Enmigrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ pri ĝenerale la artikolojn pri migrado (sociologio), azilolaborista migrado'

Oni nomas migrintoj tiujn homojn, kiuj forlasas sian landon, regionon je relative longa tempo (elmigras, forlasas la landon, regionon; elmigrantoj) por labori, restadi, komenci novan vivon en alia lando, regiono (enmigri en tiujn; enmigrado, enmigrintoj).

Oni kalkulas dismonde nombron de la enmigrintoj je ĉ. 190 milionoj (UN-kalkulo, 2005), kio estas ĉ. 3% de la monda loĝantaro.

Kaŭzoj de la elmigrado povas esti mizero, milito, forpelo, scivolemo, espero je pli bona ekonomia, socia situo.

La enmigrintoj akiras ĉe la enmigrado nur limigitajn rajtojn. La plenrajta ŝtataneco estas akirebla nur post ioma tempo kaj dependas je plenumado de diversaj kondiĉoj, antaŭskriboj (lingvo-, leĝokono ktp.)

Multaj ŝtatoj estiĝis kiel enmigrintaj landoj (Usono, Aŭstralio, Kanado, landoj de Sud-Ameriko), ili iĝis multikulturaj jam frue. En la 20-a jarcento - post malfondo de la kolonia sistemo -, la iamaj kolonianoj ofte enmigris la iaman koloniigan landon (Britio, Francio), dum ekz. turkoj, aliaj laboristoj el orienta Eŭropo amase enmigris en Germanion, kaŭzante ofte politikajn problemojn.

Ankaŭ Israelo (re)fondiĝis kiel enmigrinta lando, tiukaze la enmigradon motivis la komuna judeco, apogo de la israela ŝtato. Israelo iĝis multikultura je la diversaj kunportitaj kutimoj.

Ĉar la freŝaj enmigrantoj, ne havas balotrajtojn, politikistoj ofte argumentas kontraŭ ili, ilia plua enmigrado.

Laŭleĝa enmigrado en la Eŭropa Unio (2005)

(Kiel enmigrintoj estas inkluditaj bulgaroj kaj rumanoj kiuj eniris en EU januare de 2007.)

Eksterleĝa enmigrado

Laŭ la Eŭropa Komisiono estas ĉirkaŭ 8,000,000 de senpaperuloj en la EU. Laŭ la landoj oni povas aresti ilin dum diversaj maksimaj tempoperiodoj jene:

  • Senlime en Estonio, Finlando, Litovio, Danio, Nederlando, Britio kaj Svedio.
  • Sen datumoj el Bulgario kaj Rumanio.
  • Ĝis limo de:
    • 20 monatoj en Latvio,
    • 18 monatoj en Germanio kaj Malto.
    • 12 monatoj en Pollando,
    • 10 monatoj en Aŭstrio,
    • 8 monatoj en Belgio,
    • 6 monatoj en Hungario, Ĉeĥio, Slovakio kaj Slovenio,
    • 3 monatoj en Grekio kaj Luksemburgo,
    • 2 monatoj en Portugalio kaj Irlando,
    • 40 tagoj en Hispanio kaj Italio kaj
    • 32 tagoj en Kipro kaj Francio.[1]

Notoj

  1. El País, 8 de majo de 2008, “Fracasa la directiva europea para los ‘sin papeles’”. Laŭ datumoj de la Eŭropa Komisiono, Katolika Universitato de Loveno.


vidu ankaŭ