Eunice Newton Foote

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eunice Newton Foote
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1819 (1819-07-17)
en Goshen, Konektikuto
Morto 30-an de septembro 1888 (1888-09-30) (69-jaraĝa)
en Lenox, Masaĉusetso
Tombo Green-Wood Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Emma Willard School • Politeknika Instituto Rensselaer vd
Familio
Edz(in)o Elisha Foote vd
Infanoj Mary Foote Henderson • Augusta Foote Arnold vd
Profesio
Okupo sciencistofizikisto • klimatologo • inventisto • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
Laborkampo fiziko vd
Verkado
Verkoj Circumstances affecting the Heat of the Sun's Rays ❦
On a New Source of Electrical Excitation vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eunice Newton FOOTE (la 17-a de julio 1819 - la 30-a de septembro 1888) estis sciencisto, fizikisto, inventisto kaj aktivulo por virinaj rajtoj de Seneka Falls (Senekaj Akvofaloj), Nov-Jorkio.

Ŝi estis la unua sciencisto, kiu argumentis, ke ŝanĝi la relativan parton de karbona dioksido en la atmosfero ŝanĝos ĝian temperaturon. Tiel ŝi publike asertis en prelego, kiun ŝi faris en konferenco de la Usona Asocio por la Antaŭeniĝo de Scienco en 1856. Ĉar ne estis akcepteble tiutempe por virinoj prezenti artikolojn al la AAAS, profesoro Joseph Henry de la Smithsonian Institution disponigis la artikolon kiu identigis la studon kiel ŝia laboro. Kvankam ŝiaj eksperimentoj ne klare distingis inter la efiko de hazarda suna radiado kaj tiu de longaj transruĝaj ondoj, Foote identigis la bazan kaŭzon de tio, kion oni nun nomas la forceja efiko.

Vivresumo[redakti | redakti fonton]

Eunice Newton naskiĝis en 1819 en Goŝen, Konektikuto, sed kreskis en Troy, Novjorko. Ŝia patrino estis Theresa Newton, kaj ŝia patro Isaac Newton Jr., originale de Goshen, Konektikuto kaj poste farmisto en Orienta Bloomfield, Novjorko. [1] Ŝi havis ses fratinojn kaj kvin fratojn.

Eunice ĉeestis la Virinan Seminarion en Trojo, poste nomita lernejo laŭ Emma Willard, de 1836-1838. Studentoj en la seminario rajtis ĉeesti la proksiman Sciencan Altlernejon, kie Foote studis bazan kemion kaj biologion. Tie ŝi estis influita de la lernolibroj de Elmira Hart Lincoln Phelps, la fratino de Emma Willard, kiu estis pioniro en scienco, sperta pri botaniko, kaj la tria membro de AAAS.[2]

La 12-an de aŭgusto 1841 ŝi geedziĝis kun Eliŝa Foote, juĝisto, statistikisto kaj inventisto de Orienta Bloomfield. Eliŝa kaj Eunice loĝis en Senekaj Akvofaloj, kaj poste translokiĝis al Saratogo, Novjorkio. Eunice estis priskribita kiel "bona pentristo de portretoj kaj pejzaĝoj." Ambaŭ kune havis du filinojn: Mary Foote (1842–1931), artisto kaj verkistino, kaj Augusta Newton Foote (1844–1904), verkisto kaj kuratoro ĉe Bernard College.

Eunice Foote estis entombigita en Greenwood Cemetery en Broklino, Novjorko.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kiel komitatano ĉe la Seneka Akvofala Konferenco en 1848, la unua virinrajta konferenco, Foote estis unu el la subskribintoj de la Deklaracio de Rajtoj de la konferenco. Ankaŭ ŝia edzo Eliŝa subskribis la deklaron. Ŝi estis unu el kvin virinoj, kiuj preparis la konferencajn aktojn por publikigo. [3] Foote estis najbaro kaj amiko de la verkistino Elizabeth Cady Stanton, kiu verkis la furoraĵon "Biblio por virinoj".

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Foote faris serion da eksperimentoj, kiuj montris la interagojn de la sunradioj en malsamaj gasoj. Ŝi uzis aerpumpilon, kvar termometrojn kaj du vitrajn cilindrojn. Unue ŝi metis du termometrojn en ĉiun cilindron, poste per la aerpumpilo ŝi malplenigis la aeron de unu cilindro kaj kunpremis ĝin en la alian. Kiam la du cilindroj atingis la saman temperaturon, ŝi metis ilin en sunlumon por mezuri la temperaturajn diferencojn post varmiĝo kaj en malsamaj humidaj kondiĉoj. Ŝi faris ĉi tiun eksperimenton pri karbona dioksido, ordinara aero kaj hidrogeno. [4] El la provitaj gasoj, Foote konkludis, ke karbona acido (CO 2) kaptis la plej grandan varmon, atingante temperaturon de 52 °C. Koncerne la historion de la Tero, Foote kredis, ke "la atmosfero de ĉi tiu gaso donos al nia tero altan temperaturon; kaj se, kiel iuj supozas, iam en sia historio, aero miksiĝos kun ĝi laŭ pli granda mezuro ol nuntempe, ĝi certe estigos pli altan temperaturon..." [5] [6]

