Eugen Drewermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La teologo dum la lepsika libro-foiro de 2010.

Eugen DREWERMANN (naskiĝinta en la 20-a de junio 1940 en Bergkamen) estas (ĝis 2005 katolika) germana teologo, psikoterapiisto kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la finstudo de filozofio kaj teologio li sacerdotiĝis kaj deĵoris ekde 1972 kiel paroĥestro de la paderborna studenta komunumo, poste kiel helpanta pastro de la Preĝejo Sankta Georgo. Ekde 1979 li - krom la laboro kiel psikoterapiisto - faris prelegojn pri religia historio kaj dogmatiko ĉe la teologia fakultato en Paderborno. Sub la influo de la verkoj de Carl Gustav Jung Drewermann interpretis bibliajn tekstojn laŭ la metodoj de profunda psikologio substrekante la centran rolon de fabeloj, mitoj, simboloj kaj bildoj. Laŭ li nur tial eblus la vera aliro al la centro de la kristana kredo.

Per tio (i.a. prezentita en la libro Tiefenpsychologie und Exegese de 1988) li indignigis la germanan episkoparon. La sekvintajn jarojn liaj problemoj kun la estroj de sia katolika eklezio akriĝis. En aprilo de 1990 ekis la kritika pruvprocedo pri drewermann-aj teologiaj interpretadoj, en oktobro de 1991 finfine oni prenis de li la rajton je publika eklezia lernigpermeso. Malmultajn monatojn pli malfrue sekvis la malpermeso prediki kaj - ĉefe pro instigo ĉefe de ĉefepiskopo Degenhardt - la eko de eklezia punprocedo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Drewermann, kiu ĉiam malŝatis ŝajne raciajn, intelektulajn dirojn pri kredo kaj ĉiam taksis la interpreton de praktikaj vivospertoj kiel la plej gravan rolon de teologio, estis kaj estas por ne malmultaj katolikoj simbolfiguro batalanta por eklezia reformo komenciĝanta ĉe la bazo.

Al liaj pli ol 50 publikaĵoj kun vasta eĥo nombriĝas ekzemple: Das Markusevangelium (1988), Kleriker - Psychogramm eines Ideals (1989), Das Matthäusevangelium (1992), Lieb Schwesterlein, laß mich herein respektive Rapunzel, Rapunzel, laß dein Haar herunter (1992; fabelaj interpretoj), Giordano Bruno oder: Der Spiegel des Unendlichen (1992), Dogma, Angst und Symbolismus (1993), Glauben in Freiheit (1993).

Aliaj temoj[redakti | redakti fonton]

Drewermann ankaŭ engaĝiĝis por la protekdo de la natura medio kaj pledas por la digneco de la bestoj[1].

Politike li kritikis multflanke: kontraŭ diversaj militoj en la Malproksima Oriento, kontraŭ la kapitalisman sistemon ĝenerale kaj la sendon de germanaj soldatoj eksterlanden [2].

Li estas kontraŭ la internacia rentuma/intereza sistemo, dubas pri nefina kresko ekonomia kaj ne tute forĵetis eŭtanasion. Tiel lia teologio havas hodiaŭ gravan politikan flankon[3] kaj maldekstruloj ankaŭ malkovris lian propagandan efikon [4].

Kritikite[redakti | redakti fonton]

Ne preterlasotas la multflankaj kritikoj pri Drewermann; jen nur kelkaj:

  • Inter bibliaj fakuloj ofte malŝatis lian radikan redukton de bibliaj interpretadoj laŭ psikologiaj aspektoj kun tuta neglekto, eĉ malamo de historiaj metodoj kio facile interŝangeblus la kristanaj mesaĝoj kun aliaj savigaj vortoj.[5] Ankaŭ riproĉitas la redukto de malvirtoj kaj peko je nura psikologiaĵo.[6] Ankaŭ nemodernaj esplormetodoj trovitis ĉe Drewermann kiel ankaŭ ĝenerala netoleremo kontraŭ ekleziuloj kaj judaj tradicioj.[7]
  • Persona fanfaronado kaŝita sub legitima kritikado estas alia riproĉo [8]
  • Solvoj kontentigaj ankaŭ Drewermann ne ofertus [9].
  • La evangeliaj teologoj Uwe Birnstein kaj Klaus-Peter Lehmann malŝatas la drewermann-a psikologiigo de politiko, pensado romantika-eskapisma, eĉ reakcia [10].
  • Henryk M. Broder kritikis lian sintenon pri la terorismaj atakoj de 2001 [11].

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1992 Herbert-Haag-Preis
  • 1994 Urania-Medaille
  • 2000 Integrationspreis der gemeinnützigen Stiftung Apfelbaum (Köln)
  • 2007 Erich-Fromm-Preis, kune kun Konstantin Wecker
  • 2011 Internationaler Albert-Schweitzer-Preis kune kun Raphaela kaj Rolf Maibach

