Esoterismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kristana mistikulino Hildegard von Bingen: Liber Divinorum Operum - "Libro de la diaj veraĵoj"; Prezento de vizio pri homo kiel parto de la kosmo

Esoterismo (greke εσωτερική interna, kaŝita, sekreta scio) estas kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj", kiuj akcentan la spiritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco.

La komuna en la diversaj instruoj estas, ke oni supozas ekziston de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la sciencoj kaj la tradiciajn religiojn kiel limigitajn por kompreni la mondon. Tiel la esotera pensado staras en kontraŭdiro al la scienca bildo.

Historio

La klasika instruo de esoterismo okazis nur en fermitaj rondoj (ordenoj, loĝioj) nur al la anoj. Krom la okulta praktiko, oni instruis el la branĉoj de tarokoj, astrologio kaj nombromistiko sed oni povis ankaŭ lerni en kelkaj rondoj pri gnostiko, hermetikismo, kabalo, alkemio kaj rozkrucismo.

En la tempo de reĝino Viktoria, la okultismo kaj la diversaj formoj de orakloj havis floradan tempon. Malpli populara estis la movado de spiritismo.

En la lastaj 150 jaroj, esoterismo transformiĝis al mondkoncepto, kies kredantoj taksas ĝin kiel universalan kaj kiel unuiĝon de instruoj de ĉiuj religioj. Ekde la 1980-aj jaroj, esoterismo tre disvastiĝis en la okcidenta kultura sfero.

Branĉoj

Plej gravaj branĉoj de la esoterismo:

La plimulto de la esoteraj branĉoj akcentas spiritualismon kaj prilumiĝon de la individuo.

Esotera mondkoncepto baziĝas je 5 principoj:

La kritikantoj de la esoterismo nomas ĝin pseŭdoscienco.