Blankanigra enanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enanto de Hume)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankanigra enanto
Blankanigra enanto
Blankanigra enanto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Oenanthe
Specio: O. albonigra
Oenanthe albonigra
(Hume, 1872)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankanigra enantoEnanto de Hume (Oenanthe albonigra) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas blankanigra specio, kiel multaj aliaj enantoj, sed oni elektis tiun nomon kiel traduko de la latina scienca nomo por la specio, kie albonigra signifas vere “blankanigra”.

A history of the birds of Europe (Pl. 638) (6989221896).jpg
A history of the birds of Europe (Pl. 638) (6989221896)

La genra nomo, Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro de plantoj, nome la enantoj, kaj devenas el la greka oenos (οίνος) "vino" kaj anthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj en vitoj.[2].

Temas pri mezgranda birdospecio 17 cm longa kun pezo de 24-28,5 g ĉe la maskloj kaj 22-26,5 g ĉe la inoj. Kiel la nomo sugestas, temas pri birdoj kun nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kaj kiu kiam havas fermitajn flugilojn ŝajnas kvazaŭ hirundo, ĉar krome ĝi estas sufiĉe pli svelta kaj fajna ol aliaj enantoj. Krome la pugo kaj vostobazo estas tute blankaj, kun vostofino forme de renversita nigra T, kiel ĉe multaj aliaj enantoj. Kapo, gorĝo kaj resto de supraj partoj estas tutnigraj, dum el la brusto suben ĉio estas blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj; do ne estas seksa duformismo kiel ĉe multaj aliaj samgenranoj.

Tiu specio estas preskaŭ simila al la Varia enanto en ties fazo de 'blanka ventro' (Oenanthe picata). En naturo la du specioj estas malfacile diferenceblaj laŭ la plumaro, kvankam ĉe la unua la nigro de la gorĝo ne estas en brusto. Ĉe la Enanto de Hume, la blanko de la pugo estas iom pli supre en dorso. Ili estas iom pli grandaj kaj kun pli dika kapo. Ili adoptas sintenon pli vertikalan kaj rektan dum ripozo. La Blankanigra enanto esta la ununura blankanigra enanto kies du seksoj estas tute similaj, kio estas certa identigilo kiam la birdoj pariĝas. La junuloj estas similaj, sed brunnigrecaj anstataŭ nigraj kaj ne tiom brilaj kiom la plenkreskuloj.

La kanto estas melodia kaj la alarmilo “chak-ĉak”. Ili estas timidaj birdoj, kiuj preferas altajn ripozejojn (fostojn aŭ rokegojn) utilajn kiel gvatejojn. Vintre maltimidiĝas kaj alproksimiĝas al homaj setlejoj kaj al malaltaj ripozejoj sur arbustoj. Ŝajne ili manĝas nur insektojn.

Ĝi troviĝas en Afganio, Barejno, Barato, Irano, Irako, Kuvajto, Omano, Pakistano, Kataro kaj Arabaj Unuiĝintaj Emirlandoj. La preferata habitato estas seka montaro aŭ montetaro, kaj ĉefe la mallarĝaj kaj profundaj rokaj valoj konataj laŭ la nomo de 'nulahoj', je altitudoj kiuj varias el 1500 al 1600 m. Ili estas komunaj ĉefe en Pakistano, kaj iom malpli en Afganio, suda Irano, kaj Omano.

Ili konstruas neston foje kaŝitaj malantaŭ barikado el ŝtonetoj, en rokfendo kaj foje en muro de abandonita konstruaĵo. La nesto estas kovrita per herboj, haroj kaj plumoj. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn, kiuj estas bluecblankecaj kaj ĉirkaŭ 22,5 X 17 mm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05.
  2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05.