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthias Beier: Gott ohne Angst: Einführung in das Denken Drewermanns. Patmos, Düsseldorf 2010, ISBN 3-491-72543-7.
  • Matthias Beier: A Violent God-Image: An Introduction to the Work of Eugen Drewermann. Continuum, New York 2004, ISBN 0-8264-1584-9.
  • Gregor Fehrenbacher: Drewermann verstehen. Eine kritische Hinführung. 2-a eldono. Walter Verlag, Olten 1992, ISBN 3-530-21021-8.
  • Reinhold Gestrich: Eugen Drewermann – Glauben aus Leidenschaft. Eine Einführung in seine Theologie. Quell Verlag, Stuttgart 1992, ISBN 3-7918-1917-8.
  • Bernhard Lang: Eugen Drewermann – Kleines Porträt eines Romantikers. Universität Paderborn 2001.
  • Cesare Marcheselli-Casale: Von Drewermann lernen. Die Bibel auf der Couch. Benziger Verlag, Zürich 1992, ISBN 3-545-24105-X.
  • Uwe Beyer: Die Tragik Gottes: ein philosophischer Kommentar zur Theologie Eugen Drewermanns, Königshausen & Neumann 1995, ISBN 3-884-79984-3.
  • Peter Neuhaus: Erinnerung als Brückenkategorie: Anstöße zur Vermittlung zwischen der Politischen Theologie von Johann Baptist Metz und der Tiefenpsychologischen Theologie Eugen Drewermann. LIT Verlag, Münster 2001.
  • Uwe Birnstein, Klaus-Peter Lehmann: Phänomen Drewermann. Politik und Religion einer Kultfigur. Eichborn, Frankfurt am Main 1994, ISBN 3-8218-0457-2.
  • Ralph Fischer: Macht der Glaube heil? – Der christliche Glaube als Heilsmacht im Anschluss an Eugen Biser und Eugen Drewermann. Peter-Lang-Verlag, Frankfurt a. M. 2006, ISBN 3-631-54767-6.
  • Jörg Frey: Eugen Drewermann und die biblische Exegese: eine methodisch-kritische Analyse, Mohr Siebeck 1995, ISBN 3-161-46304-8.
  • Lothar Gassmann, Johannes Lange: Was nun, Herr Drewermann? Anfragen an die tiefenpsychologische Bibelauslegung. VLM, Lahr 1993, ISBN 3-88002-532-0.
  • Christel Gärtner: Eugen Drewermann und das gegenwärtige Problem der Sinnstiftung. Eine religionssoziologische Fallanalyse. Humanities Online, Frankfurt am Main Oktober 2000, ISBN 3-934157-04-1.
  • Walter Kasper (eld.): Tiefenpsychologische Deutung des Glaubens? Anfragen an Eugen Drewermann. Freiburg, 1988.
  • Gerhard Lohfink, Rudolf Pesch: Tiefenpsychologie und keine Exegese. Eine Auseinandersetzung mit Eugen Drewermann. 2-a eldono. Katholisches Bibelwerk, 1988, ISBN 3-460-04291-5.
  • Nico Rubeli-Guthauser: Antijüdische Cliches und antisemitische Stereotypen bei Eugen Drewermann. En: Judaica 48, 2, Juni 1992, eldonis Stiftung für Kirche und Judentum, Locarno.
  • Thomas Scheer (eld.): Drewermann und die Folgen. Vom Kleriker zum Ketzer? Stationen eines Konflikts. Wilhelm Heyne Verlag, München 1992, ISBN 3-453-05944-1.
  • Nikolaus Wandinger: Erbsünde im Grundwerk Eugen Drewermanns. Diplomarbeit zur Erlangung des Magistergrades der Theologie an der Theologischen Fakultät der Universität Innsbruck, Innsbruck 1992

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mehr Menschlichkeit mit Tieren, en: Die Zeit 32/1996.
  2. Kp. ekzemple E. Drewermann: Krieg ist Krankheit. Zum Pazifismus gibt es keine Alternative. En: Frankfurter Rundschau, 5.2.2002.
  3. [1] Spiel mir das Lied vom Sozialismus Die Linke hat in Bad Doberan zur Kapitalismuskritik geladen. Eugen Drewermann predigt, Oskar Lafontaine schaukelt sich auf, und die Menge singt dazu. Von FOCUS-Online-Redakteurin Iris Mayer, In Focus-online, 4. Juni 2007.
  4. [2] Wahlaufruf 2005
  5. DER SPIEGEL 51/1996 vom 16. Dezember 1996, Seite 68, Hannes Stein: Katholizismus Oasen für die letzten Christen, Rezension von „Salz der Erde“
  6. ... und die Bibel hat doch recht - diesmal psychologisch? Zu Eugen Drewermanns Konzept der Sünde als Neurose vor Gott, en: Wege zum Menschen 31 (1979), p. 297-302.
  7. [3] Spiel's noch einmal, Klaus Berger in der FAZ, 21. November 2003, Antwort Drewermanns in „Vom Ärgernis Jesu und seiner Notwendigkeit—Eugen Drewermann antwortet Klaus Berger: Das christliche Abendland stellt keine exklusive Form des Menschseins dar“. Weltwoche, 19. Dezember 1996, no. 51.
  8. Josef Isensee, Die Zukunftsfähigkeit des deutschen Staatskirchenrechts - Gegenwärtige Legitimationsprobleme in Isensee/Rees/ Rüfner Hrsg., Dem Staat, was des Staates - der Kirche, was der Kirche ist, Berlin 1999.
  9. Gärtner, Christel, Eugen Drewermann und das gegenwärtige Problem der Sinnstiftung, Eine religionssoziologische Fallanalyse, 2000, in 'Forschungsbeiträge aus der Objektiven Hermeneutik 1', Verlag: Humanities Online, ISBN 978-3-934157-04-0
  10. Uwe Birnstein / Klaus-Peter Lehmann: Phänomen Drewermann. Politik und Religion einer Kultfigur, Eichborn Frankfurt am Main 1998 ISBN 3-821-80457-2.
  11. Henryk M. Broder: „Kein Krieg, nirgends: Die Deutschen und der Terror“. Berlin Verlag (2002); recenzo kp. [4] 26.3.2002, Der Spiegel, BRODERS BUCH ZUM 11. SEPTEMBER, Die Auslese von Ungenießbarem, von Michael Krechting

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]