Esperanta Songazeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta Songazeto estas la unua kaj daŭre aperanta songazeto en Esperanto. Ĝi estis lanĉita de LF-koop en 1983, kaj ĝis 2002 aperis en dek du apartaj numeroj, en formo de 60-minutaj kasedoj, po 500 ekzempleroj profesie enpakitaj.

Inter la celoj de Esperanta Songazeto estas: savi rarajn sondokumentojn (ekz. la voĉojn de Kalocsay, Baghy, Privat, Schwartz ktp, prelege aŭ intervjue), enkonduki muzikajn gastojn (ofte kantistojn aŭ ensemblojn ankoraŭ ne sufiĉe famajn en Esperantio), evoluigi radiofonian teatron, proponi rimedon ankaŭ didaktike uzeblan (pro la modela elparolo).

La dek du numerojn realigis Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, kunlabore kun Tarcisio BISI (n-roj 1-4), Gianfranco Molle (n-ro 5), Jacques Lapaire (n-roj 6-12). Helpis diversaj membroj de LF-koop, interalie Georges Lagrange kaj Jaqueline Vasserot.