Eric Walter Elst

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eric Walter ELST (naskiĝis la 30-an de novembro 1936 en Mortsel ) estas belga (flandra) astronomo. Li laboris en la Reĝa observatorio de Belgio en Ukkel.

Laŭ la Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 3849 asteroidojn[1] inter 1986 kaj 2002. Kun 3744 malkovroj faritaj sola, li estas plej abunda unuopa malkovrinto de asteroidoj.

Inter liaj malkovraĵoj estas la apolona asteroido 4486 Mitrao, la kometa asteroido 7968 Elst-Pizarro kaj pli ol 25 trojaj asteroidoj

La asteroido 3936 Elst[2] ricevis lian nomon en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. Slipo de (3936) Elst (de IAU Minor Planet Center)(angle)

Eksteraj ligiloj