majorko, ekde la aĝo de 22, kie ŝi laboris en publika instruado kiel instruisto de infana eduko. Ŝi tradukis de la angla al la kataluna la verkojn de la orientisto Joan Mascaró kaj i Fornés. Kiel li, ŝi estas simpatianto de la internacia helplingvo Esperanto. Ŝi ankaŭ estas tradukisto de verkoj de infana kaj junula literaturo de la angla al la kataluna kaj lastatempe de verko de Edmond Privat de la originala Esperanto.[2]

Publikigita verko[redakti | redakti fonton]

Elisabet Abeyà verkis infanrakontojn kaj librojn pri pedagogio.

  • Ansa per ansa (1979)
  • La bruixa que va perdre la granera (1985)
  • Què seré quan sigui gran? (1987)
  • El nanet coloraina i més sorpreses (1987)
  • Estimat avi. Barcelona (1990)
  • La bruixa que anava amb bicicleta (1991)
  • Set germans músics (1991)
  • Regal d'aniversari (1992)
  • M'agrada jugar (1993)
  • Rondina que rondinaràs (1997)
  • El tren que anava a la mar (2005)
  • Amb ulleres verdes (2017)
  • Amb contes he remat (2020)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elisabet Abeyà i Lafontana. La Galera.
  2. Elisabet Abeyà. Visat núm. 30. PEN Català, oktobro 2020.