Endre Tóth (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Tóth
Endre Tóth en 1967
Endre Tóth en 1967
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1913 (1913-05-15)
en Makó
Morto 27-an de oktobro 2002 (2002-10-27) (89-jaraĝa)
en Burbank
Mortokialo aneŭrismo
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoHungario
Familio
Edz(in)o Veronica Lake
Infano Nicolas De Toth
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • reĝisoro
vdr

Endre Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ĉiuj personaj nomoj Tóth Endre Antal Miksa estis hungara-usonana reĝisoro, scenaristo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis sasvári farkasfalvi tótfalusi [ŝaŝvAri farkaŝfalvi tOtfaluŝi]. Lia konata nomo en Usono estis André de Toth, lia plej konata edzino estis Veronica Lake.

Endre Tóth[1][2] naskiĝis la 15-an de majo 1913 en Makó (Hungara reĝlando), li mortis la 27-an de oktobro 2002 en Burbank (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Tóth en sia junaĝo perdis la maldekstran okulon pro akcidento. Li maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter. Post la diplomo li iĝis partoprenanto de la hungara filma industrio. Inter 1938-1942 li vivis en Londono, kie li estis kunlaboranto de Alexander Korda, poste li translokiĝis al Holivudo. Krom la filmado li ŝatis fari danĝerajn teknikajn sportojn, dum li ofte suferis akcidentojn. Post sukcesoj en 1960 li revenis al Eŭropo, ekde 1980 li plurfoje vizitis Hungarion. Li edziĝis sepfoje, liaj edzinoj naskis 19 gefilojn.

Liaj filmoj en Hungarlando[redakti | redakti fonton]

  • A királyné huszárja (1935) - helporeĝisoro
  • A nagymama (1935) - helporeĝisoro
  • A Noszty fiú esete Tóth Marival (1938) - helporeĝisoro
  • A 111-es (1938) - helporeĝisoro
  • A falu rossza (1937) - scenaristo
  • 5 óra 40 (1939) - reĝisoro
  • Hat hét boldogság (1939) - reĝisoro
  • Két lány az uccán (1939) - reĝisoro
  • Toprini nász (1939) - reĝisoro, scenaristo
  • Semmelweis (1940) - reĝisoro

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Passport to Suez (1943)
  • None Shall Escape (1944)
  • The Other Love (1947)
  • Panoptikum - A viaszbabák háza (1953)
  • The DuPont Show with June Allyson (televida serio, 1 epizodo, 1959)
  • Oro per i Cesari (1963)
  • The Fisher Family (televida serio, 1 epizodo, 1982)

Liaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Lydia (1941)
  • The 20th Century-Fox Hour (televida serio, 1 epizodo, 1957)
  • Piszkos játék (1969)
  • Antychryst (mallonga filmo, 2002)

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Fragments (1994)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]