Dio de la Abrahamaj religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Eternulo estas la ununura dio de la judoj, la Dio de la Biblio kaj la Korano, de judismo, kristanismo kaj islamo, de duono de la homaro. Arabe li nomiĝas Allah, same por islamanoj, judoj kaj kristanoj; tio do ne estas aparte islama nomformo. Laŭ multaj kristanoj (sed ne por ĉiuj), li estas la Sankta Triunuo. Laŭ gnostikismo, li ja kreis la mondon, sed li estas nur malbona demiurgo, ne la Plejalta Dio.

Unu alinomo por la Eternulo estas Jehovo, esperantigo de YHWH. Ĝi ne estas lia vera nomo kaj Zamenhof neniam uzis ĝin en lia traduko de la Biblio; li uzis la vorton "Eternulo". Zamenhof skribis: "La sole ĝusta traduko por 'Jehovah' estas 'la Eternulo'."

Kvankam kristanoj kaj islamanoj rekonas la Eternulon, la Dion de Moseo, kiel sian Dion, la judoj ne nepre kredas, ke la Dio de kristanismo kaj islamo estas la sama Dio, kiun ili servas. Nur kristanoj (krom kristanaj unutarianoj) rekonas Jesuon Kriston kiel la Eternulon enkarnigitan.

Interalie, la Eternulo estas ununura, senkorpa, ĉiopova, ĉioscia kaj eterna. Li kreis la teron kaj la ĉielon. Li komunikas al homoj per profetoj, anĝeloj, sanktaj skriboj, kaj preĝoj. Li donas moralordonojn al homoj kaj, post la Tago de Juĝo, li rekompencos la bonulojn kaj punos la malbonulojn. Jesuo Kristo estas Lia Filo (laŭ kristanismo) kaj unu el la profetoj (laŭ islamo), antaŭulo de Mohameto, Lia lasta Profeto (laŭ islamo).

Spite de lia origino kiel provinca dio de gento malgranda kaj malfeliĉa (la judoj, sklavigita de Egipto, transloĝigita al Babilonio, kaj dispelita de Romio), la Eternulo venkis la diojn de la imperioj kaj eĉ la diojn de la filozofoj.

Tri ecoj distingas kaj grave helpis la karieron de la Eternulo: li estas tre ĵaluza, severe morala sed ankaŭ intime persona. Esence li estas strikta sed kompata patro, ne iu senkora aŭ abstrakta reganto de la universo.

Tre ĵaluza: Lia unua ordono al Moseo estis Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. La plimulto de dioj nur regas limigitan sferon (rikolto, maro, nasko, ktp) kaj afable toleras kaj dividas la diservon de homoj kun aliaj dioj. Pro tio, eĉ hodiaŭ Hindio servas multajn diojn. Sed la Eternulo, spite de lia malalta origino kiel juda dio, ne tiel sin limigas kaj ne tiel toleras: lia sfero ne nur estas la pluvo aŭ la semo, sed la tuta universo. Kaj li deziras ne nur laŭritan servon de la buŝo kaj la genuo, sed de la tuta homo: per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.

Plue, li tute ne toleras servon al aliaj dioj, sed deziras la frakasadon de idoloj, deziras ekskluzivan servon. Li estas ĵaluza kiel edzino kaj eĉ komparas la servon al aliaj dioj al adulto, malfideleco, malĉasteco.

Severe morala: Malsimile al multaj aliaj dioj, la Eternulo ne uzas sian grandan potencon kiel pretekston por esti kaprica kaj egoisma, sed li estas dio severe justa kaj morala, kiu deziras la samon de siaj kredantoj. Por kristanoj kaj judoj, lia moralo estas resumita en la Dekalogo. Por kristanoj kaj islamanoj, la graveco de lia moralo estas substrekita en la institucio de infero kaj la Tago de Juĝado. Sed kun tia severeco estas ankaŭ kompato:

Intime persona: Servo al la Eternulo ne nur estas afero de timo kaj rito, sed ankaŭ de preĝado kaj amo. Ĉar la Eternulo ne estas io abstrakta aŭ senkompata, sed vivanta persono ("la vivanta Dio" li sin nomas), kiu amas kaj zorgas pri siaj kredantoj (kaj eĉ nekredantoj). Li instruas per profetoj kaj sanktaj skriboj (Biblio, Korano), li korektas kaj punas -- ne pro kaprico, sed pro amo, kaj paradokse pro kompato, kiel bona patro. Liaj kredantoj povas preĝi rekte al li. Jesuo Kristo nomis lin ne nur "Patro", sed eĉ abba ("paĉjo").

Laŭ modernistoj (ekzemple Bertrand Russell), la Eternulo estas tro kruela kaj netolerema (infero, gentomortigado, puno de patro per siaj infanoj, ktp) por esti justa, tro erarema (ekzemple, la kontraŭdiroj kaj kontraŭsciencaj "veroj" de la Biblio) por esti vera kaj ĉioscia, kaj tro supernatura (la mirakloj kaj sakramentoj, ktp) por esti reala. Li nur estas fantazio de iu ĉiopova patro en la ĉielo.

Vidu ankaŭ