Foote ilustris ŝiajn rezultojn en artikolo titolita " Cirkonstancoj, kiuj influas sunan varmon", adoptita en la Tria Jarkunveno por la Antaŭenigo de Scienco la 23an de aŭgusto 1856. Ne estas klare, kial Foote ne prezentis sian propran laboron en la konferenco, ĉar principe virinoj jam rajtis paroli; anstataŭe, profesoro John Henry de la Smithsonian Institution prezentis la rezultojn de ŝia laboro. Antaŭ ol prezenti la esploron de Foote, Henry prezentis la rezultojn dirante, ke "scienco havas neniun ŝtaton kaj neniun sekson. La kampo de virinoj enhavas ne nur la belon kaj la utilon, sed ankaŭ la veron." [7] La artikolo de Foote estis publikigita poste tiun jaron en ŝia nomo en la American Journal of Arts and Sciences . [8]

Ŝajne nekonscia pri la publikigo de la studo de Foote en 1856 en AAAS, tri jarojn poste, John Tyndall raportis ĝiajn rezultojn kaj ekzamenis kiel diversaj gasoj kaptis infraruĝan termoradiadon. [8] Lia artikolo rimarkis: "Ni scias nenion pri la efiko de eĉ aero sur varmego radiata de surteraj fontoj... Laŭ mia scio, ni ne havas eĉ unu eksperimenton pri la agado de aliaj gasoj sur varmon." Malĝuste, Tindel ofte gajnis krediton por fari la bazan laboron pri la forceja efiko kaj klimatŝanĝa scienco.

Foote ankaŭ laboris pri elektra ekscito de gasoj. En aŭgusto 1857, ŝiaj verkoj estis reeldonitaj en la "Registroj de la Amerika Asocio por la Akcelo de Scienco." En 1860 ŝi registrigis patenton por "plenigado de la plandoj de botoj kaj ŝuoj." [9]

Rekono[redakti | redakti fonton]

En 2010, emerita naftogeologo Ray Sorenson trovis la laboron de Foote en la numero 1857 de la ĵurnalo Annual Scientific Discovery. Li tuj rimarkis, ke Foote estis la unua, kiu ligis karbonan dioksidon al klimata ŝanĝo kaj ke ŝia laboro ne estis agnoskita. En januaro 2011, Sorenson publikigis siajn rezultojn pri Foote en AAPG Search and Discovery, kiuj ricevis "pli da respondo ol iuj el liaj aliaj verkoj." En 2018, ĉe simpozio de Universitato de Kalifornio ĉe Sankta-Barbara, estis rekonitaj la kontribuo de Foote al klimatscienco kaj la malsukceson de la asocio preterlasi ŝin for de la historio de la studkampo.

Ekde kiam la esplorado de Foote eniris la publikan esploran konscion, ekzistas delonga debato pri tio, ĉu Tindel intence uzis la verkon de Foote sen taŭga kredito aŭ ĉu ĝi estis nur koincido. [10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reed, Catherine C. "Eunice Newton Foote". Bouteloua (blog).
  2. Emma Willard School Archives / Troy Female Seminary Catalogs Collection, Listigita en 1836-37 Catalog
  3. Wellman, Judith (2010), The Road to Seneca Falls: Elizabeth Cady Stanton and the First Woman's Rights Convention, University of Illinois Press. (ISBN 9780252092824), pp. 203-204.
  4. Rathi, Akshat (14a de Majo, 2018). "The female scientist who identified the greenhouse-gas effect never got the credit". Quartz.
  5. Sorenson, Raymond P. (2018). "Eunice Foote's Pioneering Research on CO2 and Climate Warming: Update*". AAPG.
  6. McNeill, Leila (5a de Decembro, 2016). "This Lady Scientist Defined the Greenhouse Effect But Didn't Get the Credit, Because Sexism". Smithsonian.
  7. Mandel, Kyla (18a de Majo, 2018). "This woman fundamentally changed climate science — and you've probably never heard of her".
  8. 8,0 8,1 McNeill, Leila (5a de Decembro, 2016). "This Lady Scientist Defined the Greenhouse Effect But Didn't Get the Credit, Because Sexism". Smithsonian.
  9. Wellman, Judith (2010). The Road to Seneca Falls: Elizabeth Cady Stanton and the First Woman's Rights Convention. University of Illinois Press. (ISBN 9780252092824), p. 223.
  10. Roland Jackson (2019), "Eunice Foote, John Tyndall and a question of priority". Notes and Records. The Royal Society: 1–14. doi:10.1098/rsnr.2018.0066.