Emil Buchar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Buchar
Persona informo
NomoEmil Buchar
Dato de naskiĝo4-a de aŭgusto 1901
NaskiĝlokoLázně Bělohrad
Dato de morto20-a de septembro 1979
MortolokoPříbram
Aĝo je morto78
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoĈeĥio
Portalo pri Homoj
vdr

Emil Buchar (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1901 en Lázně Bělohrad, mortis la 20-an de septembro 1979 en Příbram) estis ĉeĥa astronomo

Li laboris en la instituto pri astronomio kaj terfiziko de la Ĉeĥa Teknika Universitato Prago.

La 17-an de novembro 1925, dum lernoservo en la Observatorio de Alĝero, li malkovris la asteroidon 1055 Tynka, al kiu li donis la antaŭnomon de sia patrino.

En 1958 li determinis la ekzaktan formon de Tero el la mezuroj de la orbitoj de artefaritaj satelitoj.

La asteroido 3141 Buchar[1] estis tiel nomata en lia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]